Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Litova EU-parlamentano: "Nelogike lerni Esperanton"

Litova EU-parlamentano: "Nelogike lerni Esperanton"

de Redakcio Laste modifita: 2005-09-22 11:18
Anoj de la eŭropa parlamento evidente tre diverse sintenas al la perspektivoj de lingva diverseco en Eŭropo. Du italaj parlamentanoj ĵus turnis sin al la Eŭropa Komisiono por plendi pri la kreskanta rolo de la angla, kaj pledi por Esperanto. En intervjuo publikigita de la litova novaĵ-agentejo ELTA du litovaj parlamentanoj aliflanke esprimis sian skeptikan sintenon al Esperanto. La intervjuo estis motivita de la ĵusa Nitobe-simpozio, kiu rekomendis ke EU konsideru la avantaĝojn de Esperanto. Laŭ la litova EU-parlamentano Šarūnas Birutis la rekomendo estas nur reklam-truko de tiuj, kiuj timas, ke Esperanton parolos ĉiam malpli da homoj.

Emma BoninoDu reprezentantoj de la itala radikala partio, Marco Pannella kaj Emma Bonino, turnis sin al la Eŭropa Komisiono por peti ĝian respondon al demandoj pri la stato kaj evoluo de multlingveco kaj lingva politiko en Eŭropo, kaj pri la perspektivoj por la pluvivo de la eŭropaj lingvoj.

En siaj demandoj la du italaj parlamentanoj atentigas, ke la nuna domina rolo de la angla lingvo, laŭ raporto aperinta en franclingva gazetaro, donas al Britio netan gajnon de 18 miliardoj da eŭroj jare. Siaflanke la du parlamentanoj aldone asertas, ke enkonduko de Esperanto kiel la ĉefa fremda lingvo en lernejoj ŝparus al la Eŭropa Unio elspezojn de proksimume 25 miliardoj da eŭroj.

La parlamentanoj ankaŭ esprimas sian maltrankvilon pri la estonta sorto de malgrandaj eŭropaj lingvoj: "Ĉu EU-komisiono scias, ke, laŭ la 'Unesko-atlaso de la lingvoj riskantaj malaperi', antaŭnelonge eldonita en la itala lingvo, proksimume 60% de la eŭropaj lingvoj povus baldaŭ malaperi," ili demandas.

Marco PannellaLaŭ la reguloj de EU, la Eŭropa Komisiono devos doni oficialan respondon al la skribaj demandoj faritaj de la parlamentanoj. La plenaj tekstoj de la tri skribaj demandoj estas legeblaj ĉi tie.

Intertempe du litovaj anoj de la Eŭropa Parlamento jam publike esprimis sian skeptikan sintenon al Esperanto. Tion ili faris, komentante la konkludojn de la ĉi-jara Nitobe-simpozio, okazinta en la ĉefurbo de litovio, Vilno, tuj post la Universala Kongreso de Esperanto. En intervjuo disvastigita de la ĉefa litova novaĵ-agentejo ELTA ili konstatas, ke "ne havas sencon malŝpari rimedojn kaj tempon por lerni artefaritan lingvon per kiu eblas komuniki nur en relative malvasta rondo de homoj, kaj per kiu estas malfacile peri kompletan mondbildon".

- Mi akceptus lerni Esperanton, sed mi ne kredas ke tio estus utila aŭ realisma, diris en la intervuo Šarūnas Birutis, membro de la Laborpartio.

Šarūnas Birutis- Tio estas nur propagandaĵo (…) Neniu lernos novan lingvon. Ĉiuj ja bone lernas la anglan aŭ la francan, li aldonis.

Šarūnas Birutis opinias, ke la alvoko de la Nitobe-simpozio konsideri Esperanton estas nur reklam-truko, kiu ne kondukos al io.

- Ili timas ke Esperanton parolos ĉiam malpli da homoj, same kiel, ekzemple, la francan. Pli frue tiu estis la lingvo de diplomatio, sed ĝin nun elpuŝas la angla kaj eĉ la hispana. Lerni lingvon nur por la laboro ne estas realisme. Hispane aŭ france eblas komuniki kun simplaj homoj. Por Esperanto necesus multe da tempo, fortostreĉoj kaj financaj rimedoj - kaj tio nur por komuniki kun malgranda grupo da homoj. Estas neniu logiko en tio.

