Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Nikola Rašić volas alporti stabilecon kaj kontinuecon

Nikola Rašić volas alporti stabilecon kaj kontinuecon

de Redakcio Laste modifita: 2015-07-25 13:26
La 58-jara Nikola Rašić estas unu el la tri kandidatoj por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA. En intervjuo de Libera Folio li rakontas, ke se elektita, li akcentus junigon, modernigon kaj evoluon.

Libera Folio: Rakontu iom pri vi mem - pri via fono, deveno, loĝloko, profesia kaj familia situacio.

Nikola Rašić: Naskiĝis en 1957 kiel Bosniano en Kroatio; tiam Jugoslavo nun Kroato (landoj ne daŭras longe en tiu klimato); ekde 1988 en Roterdamo, do aktuale Nederlandano. Esperantisto de 1972. Aktivis en la nacia kaj internacia movadoj. Studis sociologion kaj ĝeneralan lingvistikon. Unue laboris kiel sociologo-esploristo ĉe la Universitato de Zagrebo, 1988-2003 oficis kiel KKS en la Centra Oficejo de UEA. Ekde 2003 memstara lingvokonsilisto, tradukisto, interpretisto kaj publicisto. Faris diversajn sociologiajn studojn pri la E-movado kaj verkis la ofte referencatan libron pri tio, tradukis kelkajn librojn kaj amason da literaturaj kaj fakaj verkoj; abunde mem verkis pri la lingvistikaj, esperantologiaj kaj movadaj temoj sed ankaŭ pri multaj nemovadaj. Patro de Ivan Kiril (15-jara, gimnaziano) kaj edzo de Ljiljana Bamburać, psikiatrino; ambaŭ entuziasmaj komencantoj (jam de jaroj!) - vidu la foton.

Kial vi decidis peti la postenon?

– Ĉar mi respondas al la postulita profilo kaj plenumas ĉiuj demanditajn kondiĉojn, konas la laboron kaj kredas ke mi povas bone fari ĝin kun bonaj rezultoj. Ĉar mi kredas je UEA kaj ties misio.

Kion apartan, personan, vi povus kaj volus alporti la la tasko?

– Unuavide kompletecon kaj kompetenton. Mi simple scias kion kaj kiel fari. Do: stabilecon, kontinuecon, sekurecon pri bona pluevoluo. Bonan partnerecon al la Estraro, kiu bezonas kaj meritas tion.

Kion vi elstarigus el via Esperanta spertaro?

– Certe la profesian sperton en la Centra Oficejo kaj organizadon de 15 UK-oj. Mi bone konas UEA el diversaj aspektoj, ankaŭ de interne kiel ĝia longjara oficisto, ĝian administradon kaj funkciadon, ĝiajn fortajn kaj malfortajn flankojn sed ankaŭ la taskaron de la posteno mem. Mi povis lerni de proksime de kelkaj ĝeneralaj direktoroj. Cetere mi konas la movadon el tre diversaj vidpunktoj: lingva, socia, idea, historia, kultura, literatura. Tio estas mia mondo kaj mia kulturo.

Kion vi farus malsame ol viaj antaŭuloj?

– Mi prefere inversigus la demandon: mi klopodus katalogi kion la antaŭuloj  bone faris kaj klopodus minimume daŭrigi tion. Cetere mi donus la akcenton al la junigo, modernigo kaj evoluo. La asocion necesas ne nur reformi kaj adapti al la tempo, sed iusence renaski.

Se elektita, ĉu vi pretus longe resti en la posteno?

– Verŝajne ne ĝis mia pensiiĝo. Sed mi nepre klopodus frue prepari la posteulon.

Ĉu vi konas la du aliajn kandidatojn? Kion vi pensas pri ilia taŭgeco por la posteno?

– Bedaŭrinde, mi ne konas ilin persone, sed ili ŝajnas al mi brilaj homoj. Mi bedaŭras ke estas nur tri kandidatoj. Estus tre dezirinde se estus dekoj da bonegaj homoj inter kiuj ni povus elekti. Jen plia celo por la estonta evoluo!

Kion vi pensas pri la nuna situacio de UEA kaj pri la farendoj rilate ĝin?

– UEA estas nun en ekstreme malfacila periodo, ne tiom pro propraj pekoj kiom pro la draste ŝanĝitaj cirkonstancoj en la mondo. Mi kredas ke la nuna Estraro tre precize diagnozis la staton kaj preparis detalan kaj saĝan terapian planon. Aparte sukcesaj ŝajnas al mi la AMO-programoj. Ni devas do ekiri unue de homoj, plifortigi niajn vicojn, sciojn kaj kapablojn. Labori je si mem. Nur tiam ni povas pluiri al la klare difinitaj celoj, kreski kaj evolui, por poste povi influi la aliajn, kio ja estas nia misio. Necesas nova mobilizo, nova entuziasmo por esence malnovaj celoj. El la nuna krizo ni devas fenikse renaskiĝi aŭ ni pereos. Iusence ni devas reinventi la aferon. La nepoj nin benos se ni pacience eltenos!
arkivita en: