Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Ĉu SAT havas tro da membroj?

Ĉu SAT havas tro da membroj?

de Nicole Laste modifita: 2010-12-26 09:01
Mi ĉijare deziris aliĝi al SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), sed ŝajne tio ne estas facila tasko. La 6an de oktobro mi ricevis mesaĝon de Jakvo Schram: "la P.K. (plenum-komitatato) ne povas akcepti vin kiel membro de SAT. Mi esperas ke vi povos plibonigi vian rilaton kun X por ke ni povu rekonsideri nian decidon." X estas membro de SAT, kiu skribis leteron al Jakvo petante ke ili ne akceptu mian aliĝon. Mi ne scias tion kion X skribis pri mi ĉar mi ne ricevis kopion de la letero. Do mi ne povis vere defendi min. Mi ne povis kontroli ĉu ŝi enmetis malverajn faktojn. Jakvo ja demandis min kial laŭ mi X havas negativan opinion pri mi. Jakvo kaj la aliaj konsideras X kiel fidindan personon. X ial malŝatas min kaj deziras malpermesi al mi esti membro. Ĉu vere persono kun tiaj sentoj povas esti persono kiu objektive priskribos min? Mi ege dubas, sed ŝajne la plenumkomitato havas neniajn dubojn kaj pretas fari decidon surbaze de la vortoj de tiu unu persono. Neniu el la membroj de la plenumkomitato konas min, sed tamen neniu el ili krom Jakvo (vidu supre) faris al mi eĉ unu demandon por havi pli da informoj pri la problemo. Ili ne konas min sed tamen kontentas fari decidon pri ĉu mi rajtu fariĝi membro. Mi tre deziras plibonigi mian rilaton kun X kaj skribis al ŝi ke mi volonte pretus aŭskulti ŝin, ke ŝi ja povus klarigi al mi kial ŝi tiom malkontentas. Mi plurfoje provis pardonpeti al ŝi se mi iam ĝenis ŝin, sed ŝi ignoras ĉiujn el miaj klopodoj. Post la rifuzo de mia aliĝo mi decidis legi la statuton de SAT. En ĝi legeblas: 3. Povas esti aktiva membro ĉiu persono, scipovanta Esperanton, kiu, akceptinte ĉi tiun statuton, pagas la jarkotizon, ĉiujare fiksitan de la Plenum-Komitato (P.K.). Mi komprenas, ke ĉiu esperantisto rajtas fariĝi membro post akcepto de la statuto kaj pago. Sed ŝajne tiel ne funkcias SAT. La plenumkomitato rajtas juĝi esperantistojn kaj decidi ĉu akcepti ilin kiel novajn membrojn aŭ ne. Mi petis ricevi almenaŭ kialojn pro la rifuzo de mia aliĝo. Neniu el la 6 membroj de la plenumkomitato konsideris ke necesas doni al mi kialon kial ili subtenis tian decidon kaj tute ignoris mian peton de klarigoj. Tamen Jakvo ja donis kialon. Li skribis: "Mi ne juĝas, mi aŭskultis al rakontoj de du personoj. Kiu mensogas, kiu diras veron, kiu troigas mi ne povas diri. Fakte la elekto estas nur kaj nur ĉar X estas dum multegaj jaroj membro de SAT kaj P.K. ne volas perdi ŝin. Mi ne kontrolis pri vero de rakonto de X nek pri via rakonto. Se montriĝas ke vi diras la veron kaj X mensogas, eĉ tiam mi ne scias kion P.K. decidas. Ĉu elekti novan membron, kiu eble post unu du jaroj denove forlasas SAT aŭ elekti por tiu kiu jam dekoj da jaroj estas sindona membro". Ĉu vi ne trovas tiun respondon tre interesa? Jakvo ne interesiĝas pri kie estas la vero, li nur deziras ne perdi X kiel membron. Ŝajne X minacis malmembriĝi se mi fariĝas membro kaj do tial mia aliĝo estis rifuzita. Ĉu decas devigi la plenumkomitaton elekti inter ŝi kaj mi? Tamen la plenumkomitato havas respondecon kaj mi pensas, ke ili ege malbone pritraktis la problemon. Jakvo skribis: "La Plenum Komitato prenis decidon kiu laŭ la komitatanoj estas bona decido laŭ informo kiun ni havas". Mi neniam kritikis SAT. Mi mem partoprenis en du SAT kongresoj antaŭ multaj jaroj. Mi estas esperantistino