Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Stanislavo Belov / La grupo Esperantistoj-Ĵurnalistoj: unua sukceso

La grupo Esperantistoj-Ĵurnalistoj: unua sukceso

de Stanislavo Belov Laste modifita: 2010-09-24 18:11
La informo pri nov-establita grupo kaj ties unua sukceso en la praktika apliko de Esperanto.
Mi estas (almenaŭ parte) rusia ĵurnalisto kiu kunlaboras kun kelkaj regionaj revuoj (precipe komercaj). Pro tio jam antaŭlonge mi ekhavis la ideon: ĉu uzi Esperanton tiucele? Temas kompreneble ne pri laŭvica esperanto-eldonaĵo - ili jam sufiĉe abundas kaj foje ŝajnas esti superantaj la kvanton da legantoj. Mi ekhavis pure praktikan proponon: krei la datumbazon (reton, liston) de esperantistoj-ĵurnalistoj, kiuj volas kaj povas kunlabori kun diversaj amaskomunikiloj. Eĉ revuoj oni ofte publikigas artikolojn pri aliaj landoj, do estus bone, se ties aŭtoroj estus alilandanoj. Se aldoni, ke tiele oni povas mendi reportaĵojn pri eventoj (ekspozicioj, konferencoj, prezentaĵoj ktp) el la tuta mondo, estos komprenebla, ke la afero havas certajn ŝancojn por sukcesi. La unuaj paŝoj Mi serĉis eo-ĵurnalistojn rete, sed trovis preskaŭ nenion. Eĉ en la retpaĝo de TEĴA haveblas fakte la informoj nur pri TEĴA mem. Miaj proponoj pri kreado de similaj datumbazoj ekz. surbaze de la retpaĝo de UEA, esprimitaj en Libera Folio, ne elvokis grandan atenton de diskutantoj (ĉiuj estis okupitaj de la elekto de UEA-estraro kaj lingva egaleco). Do mi establis la respektivan grupon en Ipernity kaj proponis unuan mendon (http://www.ipernity.com/group/163115/discuss/31604). Al la grupo jam aliĝis 9 membroj el Rusio, Meksiko, Norvegio, Slovakio, Tajvano, Belgio, Irano kaj Nederlando. Hieraŭ mi ricevis la numeron de la rusia regiona revuo, en kiu estis publikigita la artikolo de la niĝeria ĵurnalisto Princo Henriko Oguinye, dediĉita al la naftoindustrio de tiu ĉi lando, kiun mi redaktis kaj enrusigis. Mi jam ricevis honorarion (sufiĉe modestan, sed tamen) kaj nun atendas la respondon de la aŭtoro pri kiel sendi tiun ĉi monon al li (http://www.ipernity.com/blog/95608/277916). Eble tio estas malgranda, sed tamen la unua paŝo antaŭen. En proksima tempo mi esperas lanĉi novajn, eble pli vastajn kaj longdaŭrajn projektojn tiudirekten. Mi esperas, ke tiu iniciato estos subtenata de la ĵurnalistoj el la tutamondo kaj post ioma tempo aperos novaj anoj kaj mendoj.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-09-27 18:20
Cxiun ideon oni devas rigardi kiel bona, se gxi ne estas pruvita.Do, same neniam opiniu tuj, ke tio estas io neebla aux ne sagxa.
La germana proverbo diras; "Pli bone pruvi ol studi", kaj tiu popola sagxeco portas historian sperton.

Tial, mi opinias, ke ni devas cxiam sercxi novajn eblecojn, novajn vojojn, se ni volas Esperanton antauxenigi.Por pli rapide, pli ekektive atingi celon ni devos cxiam pli modernajn eblecojn.Povas esti, ke veturo per drosxko estas pli rimantika, sed kiu uzas auxton, aviadilon, interreton estos pli efektiva.

Al la ideo de Stanislavo, kiun mi persone opinias praktika kaj racia, deziras plenan sukceson. Mi kuragxigas do multajn jxurnalistojn uzi la eblecon, elprovi.

La vivo decidu!