Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / bluacxielo

bluacxielo

de Li Jianhua Laste modifita: 2007-05-27 02:53
Hejmpaĝa ejo kiu enhavas la erojn kreitajn kaj kolektitajn de bluacxielo
E-kurso en Guangzhou, urbo de suda Ĉinio de Li Jianhua — Laste modifita: 2007-05-27 07:48
Esperanto-kurso en Guangzhou, urbo de suda Ĉinio
Usonano instruas Esperanton al ĉinaj bonzoj de Li Jianhua — Laste modifita: 2007-06-05 23:30
La 15-an de majo, usona esperantisto Dennis komencis instrui Esperanton en la budhisma templo Duobao en Zhejiang-provinco en orienta Ĉinio.
Nun eblas antaŭmendi "Modernan Historion de Ĉinio, Japanio kaj Koreio" de Li Jianhua — Laste modifita: 2007-06-05 06:49
En 2005, pacamaj civitanoj en Ĉinio, Japanio kaj Koreio eldonis historian libron La Historio por Malfermi Estontecon - Moderna Historio de Ĉinio, Japanio, Koreio. La libro estas en la ĉina, japana kaj korea lingvoj. La komuna historio devas esti en komuna lingvo. Pro tio, 40 pacamaj esperantistoj en la tri landoj volontule tradukis la libron en Esperanton.
Usona esperantisto trejnis instruistojn en Pekino de Li Jianhua — Laste modifita: 2007-06-21 15:08
De la 15-a ĝis la 18-a de junio, usona esperantisto Dennis vizitis Pekinon por trejni instruistojn de Esperanto en la Pekina Bazo por Esperanto-instruado al Infanoj.
Kunigxis en Pekino esperantistoj el 4 landoj de zope — Laste modifita: 2007-08-17 03:19
La 5-an de aŭgusto, pli ol 20 esperantistoj el 4 landoj — Ĉinio, Germanio, Hongario kaj Japanio — kunvenis en Pekino. Inter kiuj estas 4 germanaj esperantistoj, 1 hongara esperantistino, 1 japana esperantisto kaj 18 ĉinaj esperantistoj. La 6 esperantistoj el alilandoj ne interkonsentis, sed ili aperis en tiu kunsido kune: Stefan Keintz kaj sia filo Leif Kogein el Germanio vizitis Pekinon unuafoje de la 1-an de aŭgusto kaj ankoraŭ vizitos Ŝanhajon kaj Taiwan-provincon; Stefan Burkert kaj sia edzino Conny Burket el Germanio jam laboris en Pekinon por 3 jarojn en iu germana kompanio, kaj iliaj gefiloj ankaŭ naskiĝis en Pekino; invitite de koncerna departemento, Berényi Zsuzsanna Ágnes alvenis por ĉeesti la kongreson "Historio de scienco" kaj prelegos en la titolo "Historio de Matematika logiko en Hungario"; Fujii Yasutora jam vizitis pli ol 20 landojn, nun li vizitis Ĉinion 4-a fojojn. En la kunsido, prelegis sinjorino Berényi Zsuzsanna Ágnes, sinjoro Stefan Keintz, sinjoro Stefan Burkert kaj sinjoro Fujii Yasutora. Li Weilun, prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio kaj vicprofesoro de la Pekina Lingva kaj kultura Universitato prezidis la kunsidon. Sinjorino Berényi Zsuzsanna Ágnes simple konigis al aliaj esperantistoj la Hongarion, la E-movadon en Hongario kaj sian impreson al Pekino kaj Xi'an, ĉefurbo de Shaanxi-provinco en meza Ĉinio. Sinjoro Stefan Keintz ĉefe prezentis 2 germanajn librojn por infanoj, kiuj jam estis traduktia al Esperanto de germana lingvo, krome, li ankaŭ konigis la E-movadon en Germanio. Sinjoro Stefan Burkert ĉefe konigis sian sperton laborantan kaj vivantan en Pekino en la pasintaj 3 jaroj. Sinjoro Fujii Yasutora kune ĝuis sian vojaĝon en pli ol 20 landoj en Azio, Eŭropo kaj Afriko. En kelkaj landoj, li uzis Esperanton.
Mi petas vian helpon por konstrui novan retejon per kaj por Esperanto de Li Jianhua — Laste modifita: 2008-03-17 14:52
Karaj samideanoj, nun mi konstruas novan retejon por Olimpikoj de Pekino per Esperanto. Mia celo estas elmontri al aliaj neesperantistoj ke esperanto estas lerninda kaj utila. Mi planas ke cxiuj sxtatflagoj de cxiuj landoj kun esperantistoj aperis sur mia retejo. krome, mi petas ke vi parolas ion pri la Pekinaj Olimpikoj kaj al la sportistoj. mia retejo estas http://miamasvin.88y.net/ vi povas viziti gxin, kaj viaj fotoj kaj bondeziroj aperos sur http://miamasvin.88y.net/bondeziroj.html Mi petas vian helpon. bonvolu helpi min por kaj per Esperanto. viaj fotoj kaj bondeziroj estas tre grava por mdezia retejo. koran dankon antaue. mi atendas vian respondon kaj viajn fotojn kaj bondeziroj. mia retadreso bluacxielo@gmail.com bluacxielo@163.com kaj lazuracxielo@yahoo.cn