Vi estas ĉi tie: Hejmo / UK 2008

UK 2008

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2010-07-16 11:04
Artikoloj pri la Universala Kongreso de Esperanto 2008
Instruistoj ne trapasis la ekzamenon de UEA

Instruistoj ne trapasis la ekzamenon de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-01 14:13

Urĝa kunsido malantaŭ fermitaj pordoj okazis dum la Roterdama Universala Kongreso inter reprezentantoj de Universala Esperanto-Asocio kaj la estraro de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. La publikaj plendoj de Zsófia Kóródy pri mankohava financa raportado, kaj rilata skismo en la estraro de ILEI, ŝajne ne estis formale traktitaj dum la komuna kunsido, eventuale ĉar UEA konsideras tion interna afero de ILEI. La ĉefa rezulto de la kunsido estis, ke UEA ne plu fidas sian propran fakan asocion, sed nun sola transprenas la respondecon pri la ellaborado de la nova ekzamena sistemo kaj pri la kunlaboro kun ALTE, la Eŭropa Asocio de Lingvotestistoj.

Instruistoj ne trapasis la ekzamenon de UEA - Legu pli...

Utilo de kongresa rezolucio

Pli frue ankaux mi emis skeptiki pri la utilo kaj rolo de kongresaj rezolucioj (KR), sed nun mi ja vidas kelkajn: - bona, malneniondira KR [...]

Utilo de kongresa rezolucio - Legu pli...

Premio Deguĉi al Renato Corsetti

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-29 12:16

En la fermo de la 93-a UK en Roterdamo estis anoncitaj diversaj premioj kaj distingoj. La plej prestiĝan el ili, Premion Onisaburo Deguĉi, ricevis la antaŭa prezidanto de UEA, Renato Corsetti.

Premio Deguĉi al Renato Corsetti - Legu pli...

Bona demando

Bona demando, Lu. Kiam antaŭ epokoj mi estis juna gazetara sekretario de Flandra Esperanto-Ligo, mi verve tradukis tiujn rezoluciojn en la nederlandan, kaj sendis ilin [...]

Bona demando - Legu pli...

Celo de kongresa rezolucio

Mi ĉiam demandas min, je kio servas kongresa rezolucio. Tio fakte estas serioza demando - eble ili ja havas iun utilon, kiun mi ne jam [...]

Celo de kongresa rezolucio - Legu pli...

rezolucio

angla versio estas farita kaj baldaux disponebla sur la reto. franca versio venos morgaux. Claude Nourmont

rezolucio - Legu pli...

interesa decido, kial ne

Rusujo devas do ankoraŭ atendi, sed se eĉ elstaraj esperantistoj de tie kontraŭas organizi la Kongreson en Moskvo, konsekvencoj devas esti memkompreneblaj. Pri interna malkonkordo [...]

interesa decido, kial ne - Legu pli...

bedaŭra decido

kvamkam mi bone povas vidi la argumentojn por la elekto de kubo (jam du kongresoj sinsekvaj en eŭropo en 2008 kaj 2009, verŝajne pli malmulte [...]

bedaŭra decido - Legu pli...

Ĉu distance?

Ne pri tio temas la artikolo efektive, kaj mia komento estis sufloro, ke vi eventuale traktu la temon (se tio eblas kaj indas) en alia [...]

Ĉu distance? - Legu pli...

Ĉu distance?

Ĉu la redakcio raportas distance? Mi ĉiukaze sidis en la unua vico, maldekstre. La salono ja estas enorma por koncerto. Ĝi ne eble ne estas [...]

Ĉu distance? - Legu pli...

Ĉu enorma?

La vorto "enorma", aperanta en la enkonduko por kvalifiki salonon Hodler, surprizis min. Multaj problemoj de tiu ĉi kongreso fontas ĝuste el la tro modestaj [...]

Ĉu enorma? - Legu pli...

Kongresa rezolucio bonvenigas iniciatojn de Unesko

Kongresa rezolucio bonvenigas iniciatojn de Unesko

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-26 10:56

La kongresa rezolucio de la ĉi-jara Universala Kongreso instigas ĉiujn agnoski la esencan valoron de lingva diverseco kaj proponas al la monda komunumo science esplori la rolon de Esperanto en pli efika kaj justa komunikado. Kial nia foto montras, la unua redaktado de la kongresa rezolucio okazis dum labora vespermanĝo, kaj notojn faris Giridhar Rao.

Kongresa rezolucio bonvenigas iniciatojn de Unesko - Legu pli...

La Universala Kongreso en 2010 okazos en Kubo

de Redakcio Laste modifita: 2010-07-16 10:36

La universala kongreso de Esperanto en 2010 okazos en Havano en Kubo. Tion anoncis la ĝenerala sekretario de UEA, Barbara Pietrzak, en la solena fermo de la Roterdama UK sabate matene. La decidon pri la kongresurbo faris la estraro de UEA fine de la kongresa semajno.

La Universala Kongreso en 2010 okazos en Kubo - Legu pli...

Neutraleco de UEA/ Auxkcio

100 jara neutraleco estis por UEA tre grava, kio garantis eble gxies sukcesan travivon, kvankam ne cxiam en cxiu kazo placxis al mi.Ofte konformistoj provis [...]

Neutraleco de UEA/ Auxkcio - Legu pli...

La Centra Oficejo ricevos novan oficiston

La Centra Oficejo ricevos novan oficiston

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-31 01:25

La lasta plena tago de la Roterdama Universala Kongreso, vendredo, komenciĝis per la dua kunsido de la komitato de UEA, kiu estis malfermita je la 9-a horo en salono Hodler. La komitato akceptis la buĝetproponon de la estraro senŝanĝe, kio signifas, ke nun eblos dungi novan oficiston por la Centra Oficejo. La nova oficisto tamen ne estos la antaŭa oficisto kaj nuna honora membro de UEA, Simo Milojević, kiu sur nia foto diskutas kun la prezidanto de la asocio. La komitato akceptis ankaŭ la aliĝpeton de unu nova landa asocio el Afriko.

La Centra Oficejo ricevos novan oficiston - Legu pli...

Ĉu "porti"?

Mi konsentas kun Paul. Aliflanke mi aprobas ke oni decidis ne mencii la incidenton en la kongresa kuriero, ĉar ni ne bezonas ke la LKK [...]

Ĉu "porti"? - Legu pli...

La malaperinta "kuriero4.pdf"

Mi elŝutis ĝin hieraŭ matene, eble ĉirkaŭ 06:00 UT, kaj tiam ĝi enhavis raporton pri la arestita kongresano (kies kongresnumeron oni menciis). Post kelkaj horoj [...]

La malaperinta "kuriero4.pdf" - Legu pli...

Malbona agado de LKK

Se oni trovus inter la ĉeestantoj personon, kiu ne parolas Esperanton kaj ne aliĝis, estus ja tute kompreneble, ke oni agadu tiel severe. Sed se [...]

Malbona agado de LKK - Legu pli...

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-03 18:01

La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2008 estis anoncitaj en Roterdamo ĵaŭde vespere.

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA - Legu pli...

Jubileanto 4

Jubileanto 4 estas nun elŝutebla denove, sed ĝi estas ŝanĝita. La unua, malaperinta versio havis raporton pri la arestita kongresano.

Jubileanto 4 - Legu pli...

Agoj pri dokumento