Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Mortas la Terminologia Esperanto-Centro de UEA

Mortas la Terminologia Esperanto-Centro de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2006-12-11 14:23
La unuan de majo estos definitive malŝaltita la retejo de la Terminologia Esperanto-Centro de UEA, anoncas la nuna prizorganto, Lucas Yassumura. Li estas komisiito de UEA, sed li ne volas ke UEA pagu la kostojn de la retejo. Anstataŭe li proponas, ke TEC iĝu sendependa asocio. La retejo estas la sola ankoraŭ ekzistanta restaĵo de la Terminologia Esperanto-Centro, kiu estis fondita en 1987.

Retejo de Terminologia Esperanto-CentroLa Terminologia Esperanto-Centro de UEA, fondita en la jubilea jaro 1987, estas mortanta. Jam de jaroj la centro ekzistas nur formale, kaj komence de majo fermiĝos ankaŭ ĝia retejo se ne aperos nova volontulo kiu pretos prizorgi la paĝaron. La ĝisnuna respondeculo Lucas Yassumura konstatas en la paĝaro, ke li ĝis nun pagis la kostojn de la retejo el sia propra poŝo.

- La paĝo de TEC ne plu ekzistos en la reto. Pro manko de helpo kaj financa  subteno, mi ne plu sekvos ĝian administradon, kaj konsekvence ĝian  ekziston. Mi ne plendas, nur konstatas la faktojn. Sen helpoj diversaj, mi ne plu kapablas ĝin subteni el miaj propraj rimedoj, li skribis en la retejo.

Oficiale TEC estas unu el la institucioj de Universala Esperanto-Asocio, sed laŭ informo en la retejo de UEA, aktuale mankas funkcianta strukturo kaj aktivuloj. Estas interese, ke la retejo de UEA ne indikas la adreson de la retejo, kiun Lucas Yassumura prizorgas.

Ankaŭ cetere la ligoj inter UEA kaj ĝia oficiala institucio TEC ne ŝajnas tre densaj. Lucas Yassumura estas komisiito de UEA, sed por trovi novan prizorganton de la retejo li turniĝis ne al UEA, sed al la vizitantoj de la retejo. La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, eksciis pri la minaco fermi la retejon nur kiam Libera Folio petis lian komenton. Li tamen esperas ke la afero solviĝos:

- Fakte UEA ja helpis starigi tiun retejon en la kadro de la klopodoj refondi almenaŭ virtualan TEC-on.  Se Lucas Yassumura, pro manko de kunlaboro, ne plu povos daŭrigi, certe ni trovos alian solvon. Mi kredas ke Amri Wandel, la estrarano pri scienca kaj faka agado, eble povas diri al vi ion plian.

Post kiam Libera Folio demandis pri la afero, la estraro de UEA kontaktiĝis kun Lucas Yassumura.

- La retejo de Terminologia Esperanto-Centro estas kadro sed ne povas mem produkti agadon kaj enhavon. Kompreneble ni konscias pri la situacio de TEC - antau nelonge estis interŝanĝo de mesaĝoj inter la ĉefaj rolantoj (Luko, la respondeculo pri la nova TEC paĝo, Renato, mi kaj terminologiaj / TEC aktivuloj) por konsideri la situacion, rakontas Amri Wandel.

Tamen ankoraŭ ne estis trovita solvo de la problemo.

- Estas fakto ke TEC ne multe aktivis dum la lasta jaro. Tio havas kelkajn kialojn, sed la ĉefa agado devus veni de aktivuloj kiuj lastatempe mankas aŭ pasivas, kaj pri tio la Estraro ne povas multon fari. Estis konstruita nova TEC-paĝo, sed Luko, la konstruanto, apenaŭ havas kunlaboron, rakontas Amri Wandel

Lucas YassumuraLucas Yassumura mem ĝis nun ne volis respondi niajn demandojn. Anstataŭe li decidis uzi la retejon de TEC por diskonigi sian vidpunkton. Ankoraŭ la 13-an de aprilo la retejo funkciis normale, sed tuj post la apero de ĉi tiu artikolo la retejo de TEC malaperis. En ĝia loko  dum kelkaj horoj aperis nur la anglalingva teksto: "This website is closed until further notice" ("Ĉi tiu retejo estas fermita ĝis plua sciigo").

Poste tamen reaperis la retejo, kun ampleksa apologio de Lucas Yassumura.

"La anonco ankoraŭ validas, sed kelkaj homoj volas miskomprenigi la aliajn per mediokraj mesaĝoj, stultaj artikoloj kaj falsaj vortoj pri TEC", skribas Yassumura, kaj aldonas interalie:  "TEC bezonas helpon, kunlaboron, monon kaj paciencon (ĉar la agresantoj kaj skandalantoj estas multaj, sed veraj kredantoj je ĝia forto estas mikroskope malmultaj)", li skribas.

En sia teksto Yassumura klarigas, ke UEA havas malmulte da mono kaj tial TEC devus iĝi sendependa asocio kiu mem kolektu monon:

"UEA sendis financan subtenon, kiu estis uzita por konstrui la paĝon kaj daŭrigi sian ekziston en la virtuala mondo. Sed la subteno finiĝis kaj mi, konsciante pri la financoj de UEA, SAMKIEL ĈIU BONA ESPERANTISTO EN LA MONDO, ne povas peti monon de ĝi. Tio estus malĝusta", opinias Yassumura.