ekde la aĝo de 6. Kvar generacioj en mia familio scipovas paroli Esperanton. Mi estas la unua en Australio kiu ricevis de la sidneja Universitato de Novsudkimrujo instrudiplomon specife por Esperanto. Mi ĵus estis reelektita vic-prezidanto de la Novsudkimruja Esperanto Federacio. Mi kreis plurajn retejojn, ekzemple www.worldlanguage.info kaj www.esperantoensidnejo.weebly.com Mi verkis libron pri lingvoj en la angla lingvo "Foreign languages: what they don't often tell you" http://members.iinet.net.au/~nicolee/bookad.html ... sed mi ne rajtas fariĝi membro de SAT. Mi petis la permeson aliĝi almenaŭ provizore al la diskutgrupo SAT-diskuto kiu estas por membroj de SAT, ĉar mi konsideris ke la problemo de mia aliĝo koncernas SAT, sed Vito Markovo respondis: "Vi ne ricevos permeson aliĝi al tiu diskut-grupo dum vi ne estos membro" Li aldonis kelkajn komentojn, ekzemple: "Ŝajnas al mi tute normale ke SAT fidas siajn membrojn pli ol nekonatojn" Ĉar mi ne rajtas esprimi min ene de SAT, mi do elektis tiun ĉi retejon por esprimi min. Konklude mi kritikas la manieron laŭ kiu la plenumkomitato de SAT juĝas ĉu iu rajtas esti membro de SAT aŭ ne. Ne temas pri ĝenerala kritiko de SAT, nur kritiko kiel la nunaj komitatanoj faras decidojn koncerne la akcepton de novaj membroj. Do bonvolu ne diri al mi, ke mi estas kontraŭ SAT. Mia celo estas ke la plenumkomitato ŝanĝu sian manieron prijuĝi eblajn novajn membrojn aŭ eble aŭtomate akceptu ilin. Amike, Nicole Else, Sidnejo (Aŭstralio) Se vi deziras komenti, klaku sur la blua butono ĉi-sube "komenti".
Favorites de Nicole — Laste modifita: 2010-10-15 06:52
Australia kanto en Esperanto de Nicole — Laste modifita: 2010-10-18 12:36
Valsigante Matildan
Kajto kantas en Sidnejo de Nicole — Laste modifita: 2010-12-26 09:11
La 19an de decembro la Kajto grupo el Nederlando kantis dum la Zamenhof festo en Sidnejo (Australio). Spektu plurajn filmetojn.
Filmo en Esperanto de Nicole — Laste modifita: 2011-01-24 08:44
Filmita en Australio. La aktoroj estas lokaj esperantistoj. Bazita sur rakonto originale verkita en Esperanto. http://www.youtube.com/watch?v=ZQanFgA8OAM
Kanguruo raportas el Aŭstralio de Nicole — Laste modifita: 2011-09-20 09:22
Pri la ekspozicio pri Esperanto en la migradmuzeo de Adelajdo
Infanrakonto nun ankaŭ en Esperanto de Nicole — Laste modifita: 2011-10-07 12:56
Ĉarma kristnask-rakonto en Esperanto de Nicole — Laste modifita: 2011-12-13 11:13
Jen la tria Esperanto-rakonto de BookBox
Tabul-ludo en Esperanto de Nicole — Laste modifita: 2012-04-23 23:50
Nova ludo estis kreita en Aŭstralio.
Pacifisto
Pacifisto diras:
2010-10-17 02:23
Ĉu povas esti vere, ke la plenumkomitato de SAT malpermesas membriĝon al tre talenta kaj laborema esperantistino? Tio surprizas min. Mi ĉiam imagis, ke esperantistoj estas honestaj kaj amikemaj. Mi scias ke Nicole estas, sed nun mi ne scias, ĉu la plenumkomitatanoj estas. Ĉu ilia konscienco permesas al ili, ne konante Nicole, trakti ŝin tiom malhumane. Eble SAT vere ne deziras pli da membroj, ĉar kiam iliaj ekzistantaj membroj ekscios pri tio ĉi, ili eksigos sin de SAT. Kaj tio estos nur justa, ĉu ne?
pistike65
pistike65 diras:
2010-10-17 08:56
Tiu situacio shajnas inverso de fama diro de Woody Allen: "Mi ne volus ighi membro de klubo kiu pretus akcepti ech min."
Nu, chi tia malmembrigemo estus komprenebla che klubeto de dek personoj, kiuj plej aprezas senshanghan intimecon. Sed chu SAT jam atingis tian gradon de atrofio? Tamen ne, mi esperas!

amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2010-10-17 12:03
Amiko atentigas min ke la jhusa citajho venas de alia grandioza pensanto, la fondinto de marksismo-grouchismo.

amike
Istvan
jakvo
jakvo diras:
2010-10-17 09:40
Pli kaj pli Libera Folio komencas aspekti kiel rubaĵrevuo HeKo.
Iu ajn povas skribi laŭvole, sen ke estas kontrolo pri la vero. El starpunkto de ĵurnalismo forĵetinda konduto.
Nicole faras ĉi tiu sian rakonton, sen ke Libera Folio kontrolas ĉu la rakonto havas bazon je vero, sen ke oni kontaktas min aŭ alian anon de Plenum-Komitato de SAT, sen ke oni kontaktas X.
X havas nomon kaj tio estas Franciska Toubale.
Mi aŭskultis al rakonto de Nicole, mi aŭskultis al rakonto de Franciska, la konkludo estis memevidente kaj prave
Neniam estis malpermeso aliĝi al SAT al iu ajn. Nur pro privataj kialo Francisko ne pretas helpi Nicole aliĝi al SAT. Mi proponis al Nicole sekvi alian vojon, ekzemple pere de nia konto ĉe UEA, kio Nicole rifuzas.
Ĉu la saĝaj homoj en ĉi tiu listo ne jam komprenas ke rilatas iun „komedio del arte”. Ĉu Istvan kiu laŭ dire estas inteligenta knabo bezonas pli da vortoj antaŭ li pli komentas sen koni faktojn?

Nicole havis eblon aliĝi al SAT kiel ĉiu homo kiu scipovas la lingvon Esperanto. Ŝi rifuzis uzi la eblecon aliĝi pere de UEA kiu multaj homoj faras, sed nepre volas ĝeni (ĉar pri tio rilatas) Franciska Toubale.

Ĉu la nivelo de Libera Folio jam estas tiel malalta ke oni devas klarigi privatajn kverelojn inter du personoj el Aŭtralio antaŭ ol oni komprenas ke oni iras la vojon de HeKo kiu aperigas ĉion kondiĉe ke ĝi enhavas malverojn kaj estas skandala.

Nicole Else havis eblon aliĝi al SAT. Ŝi ne diru ke tio ne estas la vero! Ŝi nur ne uzis la eblojn sed volis daŭrigi sian malamikecan konduton direkte al Francisko Toubale. Al ĉi iu ludo nek mi, nek alia ano de P.K. partoprenas.
Por mi ĉi tiu diskuto estas finita.
nicole
nicole diras:
2010-10-17 11:37
Kara Jakvo,

Kiel mi menciis cxi supre vi skribis al mi la 6an de oktobro:
"La P.K. (plenum-komitatato) ne povas akcepti vin kiel membro de SAT. Mi esperas ke vi povos plibonigi vian rilaton kun Franciska por ke ni povu rekonsideri nian decidon". Mi komprenis tion kiel rifuzon akcepti mian membrigxon. Cxu vere mi miskomprenis? Tamen via frazo sxajnas tre klara al mi. Poste mi demandis al vi cxu mi rajtas aligxi pere de UEA. Vi ne respondis. Ankau Bob faris tiun demandon. Ankau al li vi ne respondis. Do mi pretas demandi al vi ankorau foje. Cxu mi nun rajtas aligxi al SAT pere de UEA?
 Ecx la statuto de SAT diras, ke prefere oni uzu la landon peranton por aligxi. Vi ja sugestis en julio, ke mi povus pagi pere de UEA, sed vi ne diris ke mi devas nepre fari tion tuj au mi perdus tiun eblecon. Mi tute kontentis atendi gxis kiam Franciska ne plu vojagxas por ke vi povu diskuti pri la problemo kun sxi. Mi ne rifuzis pagi per UEA sed ja deziris atendi por vidi cxu vere necesos tion fari. Nun vi skribas sxajne ke en julio mi estus rajtinta aligxi al SAT pere de UEA, sed cxar mi ne tuj faris, mi nun perdis la eblecon tion fari. Mi absolute ne imagis ke SAT rifuzus mian membrigxon kaj ke mi do devas rapidi se mi volas uzi la servojn de UEA.

