Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / La estraro havas nenion por raporti

La estraro havas nenion por raporti

de Redakcio Laste modifita: 2014-06-30 08:22
Male ol kutime, ĉi-jare en la junia numero de la revuo Esperanto ne aperis la atendita raporto pri la sukcesoj de la nova estraro de UEA. Por kompreni kio okazis, Libera Folio esploris, kion fakte atingis la estraro dum sia unua oficojaro. Montriĝis, ke nur ses el la sume 65 konkretaj celoj starigitaj en la ĉi-jara laborplano estis realigitaj.

La pasintjara elekto de la nova Estraro de UEA en Rejkjaviko vekis grandajn esperojn ĉe multaj esperantistoj. Mark Fettes, kiu gvidas la teamon, estis elektita Esperantisto de la Jaro 2013 – li mem eĉ komparis tion kun la atribuo de la Nobelpremio pri Paco al Barack Obama: tuj post elektiĝo, surbaze de la promesoj kaj ĝenerala entuziasmo anstataŭ rigarde al la veraj faritaĵoj kaj atingoj.

Grandan atenton antaŭ kaj post la elektado de la nova estraro ricevis la ampleksega Strategia Laborplano de UEA 2013–2017. Ĝi estis laŭdata de konataj esperantistoj kaj prezentita en gravaj Esperanto-aranĝoj. Sed kiujn konkretajn celojn starigis la dokumento por la unua laborjaro? Rigardante la publike raportitajn rezultojn oni facile povus eksuspekti, ke eĉ la estraro mem jam forgesis tion.

En la junia numero de la revuo Esperanto ne aperis la estrara raporto, surbaze de kiu la supera organo de UEA, la komitato, dum la Universala Kongreso devos taksi la laboron de la estraro.

Laŭ klarigo de la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, la raporto estis ellasita, ĉar ĝi okupus tro da loko en la gazeto. Ĝi tamen same ne aperis en la interreto, kie apenaŭ mankas loko, kaj ŝajne ankaŭ ne estis dissendita al la komitatanoj. Almenaŭ ĝis nun neniu komitatano raportis pri ricevo.

Por kompreni la situacion, Libera Folio tial decidis trarigardi la ĝis nun aperintajn publikajn informojn pri la sukcesoj de la estraro, kaj kompari ilin kun la konkretaj taskoj starigitaj por la asocio en la strategia laborplano. Montriĝis, ke el la sume 65 konkretaj celoj, starigitaj de la Strategia Laborplano de UEA por la unua laborjaro de la nova estraro, nur 6 estis realigitaj. Parte realigitaj estis 2, kaj eble ankoraŭ realigotaj restas 4.

Nerealigitaj restis do 53 el la sume 65 starigitaj celoj, alivorte 82 procentoj el la tuto.

La dosiero, kiu aperas ĉi-sube, baziĝas nur sur publike aperintaj informoj. La Strategia Laborplano kaj ĝiaj promesoj estas publikaj. Same la informoj pri ilia realigo. Se ni ne havis informojn pri realigo de la koncerna punkto, ni skribis Neniuj informoj pri realigo, ĉar ja teorie eblas, ke iuj punktoj estas plenumitaj, sed neniu informis pri tio en la revuo aŭ en la diskutlistoj de UEA.

Indas aparte mencii la ses planitajn taskojn, kiujn la estraro efektive sukcesis plenumi dum sia unua oficojaro. Pluraj el ili tamen okazus sen ajna strategia plano, kaj unu el ili fakte temas pri la diskonigo de la laborplano mem:

1. Intensa diskonigo de la esenco de la nuna Strategia Plano: La estraranoj tre volonte prezentis la Strategian Laborplanon. La dokumento estis prezentata en la Esperanto-aranĝoj kaj komentata en la gazetaro kaj en la interreto.

2. Bazaj klerigaj rimedoj por kursoj pri interlingvistiko: UEA, kiel jam antaŭe, finance subtenas la katedron pri interlingvistiko en la Universitato de Amsterdamo (NL) kaj la Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (PL).

3. Aktivigo de lernantoj per SES-tipaj aranĝoj: E@I, la organizo kiu mastrumas lernu.net, same kiel ĉiujare ekde 2007, okazigas SES en Slovakio, sub aŭspicioj de TEJO kaj UEA. Ĉi-foje okazos du SES en unu jaro: la alia en Rusio.