La tutan tekston de Yassumura eblas legi en la retejo de TEC almenaŭ ĝis la fino de aprilo.

La retejo de TEC estis kreita la 2-an de aprilo 2004. En la registra dokumento estas neniu mencio pri UEA, nur pri TEC kaj ĝia respondeculo Lucas Yassumura.

"La Kunordiganto pri TEC, Luko Jasumura respondecas pri la administrado de ĉi tiu retejo, kiu enhavos ne nur novaĵojn pri Terminologio, sed ankaŭ informojn kaj raportojn pri terminologiaj kolokvoj kaj prelegoj tra mondo; listojn de la ĉefaj universitataj tezoj koncernantaj Esperanton kaj Terminologion; recenzoj de la fakaj vortaroj en la Internacia Lingvo, kaj multe pli", reklamis sin la retejo printempe 2004.

Nun la retejo ŝajne malaperos post unujara vegetado, se ne anoncos sin nova volontulo. Tio estus bedaŭrinda, opinias la konata brita aktivulo Edmund Grimley Evans:

- Mi sentas, ke oni bezonas en la reto publikajn forumojn por registri kontribuojn enciklopediajn, vortarojn kaj terminologiajn. Por la enciklopediaj kontribuoj bonege funkcias la Esperanta Vikipedio.

Nek Vikipedio nek la Esperanta Vikivortaro laŭ Grimley Evans sufiĉas por terminologiaj celoj.

- Por la vortaraj kontribuoj ekzistas la Reta Vortaro, sed ĝi estas malfacile uzebla por komencanto; eble oni bezonas paralelan neformalan version, en kiu homo ne spertiĝinta pri la sistemo povas rapide registri novan vorton aŭ interesan citaĵon; poste la spertaj kunlaborantoj povus formaligi la neformalajn kontribuojn.

La estrarano de UEA pri scienca kaj faka agado, Amri Wandel, rakontas ke UEA havas novajn planojn pri la retejo:

- Estas kelkaj organizaj proponoj, ekzemple interligi TEC kun la scienca kaj teknologia arkivo de Eventoj, por provi aktivigi TEC, kaj la Estraro diskutos tion en sia baldaŭa kunsido, li komentas.

Laŭ Edmund Grimley Evans la retejo de Budapeŝta Esperanto-Centro ĉiukaze ne povas anstataŭi tiun de TEC.

- Tio ja ŝajnas tre utila, sed ĉu László havos sufiĉe da tempo kaj energio por daŭrigi tiun kolektadon, kaj kion mi faru, se mi rimarkos eraron en iu terminaro aŭ volas proponi aldonon? Vikia sistemo povus helpi pri tio.

Pli pri la temo: Scienco kiun kreis esperantisto

arkivita en:
edmundo
edmundo diras:
2005-04-14 18:14
Mi plu meditas pri la sukceso de Vikipedio kompare kun aliaj retaj projektoj. Eble grava faktoro estas, ke Vikipedio ne estas nur esperantista projekto, sed multlingva projekto, al kiu esperantistoj kontribuas. (Giorgio Silfer versxajne volus uzi tion kiel argumenton por rauxmismo!) Terminologia laboro ofte estas plurlingva, do ne estas ideale, se esperantistoj laboras en propra TTT-ejo tute sendepende de alilingvaj terminologoj. Cxu ie jam ekzistas projekto, al kiu Esperantaj terminologoj povus aligxi?

Cxu iu fakulo pri terminologio (ekz. Detlev/Wera Blanke) povas doni sian opinion pri tauxga maniero organizi retan kunlaboradon?
Reinaldo
Reinaldo diras:
2005-04-17 01:11
Estas ja bedauxrinde, ke TEC cxesis ekzisti. Gxenerale, lingvokomunumoj klare konscias la gravan rolon, kiun terminologia praktiko ludas en la evoluigo de la lingvoj, kun cxiuj pozitivaj sekvoj sur la kampo de edukado, scienc-teknika intersxangxo kaj ekonomio. Tamen, etnaj lingvoj ofte povas kalkuli je skipoj kaj oficistaro diponigitaj de oficialaj instancoj kiel parto de pli ampleksa lingvopolitika programo. Alivorte, ili havas monon kaj, sekve, salajritajn fakulojn kaj tauxgajn teknikajn rimedojn je sia dispono.
Seriozaj terminologiaj projektoj kadre de naciaj lingvopolitikoj gxenerale necesigas konsiderindajn monsumojn, kiujn Esperanto evidente malhavas. Fakte, se oni ne deziras labori sur la terminologia tereno laux nunaj standardoj - sen granda perdo de tempo kaj energio - oni havu abundon da referencaj verkoj, elektronikaj aux paperaj, bonan komputilon retkonektitan, ekipitan per skanilo kaj programoj speciale kreitaj por prilaborado de terminologiaj donitajxoj. Krom tio, necesas tauxga lingvistika kaj terminologia trejnigxo, ne nur laux la wustera perspektivo, kiu ja konservas sian gravecon, sed kiu estis parte superita de pli konsistaj teoriaj kontribuoj.
Ni apliku niajn energiojn kaj rimedojn al terminologia agado, anstataux forjxeti monon, ekzemple, per fantaziaj kaj kostaj reklam-kampanjoj, nemalofte senfruktaj. Se ni entute ne volas, ke Esperanto plu restu terminologie subevoluinta lingvo.