Franciska estas la landa peranto. Se mi volas sendi al sxi pagon por SAT, mi gxenas sxin. Kial diable sxi farigxis peranto? Cetere mi cxiam deziras esti amikema al Franciska. La problemo estas ke Franciska volas havi la rajton esti malamikema al mi.

Mi ankau ne sxatas viajn komentojn pri Libera Folio. Lau mia scio cxio kion mi skribis veras. Se io ne veras, se vere mi ion miskomprenis do vi rajtas klarigi. La fakto ke mi estus rajtinta farigxi membro en julio sed elektis tion ne fari cxar mi ne komprenis pri la urgxeco de la afero, ne signifas ke mi mensogas kiam mi skribas, ke mi ne rajtis membrigxi en oktobro kiam mi ja intencis pagi per la landa peranto au per UEA.
pistike65
pistike65 diras:
2010-10-17 12:07
Kara Jakvo,

ne prenu miajn komentojn tro serioze; mia satiremo kutime estas pli granda ol mia laudira inteligento.
Sed serioze mi diras ke oni ne konfuzu redakcian enhavon de Libera Folio kun tio kion membroj mem afishas, sen antaua redaktora kontrolo. Eble red. Kniivilä povos kaj emos komenti pri tio.

amike
Istvan
redakcio
redakcio diras:
2010-10-17 12:20
Ne estas multo por komenti, krom ankoraŭfoje atentigi, ke tekstoj sur blua fono estas afiŝataj de legantoj, ne de la redakcio.

La redakcio rezervas al si la rajton forigi tekstojn kaj komentojn de legantoj, se tiuj estas grave ofendaj aŭ misfamigaj kontraŭ unuopaj personoj, sed ĉi-kaze mankas kaŭzo por tia drasta interveno.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
jakvo
jakvo diras:
2010-10-17 15:52
Kara Istvan, kara Kalle, mi ne havas multajn spertojn kun listoj kaj diskutforumoj kaj pri koloro. Kutime mi laboras por SAT kaj ankaŭ, nu mi estas kolorblinda - de tempo ĝena afero.Komprenu mian reagon. Eble kaj tion mi esperas, vi estas tro saĝa por malpurigi viajn okulojn al merdo kiu aperas en HeKo kaj rubujo de tiu asocio kiu nur laŭdas sin mem. Sed se vi de tempo legas tiun fekaĵon, vi eble vidis kiel ili fifamigas homojn kiel mi . Tiuj homoj kiuj laŭ karmemora Gilbert Ledon estas la "utilaj idiotoj" kiu ne timas preni respondecon en asocio. Tiuj homoj kiujn oni kutime ŝarĝas per ĉiuj kulpoj Israelio. Feliĉe en sino de Sennacieca Asocio tutmonda, mi havas la fidon kaj subtenon de la membroj kaj la anoj de P.K. kaj tio al mi sufiĉas. Kion HeKo blekas estas kiel hundo kiu el mizero bojas al luno.

Mi tamen faras demandon; ĉu utilas iu Libera forumo en paĝaro de informilo kiu volas esti konsiderate serioza informilo.
Ekzemple la diroj de Nicole, estas nur flanke de iu vero. Ĉiam unu rakonto ne sufiĉas por krei al si bildon. Oni devas havi la plenan bildon kaj nur tiam oni povas paroli pri seroza ĵurnalisma agado.
Mi evidente povas nun meti ĉiujn mesaĝojn inter mi kaj Nicole, ĉiujn mesaĝojn kiuj rilatas Nicole sur ĉi tiu formumo kaj nur tiam la leganto povas, por si mem, krei bildon pri la tuta situacio. Sed damne kiu havas intereson pri du virinoj kiuj kverelas en Aŭstralio. Ĉu vere ti apartenas al la dekomenca celo de Libera Folio?