4. 2-a tutmonda KER-sesio: La dua tutmonda KER-sesio okazis jam en junio 2013. La tria tutmonda ekzamentago okazis la 17-an de majo 2014.

5. Provado de skajpaj ekzamenoj: Provoj pri la parolaj ekzamenoj per Skajpo okazis jam antaŭe.

6. Aktivula trejnado: Varbado por la Somera Terminologia Trejnado en Vieno: Tiu varbado okazis en 2014, same kiel en la antaŭaj jaroj. La subvenciojn de UEA por la kurso kiu okazos en julio 2014 gajnis Aida Čižikaitė el Litovio kaj Ariadna García Gutiérrez el Kubo.

Aparte bedaŭrinda estas la tre supozebla malsukceso atingi la celon de dekprocenta membrokresko en 2014. Ĉi-jare ĝis nun estas neniu kresko – fine de majo eĉ jam estis minuso. Tio ne tre mirigas, se konsideri, ke krom nova aspekto de la revuo Esperanto, ne vere videblas konkretaj ŝanĝoj en la funkciado de la asocio, kaj eĉ el tiu ŝanĝo rezultis malkresko de abonantoj.

Nenio aŭdiĝis ekzemple pri la kompleta renovigo de la retejo de UEA, kvankam la komitato en Rejkjaviko post unuhora diskuto permesis la uzon de 100.000 eŭroj por tiu celo.

Se la estraro ĝis la kongreso ne sukcesos plenumi eĉ kvaronon el siaj konkretaj, mem elektitaj celoj por la unua jaro, ja indas ekdiskuti pri la malbona situacio kaj ĝiaj kialoj. Ekzemple pri la nova "teama strukturo", kiu senrespondecigis la estraranojn.

Laŭ kritikantoj, la nova aranĝo en la praktiko signifas, ke nun neniu persone respondecas pri ajna kampo, tial neniu respondecas pri io ajn. Aldone, nenio aŭdiĝas pri la laboro de la nova Konsilio, kies fondo aliflanke eĉ pli forprenis ajnan respondecon de la supera organo de UEA, la komitato.

 

Raporto de Libera Folio: promesoj kaj plenumo

La Strategia Laborplano estis aprobita en Rejkjaviko la 26-an de julio 2013. Ĝi ampleksas la kvarjaran periodon 2013–2017, do la oficperiodon de la nuna Estraro de UEA kun unu aldona jaro. La jena raporto prezentas nur la celojn starigitajn por la unua jaro, t.e. la interkongresa periodo 2013–2014. La raporto sekvas la strukturon de la Strategia Laborplano.

Suma bilanco de realigitaj kaj nerealigitaj celoj dum la unua jaro:


konsciigokapabligokomunumokunordigosumo
Realigita 1 4 0 1 6
Nerealigita 10 32 5 6 53
Parte realigita 1 0 1 0 2
Eble realigota 1 2 0 1 4

 

Detala trarigardo de la celoj starigitaj por la unua jaro laŭ la punktoj de la laborplano (kursivaj tekstoj rekte el la laborplano):

Konsciigo

La unua jaro de ĉi tiu laborplano (2013–14) fokusiĝas al la starigo de la bezonataj organizaj rimedoj, do al la kreo de pli unueca kaj agopova asocio. (Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 1.5.1, paĝo 4)

Strategia laborplano de Tutmonda Inform-Reto (TIR) (Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 1.6, paĝo 5)

Strategia Prioritato 1

Relanĉo de esperanto.net

NEREALIGITA: La relanĉita retejo esperanto.net ludos gravan rolon en la tuta laborplano, kiel kanalo por aktualaj informoj, registrejo por aktivuloj kaj subtenantoj, kaj bazo por la komuna organiza laboro inkluzive de la kampanjoj. Ĝia evoluigo estos la ĉefa fokuso de la TIR-estraro sub strategia prioritato 1 [1.6.2]. La retpaĝo esperanto.net restas en la stato de antaŭ la elektiĝo de la nova Estraro.

