Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Tre ĉina kongreso finiĝis

Tre ĉina kongreso finiĝis

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-08-01 12:33
Motorcikla polico akompanis la kongresanojn dum ekskurso al la granda muro. La ĵus finiĝinta Universala Kongreso ricevis apartan atenton de la ĉinaj aŭtoritatoj. La kongresa rezolucio alte taksas la kontribuojn de la ĉina registaro al Esperanto.
La vendreda programo de la Pekina Universala Kongreso finiĝis per duhora Internacia arta vespero kun varia kaj altkvalita programo. Aparte plaĉis al la ĉeestintoj la prezento de la fama korea kanto Arirang. La internacia vespero finiĝis je la 22-a horo, kaj tuj je la fino oni komencis mallumigi la kongresejon. Ankaŭ la kongresa trinkejo ne plu funkciis, tiel ke dum la lasta vespero ne eblis babili en la kongresejo.

La lasta programero de la kongreso estis la Solena fermo, kiu okazis sabate matene de la 10-a ĝis la 12-a horo. Poste ankoraŭ funkciis la libroservo ĝis la 14-a horo. Je la 14-a horo dimanĉe fermiĝis la pordoj de la kongresejo.

Dum la solena fermo oni publikigis la tekston de la kongresa rezolucio, kiu ricevis la nomon "Pekina deklaro". La rezolucio eliris el la kongresa temo Lingva egaleco en internaciaj rilatoj, temo kiu estis traktita en tri kunvenoj dum la semajno, sub la gvidado de Humphrey Tonkin kaj Paŭlo Gubbins.

En la kongresa rezolucio, kiun aprobis la komitato de UEA en sia vendreda kunsido, oni konstatas, ke "por krei novan internacian lingvan ordon, kiu kontribuos al internacia kompreno kaj mondpaco, necesas forte subteni la enkondukadon de Esperanto en lernejojn, konforme al la spirito de la Unesko-rezolucioj, ĉar tio faciligas lingvolernadon ĝenerale kaj antaǔenigas internaciecan aliron al la mondo."

Laŭ la rezolucio, la kongreso ankaŭ alte taksis la agadon de la ĉina registaro, kiu "cele al pli justa kaj diverseca aliro al internacia interkompreniĝo, subtenas la instruadon kaj utiligon de Esperanto".

Ĝenerale la ĉi-jara universala kongreso havis multmaniere tre ĉinan etoson. Multaj aferoj en la kongreso funkciis paralele en la ĉina kaj en Esperanto. La ampleksa oficiala kongresa retejo estis nur ĉinlingva, kaj certe allogis la atenton de la oficialaj ĉinaj amas-komunikiloj, kiuj diligente raportis pri la kongreso. Duono el la ĉeestintaj du mil esperantistoj estis ĉinoj, multaj el ili komencantoj.

La ĉinaj aŭtoritatoj en multaj manieroj montris sian apartan atenton al la Universala Kongreso. Tipa ekzemplo estis la trakto, kiun ricevis la ekskursoj de esperantistoj al la Granda muro. La autobusojn de esperantistoj antaŭis polica automobilo, kaj la cetera trafiko estis haltigita de motorciklaj policistoj.

Pri la atento de la ĉinaj autoritatoj al la UK atestas ankaŭ la fakto, ke laŭ autovojoj en Pekino estis standardoj kiuj menciis la okazigon de la UK. Estis multege da ili, certe centoj kaj probable miloj. Nur laŭ unu el la aŭtovojoj al la flughaveno eblis vidi pli ol  cent standardojn.

La apartan atenton de la ĉinaj aŭtoritatoj al la kongreso oni povas konstati ankaŭ observante la konsiston de la honora komitato. La prezidanto de la ĉina unupartia parlamento kiel la protektanto de la kongreso estas nur unu ŝtupon sub la absoluta pinto de la ĉina ŝtata hierarikio, kaj amasas en la honora komitato ankaŭ aliaj gravuloj tre pintaj.

En la kongresejo funkciis ne nur granda ekspozicio pri Ĉinio, sed ankaŭ komputiloj kun publika aliro al la reto. Tamen per tiuj komputiloj ne ĉiuj retpaĝoj estis atingeblaj. Aparte menciindas, ke ne eblis legi la vikipedian paĝon pri interreta cenzuro en Ĉinio. Kial tio ne eblis povus verŝajne klarigi membro de la honora komitato de la kongreso Niu Ping, vicministro de la Ministerio de Ŝtata Sekureco.
arkivita en:
kallekn
kallekn diras:
2004-08-04 23:57
Estimata Sinjoro.

Ne sen amuziĝo mi legis en "Libera Folio" viajn "raportojn" pri la Pekina UK. Difficile est satiram non scribere... La plej granda absurdo ŝajnas al mi, ke, kvankam Buller motivis sian "demision" per la fakto, ke Corsetti elektiĝis prezidanto (en Zagreb) li revenis al Rotterdam kaj ŝajne restas malgraŭ la reelektiĝo de la italo. Mi vigle memoras pri lia publika letero aperinta en "Eventoj" kaj la motivoj de lia abdiko. Mi ankoraŭ serĉas lian intervjuon aperintan en la 90aj jaroj en "El Popola Ĉinio" kie li deklaris, ke ne por eterne li volas gluiĝi en Rotterdam. Ŝajnas, ke ĉio ĉi ne plu veras kaj ke li volas ludi la rolon de iu "savanto". Ali-flanke mi vidas en la UEA-revuo, ke ties membraro konstante malkreskas kaj ke oni estas mil mejlojn for de la jam eterne esperataj 10.000 membroj.

Mi ne komprenas vian strategion de konstanta subtenado de UEA, kvazaŭ ĝi estus la umbiliko de Esperantujo. La ĵusaj elektoj montras, ke absolute mankas personoj por nova kaj efika estraro. La avinoj Luin kaj Nourmand hantas tra la movado almenaŭ de la komenco de la 60aj jaroj. Kion ili alportu krom siaj rememoroj pri la iamaj tempoj?

Anstataŭ konstante UEAumadi, mi ŝatus, ke vi montrus aliajn aspektojn de Esperantujo.

Kun sinceraj salutoj

R. Haupenthal