Nu bone, mi ne uzas tro da vortoj. Ek de nun, kiam mi legas rakontojn en Libera Folio,mi scias ke rilatas pri blua teksto kaj mi simple neglektas.
amike jakvo
nicole
nicole diras:
2010-10-17 22:08
Jakvo skribis: "Ĉiam unu rakonto ne sufiĉas por krei al si bildon. Oni devas havi la plenan bildon kaj nur tiam oni povas paroli pri seroza ĵurnalisma agado"

Cxu tio ne ankau aplikigxas kiam oni faras decidon pri cxu akcepti novan membron? Tre interesas min via komento. Vi parolas pri la graveco ne fidi al nur unu persono, sed kion vi mem faris ene de SAT? Vi fidis al nur unu persono por prijugxi min. Vi ne provis havi informojn de personoj kiuj bone konas min. Kvankam vi ja permesis al mi skribi al vi, mi ne vere sciis kion skribi, cxar mi ne sciis pri kio precize Franciska akuzis min kaj do ne povis diri cxu la faktoj kiujn sxi donis estas veraj au ne.
nicole
nicole diras:
2010-10-18 22:28
Jakvo, vi kompreneble rajtas kritiki HeKon, sed cxu vi ne povintus esprimi viajn opiniojn sen uzi la vortojn kiuj komencigxas per "mer" kaj "fek"? Lau mi oni evitu tiajn vortojn en publika forumo.

Mi mem ne suficxe bone konas HeKon por scii cxu ili vere meritas viajn komentojn, sed lau mi Libera Folio certe ne meritas ke vi komparu ilin kun HeKo. Estas evidente bone ke oni povu esprimi sin sen cenzuro. La fakto ke vi ne sxatis tion kion mi skribis pri vi, ne estas bona kialo por kritiki Liberan Folion.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2010-12-29 22:43
Pri la uzo de fivortoj en serioza diskuto mi tutkore samopinias kun Nicole (kiun mi ne konas). Deca priparolado ne havas spacojn por fivortoj. Male, kiam mi legas sakraĵojn de iu en diskutforumo mi havas la impreson ke la uzanto de tiaj vortoj fakte ne pravas aŭ estas malhonesta kaj serĉas rifuĝejon en la aĉaj vortoj. Tiaj vortoj ne konvikas, ili malkonvinkas.
Jorge
Jorge diras:
2011-01-04 19:11
Ni legu tre saĝajn vortojn de Juan Régulo el lia artikolo "Lingva deontologio" (siatempe forcenzurita de la Estraro de UEA; poste publikigita en Sennacieca Revuo en 1964 [!]; nun daŭre legebla en la esearo kaj artikolaro "Rikolto", eldonita de Fonto en 1992): «La ideoj pugo kaj putino, ekzemple, apenaŭ estas nedecaj en mondumaj konversacioj kaj en ĉi ties literaturo; kontraŭe la vortoj pugo kaj putino, en la sama medio, sed ĉefe en iliaj presaĵoj, estas nepre evitendaj, malgraŭ tio, ke ili neniel kulpas pri la ideoj, kiujn ili reprezentas. La fakto, ke la rafinita uzado vetoas la pugon kaj la putinon ne estas grava, ĉar feliĉe la frizita lingvaĵo estas ja nur unu kampeto de la lingvo; gravas, ke oni vetoas ne la ideojn, sed nur la vortojn. Tie ĉi pekas – kun morala falo kaj aliaj faloj – la t.n. rafinita, frizita lingvaĵo, ĉar ja ĝi serĉas ne la puron kaj bonon de la diraĵo, sed nur purŝajnon en la maniero tion diri. Necesus forviŝi el la kapoj – per la persvadado, kiu estas la sola viŝilo, kiun la kapo toleras – tiujn vulgarajn konceptojn. Kaj tial ni povas veni al la kerno: kontraŭ tiuj, kiuj hipokrite ĝuegas la konceptojn sed ŝiras siajn vestojn pro la vortoj, ni povas firme riproĉi kaj kondamni la eŭfemismojn; nek postaĵo estas pli permesebla ol pugo, nek publikulino ol putino. Ĉar, se tiel estus, ke ni rajtas konservi la konceptojn, kondiĉe, ke ni taŭge kaŝnomu ilin, ni tuj nin trovus en la behina mondo, kun ĉi ties spiritualaĵoj kaj koneksaj praktikadoj, kie 'la buŝon ili mencias nur en neeviteblaj okazoj kaj eĉ tiam nur parafraze, per artefaritaj pseŭdonomoj, nomante ĝin foje vizaĝomezo, foje pensfloro'; kie 'ĉio dependas sole kaj nure de la vortoj', kiel sagace priskribas Sándor Szathmári en sia Vojaĝo al Kazohinio. 'Sonas nekredeble, ke oni konsideras honto sian naturan kaj honestan vivfunkcion, sen kiu ni tute ne vivus'».
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-01-05 21:13
Ne temas pri pugo aŭ putino sed pri vortoj kioj ne havas signifon por la diskutado, ekzemple "merda" kaj "fek". Mi tute ne komprenas la signifon de tiuj vortoj en la konversacio pri aniĝo en SAT. Mi ne timus uzi tiujn vortojn se mi parolus pri digestaj problemoj aŭ pri mallakso, ktp. Sed mi ne komprenus kiel tiuj vortoj povas priskribi la problemon kion oni diskutis ĉitie.
Eble vi povus akuzi min de hina sinteno sed certe ne de behina. Fakte, ne estas logika ligo inter "merdo" kaj aniĝo en SAT. La prezidento de SAT uzis tiujn vortojn nur por ŝokigi la legantojn kaj por esprimi sian koleron, ne por honeste pridiskuti la temon.
Jorge
Jorge diras:
2011-01-06 09:50
Lau tio kion mi legis, li uzis la vortojn "merdo" kaj "fekajho" por priskribi la enhavon de HeKo. Verdire mi ne povus trovi pli trafajn kaj precizajn vortojn ol tiuj.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2011-01-07 00:41
Parenteze detaleto: Jakvo estas prezidanto de la plenumkomitato de SAT. Li ne estas prezidanto de SAT.
hectoralos
hectoralos diras:
2010-10-18 19:09
Nu, verdire mi neniam ĝis nun atentis pri tiu blua fono, tamen, kiel en kiu ajn eldonaĵo, mi rigardas, kiu subskribas la artikolon. En tiu okazo estis iu Nicole, kiu skribas mie, do mi senhezite komprenis, ke temas pri letero de leganto, kiel aperas en Monato kaj en multegaj nacilingvaj eldonaĵoj. Pri la enhavo, ĉiu taksu laŭ sia bontrovo, kiel kutime.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-10-17 19:40
Mi tre sxatas Liberan Folion, gxuste pro sia demokrata formo.
Cxiu rajtas skribi sian opinion kaj cxiu estas respondeca pri tio kion skribas.