Baza informaro, informstilo

NEREALIGITA: (...) ellabori kaj disvastigi komunajn normojn por la informado, kiuj konsistigas karakterizan “informstilon” de UEA kaj kiujn povas apliki la landaj kaj fakaj asocioj (kaj ankaŭ lokaj grupoj k.s.) en siaj diversaj medioj [* 1.4. SP1.1. punkto 2]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia Prioritato 2

Amikaro de Esperanto

NEREALIGITA: Por plivastigi la publikon, kiun UEA povas senpere atingi kadre de sia informstrategio, TIR kreos kaj prizorgos la datumbazon de simpatiantoj kaj kunagantoj en la diversaj lokoj, sub la nomo Tutmonda Amikaro de Esperanto. Membroj de la Amikaro ricevos informojn nacilingve, senkoste, sed de tempo al tempo oni invitos ilin donaci por subteni la laboron de UEA. (...) [1.6.3]. Neniuj informoj pri realigo.

Informbulteno

NEREALIGITA: (...) La bulteno por la Amikaro estos redaktata en Esperanto por posta tradukado en multajn lingvojn. Plivastigo de la Amikaro estos unu el la gravaj celoj de la informkampanjoj [1.6.3]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia Prioritato 3

Starigo de aktivula retejo

NEREALIGITA: (...) krei unuecan registrosistemon kaj komuniksistemon ĉe esperanto.net, kaj sisteme aligi al ĝi ĉiujn aktivulojn sur la menciitaj kampoj, por interŝanĝi materialojn, informojn, spertojn kaj ideojn [1.4. SP1.3. punkto 1]. Neniuj informoj pri realigo, esperanto.net restas en la ĝisnuna stato.

Trejnado nivelo 1

PARTE REALIGITA: Trejnado ludos fundamentan rolon en la strategio. Plejparte ĝi devos okazi perrete, kun aldonaj seminarioj ĉie kie eblas. La unua trejnado koncernos la bazajn principojn de publika informado kaj merkatiko, modernajn komunikajn metodojn kaj strategiojn, kaj ŝlosilajn konceptojn en la informado pri Esperanto (...) [ 1.6.4]. Kvankam mankas informoj pri reta trejnado (“plejparte ĝi devos okazi perrete”), okazis unu seminario pri Aktivula Maturigo (AMO) – en marto 2014, kadre de Junulara Esperanto-Renkontiĝo en Horány, HU. Pliaj AMO-seminarioj estas planataj por julio 2014 (Sidneo, CA; Fortalezo, BR) kaj aŭgusto 2014 (Siano, CN).

Strategia laborplano de Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER)

(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 1.7, paĝo 6)

Strategia Prioritato 1

Kunlaboro kun CED pri informiloj pri Eo kadre de la monda evoluo

NEREALIGITA: (...) Tio postulos zorgan argumentadon, elmetitan en serio de plurlingvaj dokumentoj por legantoj en kaj ekster la movado. Kutime KER kunlaboros kun CED pri tiaj projektoj [1.7.2]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia Prioritato 2

Invito al diversaj kunlaborantoj aliĝi al la Amikaro de Eo

NEREALIGITA: (...) KER krome havos la taskon varbi membrojn de la Amikaro. Kun fokusa temo kiu ŝanĝiĝos de jaro al jaro, KER-aktivuloj havos okazon renkonti aktivulojn sur diversaj kampoj de politiko kaj kulturo, per kies aliĝo la Amikaro fariĝos ĉiam pli diverseca (...) [1.7.3]. La [Tutmonda] Amikaro de Esperanto ne estis kreita, sekve neniu varbis por membriĝi.

Strategia Prioritato 3

Starigo de reto por E-aktivuloj pri sociaj temoj

NEREALIGITA: Tradicie, pri la eksteraj rilatoj de UEA aktivas nur kelkaj homoj en ŝlosilaj urboj (Novjorko, Parizo, Ĝenevo, Vieno) aŭ landoj. Prioritate necesas grandigi tiun surlokan aktivularon, kiu havas la eblon facile partopreni en kunvenoj kaj organizi surlokajn seminariojn kaj aliajn elpaŝojn. Samtempe, la plimultiĝo de internaciaj konferencoj por neregistaraj organizoj, kaj la ĝenerala tutmondiĝo de la agado pri internacia politiko, necesigas la starigon de pli vasta reto de aktivuloj [1.7.4]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia laborplano de Centro kaj Esploro kaj Dokumentado (CED)

