Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Ĉu SAT havas tro da membroj? / Filmo en Esperanto

Filmo en Esperanto

de Nicole Laste modifita: 2011-01-24 08:44
Filmita en Australio. La aktoroj estas lokaj esperantistoj. Bazita sur rakonto originale verkita en Esperanto. http://www.youtube.com/watch?v=ZQanFgA8OAM

http://www.youtube.com/watch?v=ZQanFgA8OAM

Filmita en Australio. Stanislao provas retrovi la junulinon kiun li kisis kiam li estis 13 jara.
Tio cxi estas mia unua provo krei filmon uzante aktorojn. Do bonvolu ne kompari gxin kun profesiaj filmoj. Mi scias ke la sono ne estas tre bona, ke la lumo ne estas tre bona, ke la aktoroj foje misprononcas vortojn, ktp. La filmo estis filmita inter programeroj dum 5 taga somertendaro en januaro 2011. La aktoroj, kiuj estas "normalaj" esperantistoj, tute ne spertis pri aktorado. Ili havis preskau nenian tempon por lerni la tekston. Cxar la aktoroj haveblis nur dum la somertendaro mi ne havis tempon por peti ke ili ripetu la tekston gxis kiam ili kapablas vere bone elparoli cxiujn vortojn. Tamen mi esperas ke vi eble gxuos spekti tiun mian unuan provon. Bonvolu lasi komentojn. La filmo estas mallongigita adapto de la rakonto "Panjo kaj morto" originale verkita en Esperanto de Etel Zavadlav kaj eldonita en la revuo Femina.