Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / PINELLI NE BEZONIS REHABILITACION / Se mi estus esperantisto

Se mi estus esperantisto

de Andrea Montagner Laste modifita: 2008-05-28 22:53
Kial mi estis e-civitano kaj kial mi ne plu estas
Mi ne sentas min e-civitano, mond-civitano mi sentas min, cxar la lingvo esperanto sxangxis mian pensmanieron pri la mondo hodiaua, la vivo kaj min. Mi estis e-senatano, sciinte nenion pri movado, civito, UEA, kiam por mi estis vera novaxjo lerni esperanton pro mia celo profesia'. Se mi estus esperantisto, kiam mi aligxis al e-civito pro profesiaj kialoj, mi ne aligxus certe cxar ne fermas min unua ordono de la esperantismo "penadi disvastigi" kio estas "penadi gxisdatigi". Mi sentas min fermita en ia organizo, kiu fermas homojn per juraj klauzoj, kaj nur sentas la bezonon disvastigi esperanton per konado de libroj, gazetoj kaj konon. Kion mi faras estas je la dispono de cxiuj, cxar la servo profesia estas trovi legantojn por cxiu libro, kaj trovi libron por cxiu leganto, sendepende de ties pensmaniero. Povas esti ke mia nomo aperos ankorau kiel "c-ano" au "eksa senatano", sed la sento ne estas acxetebla: mi sentas min mond-civitano kaj ne e-civitano. Andrea Montagner