(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 1.8, paĝo 7)

Strategia Prioritato 1

Ellaboro de indekso pri lingva justeco

NEREALIGITA: La laborplano de CED emfazas la ellaboron de indekso pri lingva justeco, aldone al ĝia daŭra okupiĝo pri pli vastaj demandoj de lingvopolitiko kaj interlingvistiko. (...) ĝi celas altiri atenton al la sekvoj de la koncepto de lingva justeco por la agado de registaroj kaj la vivo de civitanoj [1.8.1]. Neniuj informoj pri realigo. Antaŭ la elekto de la nuna Estraro de UEA, Esperantic Studies Foundation serĉis esploran kunlaboranton pri simila temo.

Kunlaboro kun KER kaj TIR

NEREALIGITA: (...) kunlaboro kun KER kaj TIR pri la enhavo de diversaj informiloj ka la retejo esperanto.net [1.8.2]. Neniuj informoj pri realigo. Neniuj spuroj pri tia kunlaboro kaj ĝiaj rezultoj.

Strategia Prioritato 2

Kolokvo pri lingva justeco en landoj de la Sudo

EBLE REALIGOTA: La indeksa projekto liveros utilan fokuson por diversaj aranĝoj celitaj al esperantista kaj neesperantista publikoj. Plej ofte tiuj okazos kunlige kun UK. La sperto montris, ke tiuj estas tre bonaj okazoj por kreskigi komprenon kaj simpation inter homoj kiuj profesie okupiĝas pri lingvaj demandoj [* 1.8.3]. La punkto povus esti plenumita en la 99-a UK en Bonaero. Ĝis nun neniuj informoj pri eventuala realigo.

Strategia Prioritato 3

Bazaj klerigaj rimedoj por kursoj pri interlingvistiko

REALIGITA: CED devas ankaŭ okupiĝi pri baza universitatnivela klerigado pri interlingvistiko, ĉu en Esperanto, ĉu en naciaj lingvoj. Tial la laborplano antaŭvidas kunlaboron pri tiaj rimedoj en ĉiuj jaroj (...). Unu celo de tiu kunlaboro estos la kreo de pli granda, lingvopolitike klera kunlaborantaro de CED” [* 1.8.4]. UEA, kiel jam antaŭe, finance subtenas la katedron pri interlingvistiko en la Universitato de Amsterdamo (NL) kaj la Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (PL).

Kapabligo

La unua jaro de ĉi tiu laborplano (2013–14) fokusiĝas al la starigo de pli sistema, harmonia kaj celorientita kunlaboro inter diversaj organizoj listigitaj ĉi-supre, la ellaboro de regionaj strategioj, la funkciigo de pli efikaj sistemoj de komunikado kaj dokumentado, kaj la disvolvado de rilatoj kun aliaj edukaj organizoj. La lanĉo de la Fondaĵo por Klerigo kaj Kapabligo, verŝajne en la UK de 2014, markos la kulminon de tiu jaro de plifortigo de organiza bazo. (Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 2.5.1, paĝo 11)

Strategia laborplano de UEA kunlabore kun ILEI

(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 2.6, paĝo 12)

Strategia Prioritato 1

Kursdokumentado

NEREALIGITA: (...) plibonigi la raportadon kaj disvastigon de informoj pri kursoj sur ĉiuj niveloj (...) laŭ modelo de la «Kursejo» de edukado.net [2.4. SP2.1. punkto 1]. Neniuj informoj pri realigo.

Laboro pri reta kurso e125

EBLE REALIGOTA: (...) kompletigo de la reta kurso e125 [2.6.2]. Baldaŭ oni festos la 127-jariĝon de la eldono de la Unua libro, sed la Esperanto-kurso 125 daŭre ne estas preta. Por la jaro 2013/2014 estis planita plua prilaborado, la lanĉo de la kurso estas planita nur por la jaro 2014/2015. Nur tiam oni vidos la fruktojn kaj povos konstati ĉu iu efektive laboras nun pri ĝi.

Kunlaboro pri multligvigo de materialoj

NEREALIGITA. Neniuj informoj pri realigo. Neniuj spuroj pri tia kunlaboro kaj ĝiaj rezultoj.