Alia ano de la Eŭropa parlamento el Litovio, Rolandas Pavilionis, same ne vidas perspektivon por ke Esperanto iĝu lingvo de internacia komunikado. En la intervjuo li ankaŭ ripetas la oftan argumenton, ke Esperanto ne havas literaturon.

- Oficialaj lingvoj de EU elektiĝas nur lingvoj naturaj, kiuj havas sian historion kaj peras la kulturon de diversaj popoloj. Ĉi tiuj lingvoj estas apartaj, kaj ne eblas kompari al ili lingvon artefaritan sen propra literaturo, filozofio, kiu havas nur tradukojn pri kies kvalito mi forte dubas. Ĝi estus kiel fremda korpo en homa organismo, diras Rolandas Pavilionis.

Rolandas PavilionisLaŭ li, ĉiu natura lingvo, male ol Esperanto, estas kultura valoro. Krome, Esperanto laŭ li ne peras kompletan mondbildon kaj la diversecon de la homa vivo, kaj tial ĝi laŭ li malfacile povus esprimi iujn nociojn. Rolandas Pavilionis agnoskas Esperanton nur kiel hobion.

Samtempe Rolandas Pavilionis memorigis, ke EU ja konstante instigas la protektadon de diverseco de popoloj kaj lingvoj.  Reage al la plendoj de la Nitobe-simpoziintoj, ke kelkaj pli grandaj lingvoj – la angla, la franca kaj la germana - havas iujn elbatalitajn rajtojn ekskluzivajn, estante tiuj plej ofte parolataj en la EU-institucioj, Rolandas Pavilionis rimarkigis ke ne eblas pretervidi la historion de ĉi tiuj lingvoj.

- La parolantoj de ĉi tiuj lingvoj plej multe influis la evoluon de la socio. Tio tamen ne sendignigas aliajn lingvojn, ekzemple la litovan, kiu estas nuntempe konsiderata kiel la sola tiel arkaika lingvo, konservinta la strukturon kaj gramatikon de la plej malnova hindeŭropa pralingvo” – emfazis la politikisto.

Rolandas Pavilonis diris ankaŭ, ke nuntempe por kiu ajn utilas lerni ne Esperanton, sed la araban, ĉinan aŭ japanan, kiuj en la estonteco akiros nemalgrandan signifon.

En sia artikolo pri la temo, la litova novaĵ-agentejo ne intervjuis esperantistojn, sed ĝi tamen provis ekvilibrigi la enhavon, rakontante, ke pluraj miloj da homoj denaske uzas Esperanton ĉiutage hejme; ke ekzistas libroj, teatraĵoj, kantoj, periodaĵoj, tradukiĝas klasikaĵoj kaj nuntempaj verkoj kaj ekzistas ankaŭ regulaj radiaj elsendoj en Esperanto.

arkivita en:
mateno
mateno diras:
2005-09-20 20:53
menciitaj parlamentanoj miaŝajne troviĝas en la kaĝo de la totalisma pensmaniero: "tiel estas donite, tiel ĉiam devas esti"
se ili pensas, ke unu el la ĉefaj karakterizoj de Esperanton estas, ke "ĝin parolas malmultaj homoj";
se ili ne vidas la potencialon, kiu en la lingvo estas, se ili ne konscias, ke ĝuste ili estas la uloj kiuj kreas la politikon kaj ke ili estas en la posteno por tion ŝanĝi, se mankas al ili vizi-povo
tiukaze ili ne estas kompetentaj kaj indaj je sia posteno

iliaj asertoj plenas je kontraŭdiroj, ekzemple unue diri ke ĉiuj lernas la francan, kaj poste diri ke ĉiam malpli da homoj, evidentaj malveraĵoj, kiel pri literaturo, kaj superstiĉecaj senbazaĵoj, kiel pri "natureco" de lingvo; evidentas, ke ili apenaŭ el rapidtrajna fenestro vidis la aĵojn, pri kiuj ili tiel "kompetente" parolas

mi kredas, ke litovaj samideanoj sukceso/a/is pri bona rebato!

molnar
molnar diras:
2005-09-23 09:47

Kial logike lerni Esperanton ?

Kiel por multaj fakuloj ,bone informitaj konate,cxu la homa ago estas logika au ne,finfine dependas de ilia pensmaniero.

