Vi estas ĉi tie: Hejmo / Pli fruaj UK / UK 2009

UK 2009

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2010-07-16 11:05
Artikoloj pri la Universala Kongreso de Esperanto 2009

agrabla informo

Mi estis agrable surprizita pri la planoj kaj promesoj de Bialistoko rilate la 94-an UK-on. Restas nur atendi, ke cxio vere realigxos. Tion mi vere, [...]

agrabla informo - Legu pli...

La urbo Bjalistoko financos novan Esperanto-centron

de Redakcio Laste modifita: 2009-07-22 09:25

La urbo Bjalistoko, kie naskiĝis Ludoviko Zamenhof, decidis proprakoste renovigi historian konstruaĵon ĉe la strato Warszawska 15 kaj destini ĝin por la sidejo de Esperanto-Centro. Laŭ la plano la Esperanto-centro devas esti preta kaj ekipita por inaŭguro dum la Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko en julio 2009.

La urbo Bjalistoko financos novan Esperanto-centron - Legu pli...

400.000 poloj ricevos Esperanto-kurson

400.000 poloj ricevos Esperanto-kurson

de Redakcio Laste modifita: 2009-07-22 09:23

En septembro 2008 ĉiuj legantoj de la prestiĝa pola tutlanda ĵurnalo Gazeta Wyborcza ricevos kun la gazeto ankaŭ kompakt-diskon kun kurso de Esperanto kaj ampleksa prezento de la Esperanto-movado. La diskon laŭ mendo de la urbo Bjalistoko produktos la teamo de E@I (ikso.net), kaj la eldonon financos la urbo mem. La eldono de la disko estas parto de granda informa kampanjo pri Esperanto, iniciatita de la urbo Bjalistoko lige kun la Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof en 2009.

400.000 poloj ricevos Esperanto-kurson - Legu pli...

deziro

Espereble la nuna hontinda politiko de la du ghemelaj fratoj kaj iliaj partianoj estos tiam nura memoro pri strangaj tempoj iamaj...

deziro - Legu pli...

UK en Bjalistoko

Tre bona elekto! Ni esperu, ke la LKK havos suficxan tempon por prepari la urbon akcepti la multnombran partoprenantaron. Mi deziras al gxi sukceson! [...]

UK en Bjalistoko - Legu pli...

UK 2009 okazos en Bjalistoko

UK 2009 okazos en Bjalistoko

de Redakcio Laste modifita: 2009-07-22 09:23

La jubilea Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2009 okzos en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof. Tio iĝis konata en Jokohamo vendrede la 10-an de aŭgusto. En Jokohamo ĉeestas la urbestro de Bjalistoko, kiu eĉ partoprenis la urbestran akcepton kune kun la kongresanoj.

UK 2009 okazos en Bjalistoko - Legu pli...

Agoj pri dokumento