Aktivigo de lernantoj per SES-tipaj aranĝoj

NEREALIGITA: Same bonvena estas la disvastiĝo al aliaj kontinentoj de plurtagaj kursaroj laŭ la modelo de la slovakia Somera Esperanto-Studado [2.6.3]. Neniuj informoj pri realigo. En la jaro 2014 menciita SES okazos en Slovakio kaj Rusio.

Strategia Prioritato 2

Instruista trejnado: Bazaj esploroj; plan-dokumentado kun skemo kaj normoj

NEREALIGITA: (...) la ĉefa prioritato por UEA-ILEI estas la ellaboro de programo de instruista trejnado kiu konformas al naciaj/internaciaj normoj kaj laŭeble povas ricevi agnoskon de la Asocio de Lingvo-Testistoj de Eŭropo [2.6.4]. Neniuj informoj pri realigo.

Aktivula trejnado: Kunlaboro pri dokumentado de rimedoj, bezonoj

NEREALIGITA: (...) la ĉefa prioritato por UEA-ILEI estas la ellaboro de programo de instruista trejnado kiu konformas al naciaj/internaciaj normoj kaj laŭeble povas ricevi agnoskon de la Asocio de Lingvo-Testistoj de Eŭropo [2.6.4]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia Prioritato 3

Katalogado de asocioj por edukado internacieca/tutmondeca

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

Disvolvado de eksteraj rilatoj/informado ĉi-kampe

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia laborplano de UEA kunlabore kun Lernu.net

(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 2.7, paĝo 12)

Strategia Prioritato 1

Kursdokumentado

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

Laboro pri reta kurso e125

NEREALIGITA: Lernu.net lanĉas novan kurson en la mezo de 2013, sur KER-niveloj A1-A2, kaj planas daŭrigi per plia(j) kurso(j) sur KER-niveloj B1-B2 en la sekvonta jaro [2.7.2]. Neniuj informoj pri realigo. La kurso sur la niveloj A1-A2 ne estis lanĉita ĝis nun. Sekve, ne estas ankaŭ la kursoj sur la niveloj B1-B2.

Multlingvigo de materialoj

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

Aktivigo de lernantoj per SES-tipaj aranĝoj

REALIGITA. E@I, la organizo kiu mastrumas lernu.net, same kiel ĉiujare ekde 2007, okazigas SES en Slovakio, sub aŭspicioj de TEJO kaj UEA. Ĉi-foje okazos du SES en unu jaro, la alia okazos en Rusio.

Strategia Prioritato 2

Aktivula trejnado: Kunlaboro pri dokumentado de rimedoj, bezonoj (ekz. de la lingvohelpantoj kaj tradukantoj kiuj kunlaboras en lernu.net)

NEREALIGITA: Lernu.net jam kunlaborigas grandan volontularon, kaj do aktivula trejnado povus esti grava dimensio de ĝia agado. La lernu-teamo intencas plivastigi la funkciojn de la retejo por kovri multajn aliajn bazajn aktivaĵojn de la movado, ekzemple la organizado de renkontiĝoj [2.7.3]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia Prioritato 3

Kunlaboro en la katalogado de retaj rimedoj por edukado internacieca/tutmondeca

NEREALIGITA: Tre interesa estas la potencialo de lernu.net kiel perilo de kontaktoj kaj kunlaboro kun aliaj edukaj movadoj (...) [2.7.4]. Neniuj informoj pri realigo.

Disvolvado de eksteraj rilatoj/informado ĉi-kampe

NEREALIGITA: (...) la plano antaŭvidas kontribuojn de la lernu-teamo al seminarioj pri subvenci-serĉado kaj projekto-organizado, kaj kunlaboron pri la organizado de E-kursoj por diversaj edukistaj publikoj [2.7.4]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia laborplano de UEA kunlabore kun Edukado.net

(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 2.8, paĝo 14)

Strategia Prioritato 1

Pli vasta uzo de la Kursejo

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

Ellaboro de reta memtaksilo por lernantoj

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

2-a tutmonda KER-sesio

REALIGITA. La dua tutmonda KER-sesio okazis jam en junio 2013. La tria tutmonda ekzamentago okazis la 17-an de majo 2014.

Provado de skajpaj ekzamenoj

REALIGITA. Provoj pri la parolaj ekzamenoj per Skajpo okazis jam antaŭe.