Lau la koncerna fakliteraturo la logiko estante brancxo de la filozofio observanta kaj sistemiganta la bazajn formojn kaj normojn/legxojn/ de la pensado,povas rezulti konkludojn veran kaj falsan.Cxi tio dependas de la premisoj-veraj au ne veraj. Se la konkludo bazigxas sur veraj premisoj,la rezulto estas vera,preciza,gxusta,konsekvenca,cxi-kaze oni parolas pri logika pensmaniero.En mala kazo,se oni - /iu/j/ ajn - deklaras ion ne bazigxantan sur veraj premisoj,la konkludo povas esti falsa. La plej granda problemo estas,ke multaj el la tiamaniere pensantaj homoj opinias siajn deklarojn gxustaj,veraj,realaj.

Supozu,ke oni klopodas akiri ion bonan,utilan,do noblajn por homaro.En la plej vasta senco de la vorto onia ago estas racia. Do,ni povas starigi demandojn:kion fari estas logike-racie- kaj nelogike-neracie ?

Observu kelkajn deklarojn el la artikolo! 1. "Lau la litova EU-parlamentano Sarunas Birutis la rekomendo estas nur reklam-truko de Esperantistoj,kiuj timas,ke Esperanton parolas cxiam malpli da homoj" .Nenio firmigas la "reklam.trukon..." .La konkludo estas nevera -timo /"kiuj timas"/ ,cxar La kialo -"ke Esperanton...." estas tute ,absolute falsa,nevera,cxar la nombro de E-parolantoj kaj uzantoj-ecx vorton ne dirante pri la gekomencantoj'- konstante kreskas.

Permesu aldoni unu personan ekzemplon.Gxuste la 26-an de septembro -okaze de la Europa Tago de Lingvoj -mi komencos la 60-horan lingvoekzamen-preparigan kurson de ESPERANTO en la Eduka Centro de mia laborejo -Instruistformada Fakultato Comenius de la Misxkolca Universitato.

  1. "..la nuna domina rolo de la angla lingvo ...donas al Britio netan gajnon de 18 miliardoj da euroj jare."

Kion fari estas nelogike? Kio kontraustaras al la komunaj interesoj,avantagxoj kaj rezultas neakcepteblajn ,gravajn lingvajn ecx financajn problemojn .Nuntempe sole la lingvo Esperanto taugas por farigxi cxies komuna lingvo pro gxiaj unikaj avantagxoj,propedeutikaj valoroj.Cxi tio estas la vero lau la argumentoj.

  1. "...Rolandas Pavilionis ...ke Esperanto ne havas literaturon."

    .tiu-cxi deklaro sen komento estas ne vera! /Vidu:Virtuala Esperanto Biblioteko '/

Mi esperas,ke mi neniun afliktis,sed -pro la ofte spertitaj eraroj,pensadmalkorektajxoj devis fari tion favore al ESPERANTO.

Kun respektplenaj salutoj,bondeziroj

Molnár László

tuvalkin
tuvalkin diras:
2005-09-23 23:32

Plej multaj (inteligentaj) esperantistoj povus facile trovi plurajn multe pli konvinkajn argumentojn kontraw esperanto.

Kaj ajna inteligenta homo minimume informita kaj interesata pri praktiko kaj etiko de interetna komunikado, espeantisto aw ne, facile trovus mankojn en la prezentitaj argumentoj.

Oj, kiaj politikistoj. :-(

molnar
molnar diras:
2005-10-13 10:35

Kie estas argumentoj?

Estimata Sinjoro,Tuvalkin!

Dankon pro via opinio,kiun mi respektas,sed mi sxatus aldoni la subajn: .Gxenerale estas vere,ke oni povas trovi argumentojn kontrau cxio,inter ili ankau kontrau Esperanto.

.Bedaurinde,el via letero mankas "pluraj multe pli konvinkaj argumentoj " kaj simile, "...ajna inteligenta homo...facile trovus mankojn en la prezentitaj argumentoj."Kiuj estas cxi tiuj argumentoj?

.Kion diri? Tiamaniere ,ankau Vi deklaras ion sen montri konkretajn argumentojn,sekve paroli pri" Naivaj (kontrau) argumentoj" estas mallogika konkludo. Kiel dirite,la argumentoj povas esti veraj,au ne veraj,naiva povas esti homo, pensadmaniero.

Respektante vian opinion,mi denove sxatus proponi por cxiuj paroli cxiam konkrete,per konkretaj faktoj argumentadi por au kontrau iu konkreta ajxo.Tio antauenigas la aferon,konkrete tiun de Esperanto.

Kun respektplenaj salutoj: Molnár László