Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / PINELLI NE BEZONIS REHABILITACION

PINELLI NE BEZONIS REHABILITACION

de Andrea Montagner Laste modifita: 2009-06-16 17:42
PINELLI NE BEZONIS REHABILITACION. En la urbo kie okazos la 82a Kongreso de SAT, 40 jaroj antaue, mortis anarkisto kaj esperantisto, Giuseppe Pinelli. Kiel li mortis neniu scias ankorau kaj neniu starigis proceson por malkovri kulpulon au kulpulojn. Oni scias nur ke en la policejo de Milano tiam cxeestis gravaj oficistoj kiuj post la fasxista regximo ankorau laboris tie kaj de tempo al tempo persekutis la anarkistajn rondojn en Milano: kiam okazis atencon oni pensis tuj al “anarkista spuro” por kulpigi anarkistojn. Tial Pietro Valpreda estis tuj akuzita pro la atenco de Placo Fontana kaj malliberigita dum multaj jaroj gxis la liberigo de cxiuj akuzoj al li. Alia historio estis por Giuseppe Pinelli, senkulpulo certe sed por kiu jam post lia morto aperis en Placo Fontano tabulo sur la herbejo en kiu estas skribita: “Al Giuseppe Pinelli, fervojisto anarkiisto pafita senkulpulo en la Policejo de Milan0”. Kvankam aperis en kelkaj e-jxournaloj la novajxo ke la Itala Sxtatestro rememoris tiujn tagojn mi surprizigxis du foje, unue kiel amanto de la vero, cxar Giuseppe Pinelli ne bezonis rehabilitacion, due cxar de Italio venis nenia reago. Mi skribas tion ne por respondi au reagi al tiuj artikoloj sed nur pro amo de la vero kaj por ke esperantistoj povu aldoni ion pli al ilia konado de la faktoj, pro kiuj Giuseppe Pinelli mortis Salutas kore el Milano Andrea Montagner
Kongreso de Arci Esperanto de 2007-04-27 19:30 ĝis 2007-04-29 15:00) Milano (Italio),de Andrea Montagner
Kongreso de la maldekstraj esperantistoj
Dua Kongreso de Arci Esperanto de zope — Laste modifita: 2008-04-20 16:54
Unu tago pri la dua kongreso de Arci Esperanto
Se mi estus esperantisto de Andrea Montagner — Laste modifita: 2008-05-28 22:53
Kial mi estis e-civitano kaj kial mi ne plu estas