Ellaboro de kursmodeloj

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia Prioritato 2

Instruista trejnado: Kunlaboro en bazaj esploroj kaj plan-dokumentado kun skemo kaj normoj; plua popularigo de RITE; pluraj regionaj ĉeestaj trejnadoj dise en la mondo

NEREALIGITA: Ankaŭ instruista trejnado, prioritato por ILEI, estas granda prioritato por edukado.net, kaj la trejnprogramo ellaborota konsulte kun ALTE certe utiligos la spertojn pri RITE [2.8.3]. Neniuj informoj pri realigo.

Aktivula trejnado: Reta kunlaboro

NEREALIGITA: Sur tiu bazo, oni ankaŭ laboros por pretigi kursojn pri aliaj temoj, kiel reta kunlaboro (jaro 1), (...) [2.8.3]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia Prioritato 3

Kunlaboro pri katalogado de asocioj por edukado internacieca/tutmondeca

NEREALIGITA: La fakaj scioj kaj rimedoj de edukado.net grave kontribuos al la kapabloj de la esperantistoj kunlabori kun aliaj edukaj movadoj kaj organizoj [2.8.4]. Neniuj informoj pri realigo.

Plano pri multlingva prieduka retejo por subteni tiajn rilatojn

NEREALIGITA: Aliflanke, por ludi vere kernan rolon en tiu aspekto de la agado, la retejo devos trovi manieron funkcii ankaŭ multlingve, aŭ ligiĝi al multlingva prieduka paĝaro. Ellaboro de strategio tiurilate estos unu el la taskoj por la unua jaro [2.8.4]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia laborplano de Terminologia Esperanto-Centro (TEC)

(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 2.9, paĝo 15)

Strategia Prioritato 1

Enretigo de faritaj terminaroj, reverko de la TEC-retejo por faciligi ilian utiligon kaj prikomentadon

NEREALIGITA: Samtempe daŭros la laboro por enretigi ĉiujn ekzistantajn terminarojn, kiel baza eduka materialo por tiuj kiuj volas okupiĝi pri la kampo [2.9.2]. Neniuj informoj pri realigo.

Preparesploroj por reta kurso pri terminologio

NEREALIGITA: (...) pretigo de reta kurso pri terminologio, bazita alemenaŭ parte sur la libroforma kurso de Jan Werner kaj sur diversaj eldonaĵoj de Infoterm [2.9.2]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia Prioritato 2

Aktivula trejnado: Varbado por la Somera Terminologia Trejnado en Vieno

REALIGITA: Pri aktivula trejnado, TEC havas jam sufiĉe klaran rolon en la reklamado de studlokoj en la terminologia somera lernejo de Infoterm [2.9.3]. Tiu varbado okazis en 2014, same kiel en la antaŭaj jaroj. La subvenciojn de UEA por la kurso kiu okazos en julio 2014 gajnis Aida Čižikaitė el Litovio kaj Ariadna García Gutiérrez el Kubo.

Trejnseminario por fakaj asocioj en UK

EBLE REALIGOTA: Al tio aldoniĝos regulaj trejnadoj de respondeculoj el diversaj fakaj asocioj, kadre de UK aŭ eventuale aliaj aranĝoj [2.9.3]. Ĝis nun neniuj informoj pri tiu temo. Eventuale tia trejnseminario povus okazi en Bonaero, sed ĝis nun sendiĝis neniuj invitiloj aŭ aldonaj informoj.

Strategia Prioritato 3

Pretigo de informiloj pri TEC kaj terminologio en pluraj lingvoj

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

Reverko de la TEC-retejo por multlingva publiko

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia laborplano de la Fondaĵo por Klerigo kaj Kapabligo

(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 2.10, paĝo 16)

Strategia Prioritato 1

Ellaboro de regionaj kaj landaj strategioj por kreskigi kursojn, ekzamenojn

NEREALIGITA: La interligado de diversaj organizoj kaj agadoj, kiuj tradicie funkciis pli-malpli sendepende, ne povas okazi tuje kaj senprobleme. Temos pri procezo kiu daŭros tra ĉiuj kvar jaroj de ĉi tiu laborplano kaj verŝajne ankaŭ post tio. [2.10.2]. Neniuj informoj pri realigo.

