Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Stanislavo Belov

Stanislavo Belov

de Stanislavo Belov Laste modifita: 2010-03-05 04:51
La grupo Esperantistoj-Ĵurnalistoj: unua sukceso de Stanislavo Belov — Laste modifita: 2010-09-24 18:11
La informo pri nov-establita grupo kaj ties unua sukceso en la praktika apliko de Esperanto.
La grupo Esperantistoj-Ĵurnalistoj: nova mendo de artikoloj de Stanislavo Belov — Laste modifita: 2010-11-12 18:10
La informo pri nova sukceso de antaŭnelonge establita grupo en la praktika apliko de Esperanto.
Aperis rusia revuo kun artikoloj de esperantistoj-ĵurnalistoj de Stanislavo Belov — Laste modifita: 2011-01-08 21:16
Rusia civitaneco de Gérard Depardieu: rigardo el Rusio de Stanislavo Belov — Laste modifita: 2013-01-31 09:08
Vladimir Putin enmanigis al Gérard Depardieu rusian pasporton. En novembro 2012 tio povus esti mallerta ŝerco, sed nun la prezidanta edikto estas publikigita en la retejo de la Kremlo kaj ĉiuj koncernatoj faris oficialajn deklarojn. Ĉu komedio, farso aŭ nova tendenco?
“Imperiaj ambicioj” de Noam Chomsky: legu nepre, konsentu laŭplaĉe de Stanislavo Belov — Laste modifita: 2013-09-30 20:21
“Laŭvica kontraŭusonaĵo” ekpensis mi vidante la libron en la kongresa librosalono. Mi loĝas en lando, kie kritikado kaj akuzado de Usono pri io ajn iĝis neforigebla atributo de la socia kaj politika vivo, ĝisnaŭze stultega kaj trudiĝema. Tamen ĉi-okaze temis pri libro verkita de usonano mem. Do mi rememoris pri la postsoveta anekdoto: “Bedaŭrinde, kion oni diris al ni pri komunismo montriĝis esti mensogo. Sed eĉ pli bedaŭrindas, ke ĉio dirita al ni pri kapitalismo evidentiĝis vero”.
Malferma letero de Nadja Tolokonikova (Pussy Riot) de Stanislavo Belov — Laste modifita: 2013-10-07 14:24
Esperantigo de la nefermita letero de la anino de Pussy Riot Nadja Tolokonikova, 23.09.2013.
Kial Rusio ne aliĝas al OPEL? de Stanislavo Belov — Laste modifita: 2013-10-19 19:26
Esploro de la problemo - ĉu indas por Rusio aliĝi al OPEL?
Miĥail Ĥodorkovskij estis liberigita kaj forlasis Rusion de Stanislavo Belov — Laste modifita: 2013-12-22 12:54
En vendredo, la 20-an decembro 2013 Miĥail Ĥodorkovskij, fama rusia komercisto, eksa nafta oligarĥo kaj kritikanto de la reĝimo de rusia prezidanto Vladimir Putin estis liberigita post 10 jaroj de mallibero. Li forlasis la puntendaron en urbo Segeĵa (Karelio) kaj forflugis al Germanio, kie en Berlino lia patrino spertas kuracadon pro onkologia malsano. La liberigo iĝis ebla post kiam samtage prezidanto Putin subskribis la ukazon pri la amnestio rilate tiun prizonulon.
Ukrainio survoje al la fina venko aŭ “Sieg heil, demokratio!” de Stanislavo Belov — Laste modifita: 2014-02-21 20:52
Protestoj en Ukrainio kaj ties kialo
Esperanto-retejo raportas pri la eventoj en Ukrainio de Stanislavo Belov — Laste modifita: 2014-05-06 10:54
Ekde la 7-a de marto la esperanto-retejo StopFake.org Ukrainio raportas pri la eventoj en tiu lando. Temas pri la esperantlingva versio de la ukrainia retejo, senmaskiganta mensogojn de la rusia kaj foje ukrainia propagando.
La 100-a novaĵo de projekto StopFake Ukrainio de Stanislavo Belov — Laste modifita: 2014-07-06 10:40
La 6-an de julio aperis la 100-a novaĵo de projekto StopFake Ukrainio, funkcianta ekde la 7-a de marto. Temas pri la Esperanto-versio de la samnoma projekto fare de ukrainiaj ĵurnalistoj, kadre de kiu estas senmaskigataj propagandismaj mensogoj de ambaŭ flankoj ‒ ĉu rusia, ukrainia aŭ tiu de porrusiaj batalantoj.
Libroj de Impeto de Stanislavo Belov — Laste modifita: 2014-09-01 18:03
Libroj de Impeto
Libroj de Impeto de Stanislavo Belov — Laste modifita: 2014-09-01 18:06
Libroj de Impeto
Elektrokalkulilo de Stanislavo Belov — Laste modifita: 2014-09-01 18:06
Elektrokalkulilo
La Esperanto-centro en Rumonge ricevis 250 novajn librojn de Stanislavo Belov — Laste modifita: 2014-09-01 18:41
Sekretario de la Asocio Nacia por Esperanto en Burundo Hasano Ntahonsigaye informas, ke la biblioteko de la Esperanto-centro en Rumongo ĵus ricevis proksimume 250 novajn librojn de la rusia eldonejo Impeto, aĉetitajn danke al klopodoj de la teamo de fonduso "Esperanto en Evoluo". Tio grave riĉigos la bibliotekon kaj ebligos distribuadon de pluraj ekzempleroj inter aliaj esperanto-grupoj de la lando. Ankaŭ ĝi ricevis aliron al la elektro. Nun ĝi bezonas monon por ekipaĵoj.
James Miller: "Rusiaj amaskomunikiloj atakas la veron" de Stanislavo Belov — Laste modifita: 2014-11-17 17:33
Intervjuo kun James Miller, fondinto de retejo The Interpreter, dediĉita al la politikoj de Rusio kaj Ukrainio.