Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / brilanto / Esperantoversio ĉe livemocha.com oficiala

Esperantoversio ĉe livemocha.com oficiala

de Robert Bogenschneider Laste modifita: 2009-12-05 18:37
Finfine la esperanta versio de lingvokurso en la retejo livemocha.com oficiale haveblas. En la retejo lerneblas pli ol 30 lingvoj, per deko da instruaj lingvoj - ambaŭ nombroj kreskos. Tiel okazas plia omaĝo al la iniciatinto de Esperanto, L. Zamenhof, en la jaro de ties 150a naskiĝtaga reveno. Partopreni en la komunumo de pli ol 4 milionoj da scivolemaj lernantoj el la tuta mondo kontribuas al la disvastigado, instruado kaj utiligo de nia lingvo - partoprenu kaj diskonigu la eblecon..

Nun, post kelka tempo kaj internacia kunlaboro, oficiale disponas esperanta versio de lingvokurso en la socia komunumo livemocha.com.

Tie eblas senpage lerni lingvojn - momente haveblas pli ol 30 lingvoj, kaj aldoniĝos pliaj.
Kiu volas, povas aĉeti pli profundajn materialojn.

La juna entrepreno utiligas la interreton por krei kunlaboreman kaj aktivan lernokomunumon: ĉiu lernanto samtempe redonas siajn spertojn, kaj denaskaj aŭ flue parolantaj samlingvuloj korektas ekzercojn, babilas aŭ helpas kreskigi parolemon kaj memfidon en la elektita lingvo.

Spertu mem la ludeman facilecon akiri pliajn lingvosciojn, kaj utiligu la kurson por disvastigi Esperanton kiel natura, vivanta lingvo inter aliaj scivolemuloj el la tuta mondo.
La nombro de instrulingvoj same kreskos, por ke ĉiu povu facile aliri la retejon.

Koran bonvenon en komunumo de pli ol 4 milionoj da lernantoj - kiel facila aldona ekzercejo por samkursanoj, klubanoj, amikoj kaj scivolemuloj.

Robert Bogenschneider (brilanto)
nome de la traduka teamo