Domagxe estas ekscii, ke iu devas peti kaj eble sur genuoj por esti ano de iu E-organizajxo.
Oni devas klare pritrakti la aferon kiel asocia kaj ne trakti gxin kiel privata.

Kelkaj personoj pensas, ke ili mem estas kiel Dio.Similan kazon mi konas de PEA, kie prezidantino ne volis akcepti novan kandidatigxon sen doni gravan kauxzon.

Al Nocole,mi proponus cxesi peti kaj instigi aliajn malanigxi.












nicole
nicole diras:
2010-10-17 21:56
Kara Esperantoluna,

Mi tute ne petis iun ajn malanigxi. Bob menciis la eblecon malanigxi, li eble malanigxus se li estus membro, sed cxar li ne estas, li kompreneble tion ne povas fari.

La problemo inter Franciska kaj mi estas persona, do kial SAT interesigxis pri gxi kaj volas uzi gxin kiel kialon por malpermesi al mi farigxi membro. Se SAT malpermesas al mi esti membro la afero ne plu restas privata disputo inter 2 virinoj sed asocia problemo.
nicole
nicole diras:
2010-12-29 20:20
Jen tio kion Jakvo skribis la 26an de decembro:

"Mi donis konsilojn al Nicole, mi klopodis helpi ŝin, sed ŝi volis sekvi
propran decidon, nepre volis ĝeni homojn kiuj ne volas havi ion komunan kun
ŝi. Ne mi prenis decidon sed Nicole mem.
Jen plej lastaj vortoj pri afero en kiu mi ne povas riproĉi mi mem pri iu
malbono"

Cxar mi esperis, ke la problemo kun la peranto povus solvigxi kaj do ne tuj pagis per UEA, mi decidis malpermesi al mi mem farigxi membro de SAT!!! Cxar mi deziris pagi per cxeko al la peranto mi estas ege, ege gxena persono. Evidente SAT ne meritas havi min kiel membron.
Komentado malŝaltita