Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Konrad Andrzejuk volas alporti junecan viglecon

Konrad Andrzejuk volas alporti junecan viglecon

de Redakcio Laste modifita: 2015-07-25 13:26
La 24-jara Konrad Andrzejuk el Bjalistoko estas unu el la tri kandidatoj por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA. En intervjuo de Libera Folio li rakontas, ke li volus dediĉi parton de sia profesia vivo al la ideo, kiu okupas tre gravan lokon en lia koro.

Libera Folio: Rakontu iom pri vi mem - pri via fono, deveno, loĝloko, profesia kaj familia situacio.

– Mi nomiĝas Konrad Andrzejuk kaj ekde mia naskiĝo mi loĝas en naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof - Bjalistoko, Pollando. Mi magistriĝis pri juro ĉe la Universitato en Bjalistoko kaj nuntempe mi estas direktoro de tutlanda organizo kiu okupiĝas pri teamaj sportoj de blinduloj. Mi havas edzinon. Aktuale ni atendas nian unuan infanon, kiun mi klopodos denaske Esperantigi.

Kial vi decidis peti la postenon?

– Labori ĉe UEA signifus por mi dediĉi parton de mia profesia vivo al la ideo kiu okupas tre gravan lokon en mia koro. Mi certas ke dank' al miaj organizaj kaj mastrumaj spertoj mi povus efike kontribui al la funkciado de UEA kaj samtempe ĝui la laboron per kaj por Esperanto.

Kion apartan, personan, vi povus kaj volus alporti la la tasko?

– Mi portus al UEA antaŭ ĉio freŝan rigardon kaj junecan viglecon, kiujn la asocio sendube bezonas. Dum lastaj jaroj, mastrumante neregistarajn organizojn kaj organizante internaciajn eventojn ne ligitajn kun Esperanto mi gajnis nemalgrandan sperton kies apliko al la funkciado de UEA povus doni pozitivajn rezultojn.

Kion vi elstarigus el via Esperanta spertaro?

– Nenion mi volas elstarigi, tamen la plej valoraj mi trovas ĉiam renkontiĝojn kun aliaj Esperantistoj en amikema etoso de superkultura egaleco, ĉar tio ja estas esenco de nia movado. Mi ĝojas, ke ekde mia Esperantiĝo en 2006, mi povas konstante kontribui al Esperantujo, dum lastaj jaroj kiel sekretario de la Fondumo Zamenhof.

Kion vi farus malsame ol viaj antaŭuloj?

– Ne observante ĉiutagan laboron de Ĝenerala Direktoro kaj ne sciante ĉiujn cirkonstancojn de konkretaj decidoj aŭ paŝoj, mi ne povas taksi ilian pravecon. Tamen bezonata estas ŝango de maltrankviligaj tendencoj kiuj turmentas la asocion. Per persista laboro eblas tion fari.

Se elektita, ĉu vi pretus longe resti en la posteno?

Mi pretus resti en la posteno ĝis kiam mia laboro estus utila al la asocio kaj pozitive taksata de ĝia estraro. Tamen tro longa deĵorado de la sama persono ĉe direktora posteno nur tre malofte estas bona por organizo. Tial, konsiderante mian junan aĝon, mi scias, ke la posteno de ĜD ne estus la lasta haltejo en mia profesia vivo.

Ĉu vi konas la du aliajn kandidatojn? Kion vi pensas pri ilia taŭgeco por la posteno?

– Mi ne konas la aliajn kandidatojn tiugrade, ke mi povus taksi ilian taŭgecon por la posteno de ĜD, cetere tio ne estas mia rolo. Taŭga kandidato estas tiu, kies kvalifikoj, personeco kaj laborplano kongruas kun atendoj de la estraro de UEA, kies dungito estas ĜD.

Kion vi pensas pri la nuna situacio de UEA kaj pri la farendoj rilate ĝin?

– UEA estas la plej granda organizo de nia movado. Ĝi havas longan kaj riĉan historion, gravajn produktojn kiel Universalaj Kongresoj, aŭ revuo Esperanto. Tiun heredaĵon ni devas flegi, tamen samtempe bezonatas modernigo de la asocio. Cetere, aktuala Strategia Plano bonege priskribas tiun bezonojn.

– UEA ne bezonas revolucion, sed persistan kaj efikan realigadon de ĝiaj celoj kaj planoj. La sukceso dependas ĉefe de aktiva kontribuado de la tuta membraro, sed gravas ankaŭ rolo de la oficistaro kiu kunlaborante kun la estraro kaj aliaj instancoj de la asocio devas kunordigi organizan laboron kaj liveri rimedojn por efektivigo de la celoj. Mi kredas ke la plej bonaj jaroj de UEA estas antaŭ kaj venos jam baldaŭ.
arkivita en: