Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / UK 2009 okazos en Bjalistoko

UK 2009 okazos en Bjalistoko

de Redakcio Laste modifita: 2009-07-22 09:23
La jubilea Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2009 okzos en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof. Tio iĝis konata en Jokohamo vendrede la 10-an de aŭgusto. En Jokohamo ĉeestas la urbestro de Bjalistoko, kiu eĉ partoprenis la urbestran akcepton kune kun la kongresanoj.

Jam en sia aprila kunsido la malnova estraro de UEA decidis, ke la Universala Kongreso de Esperanto en 2009 ja okazos en Pollando, sed ne en Varsovio. Restis du polaj urboj, inter kiuj la finan elekton devis fari la nova estraro de UEA en Jokohamo: Bjalistoko kaj Poznano.

La nova estraro de UEA en sia kunsido la 9-an de aŭgusto en Jokohamo decidis, ke la 94-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Bjalistoko, por omaĝi la 150-an datrevenon de la naskiĝo de d-ro L.L. Zamenhof en lia naskiĝurbo mem.

La urbestro de Bjalistoko, Tadeusz Truskolaski ĉeestis la kunsidon, kune kun la prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo, Elzbieta Karczewska, kaj Aleksander Zdechlik, kiu reprezentis la Ĉefan Estraron de Pola Esperanto-Asocio. Tadeusz Truskolaski transdonis al la estraro alvokon de bjalistokanoj por okazigo de la UK en ilia urbo. Dum unu semajno proksimume 3.500 personoj subskribis la alvokon. Krom entuziasman akcepton de la urbanoj, la urbestro promesis vastan apogon de la urbo al la organizado de la kongreso.

Ludoviko Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro 1859 en Bjalistoko, ĉe la strato Zielona, kiu nun estas nomata strato Zamenhofa. Apud la loko kie iam staris la naskiĝdomo de Zamenhof pendas nun marmora tabulo.

GK de UEA kaj propraj informoj

arkivita en: ,
Esperantoil
Esperantoil diras:
2007-08-22 10:01
Tre bona elekto! Ni esperu, ke la LKK havos suficxan tempon por prepari la urbon akcepti la multnombran partoprenantaron. Mi deziras al gxi sukceson!

Jorge
Jorge diras:
2007-08-22 12:02
Espereble la nuna hontinda politiko de la du ghemelaj fratoj kaj iliaj partianoj estos tiam nura memoro pri strangaj tempoj iamaj...