Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Aktuala retpaĝo el 1995 ne imponos ĉiujn

Aktuala retpaĝo el 1995 ne imponos ĉiujn

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2005-03-13 00:58
La Brusela Komunikad-Centro kolektis monon de privataj esperantistoj kaj de UEA por informi la eksteran mondon pri la Esperanto-movado. Unu el la atingoj de BKC estas la retpaĝaro, kie ĝi anglalingve informas interalie pri la esperanta gazetaro. Tamen la koncerna retpaĝo ne estis redaktita dum du jaroj, kaj la ligoj gvidas al paĝoj eĉ pli eksaj - se ili entute ien gvidas.

Unu anglalingva retpaĝo de la Brusela Komunikad-Centro de EEU rakontas pri esperantlingvaj rete legeblaj bultenoj kaj periodaĵoj. Se iu anglalingvano spite la komplikan kaj konfuzan strukturon de la paĝaro lingvo.org hazarde atingos la koncernan paĝon, oni povus supozi ke ĝi imponos la leganton per plena kaj aktuala informaro pri la esperanta gazetaro. Ja Brusela Komunikad-Centro havas salajratajn laborantojn kies ĉefa okupiĝo estas ĝuste informado.

Tamen, ne estas certe, ĉu neesperantista aŭ eĉ esperantista vizitanto lasos sin esti imponita de la paĝo, kiu laŭ informo aperanta sur la paĝo mem estis ĝisdatigita en januaro 2003. Estas evidente, ke kelkaj el la ligoj en la paĝo ne plu funkcias, sed je pli atenta trarigardo la paĝo imponas eĉ malpli. Amaso el la ligoj menciitaj en ĝi devis esti komplete neaktualaj jam en 2003.

Libera Folio trarigardis la paĝon unuafoje la 1-an de septembro 2004. Tiam en la paĝo troviĝis neniu mencio pri Libera Folio, kio ja estas komprenebla, ĉar en  januaro 2003 Libera Folio ankoraŭ ne ekzistis eĉ kiel ideo. Sed iom mirigis, ke troviĝis en la paĝaro ligo al ret-adreso, kiun la oficiala gazeto de TEJO, TEJO-tutmonde havis iam en 1997. Kiel redaktoro de TEJO-tutmonde estas indikita Kalle Kniivilä, la nuna redaktoro de Libera Folio, kiu redaktis la gazeton de TEJO en 1993-1997. Post tiam la redaktoro de TEJO tutmonde ŝanĝiĝis almenaŭ dufoje.

La 1-an de septembro ni atentigis la respondeculojn ĉe Brusela Komunikad-Centro pri la miso kaj petis ilin forigi la erarajn informojn. La respondeculoj afable dankis pri la atentigo. Tamen, ĉar post tiam pasis preskaŭ kvar monatoj, kaj nenio okazis, ni decidis pli atente rigardi la koncernan paĝon.

La 21-an de decembro 2004 la paĝo daŭre indikas,  ke ĝi estis ĝisdatigita januare 2003. Alivorte, paĝo kiu devus enteni aktualajn informojn por neesperantistoj daŭre restis netuŝita dum preskaŭ du jaroj. Sed pli atenta kontrolo donas eĉ pli konsternan rezulton.

En la retpaĝo de BKC estas listigitaj entute 94 retaj bultenoj kaj periodaĵoj - nombro impona, des pli se konsideri, ke tamen mankas multaj gravaj adresoj, ekzemple tiuj de Ĝangalo, NUN, Libera Folio, Tefloro, La Gazeto, Esperanto Aktuell, Israela Esperantisto,  kaj eĉ la revuo Esperanto.

Tamen malpli imponas la fakto, ke el tiuj 94 adresoj tute ne funkcias 53, do klare pli ol la duono. El la iel-tiel funkciantaj 41 adresoj nur 14 iras al paĝoj, kiuj estis almenaŭ unu fojon aktualigitaj dum la jaro 2004. El la restantaj 27 ligoj du kondukas al bultenoj, kiuj lastfoje estis aktualigitaj en 1995, kaj du pliaj al bultenoj lastfoje redaktitaj en 1996.

Oni povas sin demandi, ĉu indas informi pri Esperanto, disvastigante tiom malaktualajn informojn. Ja povas esti, ke hazarda foliumanto estos imponita de la fakto, ke Kataluna Esperantisto jam en 1995 enretigis kongresan prelegon de Gerrit Berveling. Tamen, la sama foliumanto povus ekkredi, ke post oktobro 1995 formortis la tuta katalunia Esperanto-movado, ĉar la paĝo post tio ne estis ĝisdatigita.

Simpla serĉo en la reto rivelas, ke la katalunia Esperanto-movado ja plu ekzistas, kaj same ĝia gazeto, kiu nun troviĝas en alia loko, nome jen: www.esperanto-ct.org. Sed ne ĉiu anglalingva informserĉanto estos sufiĉe diligenta por mem serĉi. Kaj cetere, por kio tiukaze utilu la ligolisto de Brusela Komunikad-Centro?

Ni denove turnis nin al Brusela Komunikad-Centro por ekscii, ĉu iu entute prizorgas la informan retpaĝaron de BKC. Jam post la apero de ĉi tiu artikolo ni ricevis respondon de Dafydd ap Fergus:

- Bedaŭrinde nek Marko, nek mi estas teknikaj spertuloj! Ni devas ĉion aparte ĝisdatigi por la ttt-ejo lingvo.org.

En la 22-a de decembro subite aperis en la listo de esperantaj bultenoj ĉe BKC ankaŭ Libera Folio. Tamen nenio alia ŝanĝiĝis, eĉ ne la indikita dato de renovigo, kiu daŭre restis "januaro 2003".

arkivita en: ,
kokele
kokele diras:
2004-12-22 13:57
Kiel redaktoro de la paĝaro de Meksika Esperanto-Federacio, mi uzis servilon de amiko por gastigi ĝin, de 1997 ĝis proks. 1999, kiam mi translokigis ĝin al alia servilo. Poste, en 2001, MEF akiris propran domajnon (www.esperantomex.org) kiun de tiam ni uzas por nia paĝaro.
Malgraŭ ĉiuj miaj klopodoj anonci la novan adreson al ĉiuj, por ke oni ŝanĝu la ligilojn, nun mi vidas ke la paĝaro de lingvo.org, ankoraŭ registras la bultenon Ni ĉiuj (kies redaktoro ankaŭ mi estas) en adreso kiun mi ne uzas jam de pli ol kvin jaroj, kvankam ĝi estis ĝisdatigita en januaro de 2003.
Sten
Sten diras:
2004-12-22 15:46
Eble la Brusela Komunikad-Centro kaj Eŭropa Esperanto-Unio estas okupitaj mallerni la anglan lingvon? Stranga ideo? Nu, en la Ondo de Esperanto 8-9/2004 oni povis legi, ke esperantistoj kunlaboras kun Verein Deutsche Sprache (Asocio por la germana lingvo) por batali kontraŭ la angla lingvo. La nomita asocio batalas kontraŭ uzado de anglaj vortoj en germanaj tekstoj, kaj por plifortigi la pozicion de la germana lingvo en la mondo.

Seán Ó Riain, prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, laŭ propra aserto akiris subtenon de la germanaj lingvodefendantoj por la jena brila analizo: "ju pli bone la germanoj parolas angle, des malpli la angloj interesiĝas pri la germana, kaj ke la germanoj fakte laboregas por subfosi sian propran lingvon". Li krome substrekis, ke "la sama validas por aliaj neanglalingvaj nacioj".

Tio estas interesa penso. Konklude do, por defendi siajn interesojn, la germanoj, svedoj, tibetanoj ktp devus eviti lerni la anglan. Ju malpli bone ili scios la anglan, des pli fortaj estos la lingvoj germana, sveda, tibeta ktp.

Persone mi trovas tiun analizon pinto de idioteco. Sed plej grava sendube estas ne ĝia genieco aŭ idioteco. Plej ŝokas min la ideo, kiu ŝajnas kaŝita sub tiu diro. Internacia komunikado ŝajne nenion valoras, gravas nur ke ĉiu "defendu" sian lingvon. Germanoj parolu nur germane, svedoj nur svede, tibetanoj nur tibete.

Mi iam lernis Esperanton por komuniki kun homoj el aliaj nacioj. Okaze mi uzas ankaŭ aliajn lingvojn por tiu celo. Se iu germana turisto demandas min pri la vojo, mi ne hontas paroli kun li kriplan germanan. Mi neniam rimarkis, ke mi ion gajnas per nesciado de iu ajn lingvo.

Kvankam eŭropano kaj esperanto-parolanto, mi havas nenion komunan kun Eŭropa Esperanto-Unio kiu lanĉas tiajn reakciajn ideojn kaj amindumas mucidan naciismon!

Sten Johansson