Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / bluacxielo / Kunigxis en Pekino esperantistoj el 4 landoj

Kunigxis en Pekino esperantistoj el 4 landoj

de zope Laste modifita: 2007-08-17 03:19
La 5-an de aŭgusto, pli ol 20 esperantistoj el 4 landoj — Ĉinio, Germanio, Hongario kaj Japanio — kunvenis en Pekino. Inter kiuj estas 4 germanaj esperantistoj, 1 hongara esperantistino, 1 japana esperantisto kaj 18 ĉinaj esperantistoj. La 6 esperantistoj el alilandoj ne interkonsentis, sed ili aperis en tiu kunsido kune: Stefan Keintz kaj sia filo Leif Kogein el Germanio vizitis Pekinon unuafoje de la 1-an de aŭgusto kaj ankoraŭ vizitos Ŝanhajon kaj Taiwan-provincon; Stefan Burkert kaj sia edzino Conny Burket el Germanio jam laboris en Pekinon por 3 jarojn en iu germana kompanio, kaj iliaj gefiloj ankaŭ naskiĝis en Pekino; invitite de koncerna departemento, Berényi Zsuzsanna Ágnes alvenis por ĉeesti la kongreson "Historio de scienco" kaj prelegos en la titolo "Historio de Matematika logiko en Hungario"; Fujii Yasutora jam vizitis pli ol 20 landojn, nun li vizitis Ĉinion 4-a fojojn. En la kunsido, prelegis sinjorino Berényi Zsuzsanna Ágnes, sinjoro Stefan Keintz, sinjoro Stefan Burkert kaj sinjoro Fujii Yasutora. Li Weilun, prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio kaj vicprofesoro de la Pekina Lingva kaj kultura Universitato prezidis la kunsidon. Sinjorino Berényi Zsuzsanna Ágnes simple konigis al aliaj esperantistoj la Hongarion, la E-movadon en Hongario kaj sian impreson al Pekino kaj Xi'an, ĉefurbo de Shaanxi-provinco en meza Ĉinio. Sinjoro Stefan Keintz ĉefe prezentis 2 germanajn librojn por infanoj, kiuj jam estis traduktia al Esperanto de germana lingvo, krome, li ankaŭ konigis la E-movadon en Germanio. Sinjoro Stefan Burkert ĉefe konigis sian sperton laborantan kaj vivantan en Pekino en la pasintaj 3 jaroj. Sinjoro Fujii Yasutora kune ĝuis sian vojaĝon en pli ol 20 landoj en Azio, Eŭropo kaj Afriko. En kelkaj landoj, li uzis Esperanton.

IMG_0725.JPG — JPEG image, 62 kB (63948 bytes)