Dokumentado kaj pritaksado de kursoj

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia Prioritato 2

Instruista trejnado: Bazaj esploroj; plan-dokumentado

NEREALIGITA: Integrado kaj plivastigo de E-instruado havos profundajn sekvojn por tiuj diversaj branĉoj de la movado, kaj la Fondaĵo devos alfronti la defion, kiel fari ilian kunlaboron laŭeble efika kaj harmonia [2.10.3]. Neniuj informoj pri realigo.

Aktivula trejnado: Dokumentado de rimedoj, bezonoj; reta kunlaboro; terminologio en UK

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia Prioritato 3

Katalogado de edukaj organizoj

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

Eksteraj rilatoj/informado pri edukado

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

Multlingva retejo pri edukado

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

Subvenci-serĉado

NEREALIGITA: Tiurilate la serĉado de subvencioj estas vere grava elemento en la kontaktoj kun aliaj edukaj organizoj. Ankaŭ la varbado de donacoj kaj la vendado de varoj kaj servoj estas evoluigindaj kiel konstantaj fontoj de rimedoj [2.10.4]. Neniuj informoj pri realigo.

Komunumo

En la unua jaro de ĉi tiu laborplano (2013–14), fondiĝos la nova Centro por Kultura Evoluigo, kies unua fokuso (kunlabore kun la Estraro kaj la Centra Oficejo) estos la renovigado de la tradiciaj servoj kaj agadoj de UEA: la revuo, la Libroservo, la kongresoj, la Delegita Reto kaj Jarlibro, la fondaĵoj. Tiu renovigado daŭros en la postaj jaroj, sed la planado kaj unuaj paĝoj okazos en tiu ĉi unua jaro. Laŭeble oni enplektos la regionajn komisionojn en tiun laboron, ekzemple en la rekonceptado de la Delegita Reto por adekvate respondi al la interesoj, bezonoj kaj ebloj en diversaj landoj, en la raportado pri la fondaĵoj, kaj la programado de la kongresoj. (Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 3.5.1, paĝoj 20–21)

Strategia laborplano de la Centro por Kultura Evoluigo

(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 3.6, paĝo 21)

Strategia Prioritato 1

Renovigo de servoj kunlabore kun la Centra Oficejo

PARTE REALIGITA: Ĉe la servoj, la strategio emfazas vastigon de la klientaro. Krei revuon kun interesa kaj varia enhavo, kiu donas senton pri komunaj direkto kaj energio; krei retejon kun konstanta fluo de novaĵoj filmetoj kaj bildoj, opinioj kaj anoncoj; krei retan klubon por la klientoj de la Libroservo, per kiu cirkulas recenzoj, diskutoj, intervjuoj kun aŭtoroj kaj simile; krei retan kongresanecon, kiu donas aŭtentan sperton de partopreno en UK [3.6.3]. El tiu listo okazis nur la renovigo de Esperanto. La nova redaktoro, Fabrício Valle, redaktas la revuon ekde la komenco de 2014. Neniuj informoj eĉ pri la planoj realigi la aliajn punktojn.

Strategia Prioritato 2

Renovigo de tradiciaj formoj de partopreno en UEA: fokuso al la Delegita Reto

NEREALIGITA: Unuavice la Delegita Reto, kiu dekomence estis la ĉefa kadro por aktiva membreco en UEA, bezonas modernigon – denove en ligo kun retaj rimedoj por doni informojn, fari kontaktojn, kaj aranĝi vizitojn kaj aliajn servojn. Tion oni devas entrepreni kunlabore kun la ĉefdelegitoj ĉiulande, do ne eblas antaŭdiri, ĝuste kiaj solvoj montriĝos plej taŭgaj [3.6.4]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia Prioritato 3

Plivastigo de manieroj donaci kaj subteni aliajn movadanojn

NEREALIGITA: Pri la kultivado de movada solidareco kaj helpagadoj, la Centro havos ĉefe kunordigan kaj idean rolon. (...). La Centro devos trovi novajn manierojn komuniki tiujn agadojn al la membroj kaj doni al ili pli da ebloj kontribui, ĉu per mono, ĉu per materiaj aŭ teknikaj rimedoj, ĉu per morala subteno (ekzemple vojaĝante, korespondante ktp), ĉu per volontula agado [3.6.5]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategiaj laborplanoj de la regionaj komisionoj

(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 3.7, paĝo 23)

Strategia Prioritato 1

Kunlaboro pri la revuo kaj nova retpaĝaro de UEA

NEREALIGITA: (...) same kiel la anoj de la pli fortaj landaj asocioj, devus trovi en la revuo materialon kiu sentigas ilian partoprenon en la regiona same kiel la tutmonda movado. (...). Komunikado kaj informfluo ludas gravan rolon en la rilatoj de UEA kun la regionoj. Tial jam en la unua jaro troviĝas emfazo pri renovigo de la revuo kaj retpaĝaro [3.7.3; 3.7.4]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia Prioritato 2

Renovigo de la Delegita Reto en ĉiu regiono

NEREALIGITA: Per sia delegiteco, la diverslandaj anoj de la Delegita Reto devus sperti pli profundan engaĝon ankaŭ kun la regiona movado [3.7.3]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia Prioritato 3

Novspeca raportado pri la regionaj agadoj kaj fondaĵoj

NEREALIGITA: Iu ajn esperantisto, trafante hazarde la revuon de UEA, ĝian retejon aŭ la Jarlibron, devus povi rapide konstati la grandan regionan diversecon de la movado kaj orientiĝi pri la malsamaj evoluoj en la diversaj mondopartoj. Iu, kiu pripensas donaci al fondaĵo, devus povi facile trovi informriĉan raporton pri la agadoj, kiujn ĝi subtenis en la antaŭa jaro, kaj pri la prioritatoj por novaj donacoj. La regionaj komisionoj ludos kernan rolon en la realigo de tiuj celoj [3.7.4]. Neniuj spuroj pri realigo en la eldonaĵoj de UEA.

Kunordigo

La unua jaro de ĉi tiu laborplano (2013–14) metos bazon por longdaŭra organiza evoluo. Inter la prioritatoj sur la kampo Kunordigo por tiu jaro estas jenaj paŝoj:
– intensa diskonigo de la esenco de la nuna Strategia Plano (kaj la vizio malantaŭ ĝi) ĉe ĉiuj aliĝintaj kaj kunlaborantaj asocioj kaj inter la aktiva esperantistaro ĝenerale

REALIGITA. La estraranoj tre volonte prezentis la Strategian [Labor]Planon kaj ĝi iĝis la promeso de ŝanĝoj en la Asocio. La dokumento estis prezentata en la Esperanto-aranĝoj kaj komentata en la gazetaro kaj en la interreto.

– funkciigo de la Konsilio kiel speco de help- aŭ vic-estraro, kun samtempa elprovo de sistemo de reta diskutado kaj voĉdonado por ĝi

NEREALIGITA. La fondo de la Konsilio estis konfirmita de la Komitato de UEA en la kunveno en Rejkjaviko. Poste aŭdiĝis neniuj informoj pri la aktivado de la Konsilio, nek pri la reta voĉdonado.

– refaro de la retejo de uea.org kunlige kun nova komunika, serva kaj varba strategio de UEA

NEREALIGITA. La retejo uea.org ne ŝanĝiĝis laŭaspekte, nek laŭenhave. Ĝi daŭre plenumas la ĝisnunajn funkciojn en la malnova fasono.

– starigo de landaj laborgrupoj en la ĉefaj landoj de la membraro de UEA kaj evoluigo de landa kaj regiona kunplanado

NEREALIGITA. Estis starigitaj neniuj landaj laborgrupoj. Neniuj informoj pri evoluigo de landa kaj regiona kunplanado.

– disvolvo de programo de aktiva trejnado por helpi tiujn laborgrupojn kaj la Konsilion funkcii efike kaj internaciskale

NEREALIGITA. Okazis neniu trejnado, ĉar ne estis homoj por trejni ilin – la landaj laborgrupoj ne estis fonditaj. Neniuj informoj pri trejnado de la konsilianoj.

– ellaboro de plano por renovigo de la teknika sistemo de la Centra Oficejo

NEREALIGITA. Neniuj informoj pri la plano por renovigo de la teknika sistemo de la CO.

– renovigo de la aspekto kaj enhavo de la revuo Esperanto kaj la Jarlibro

EBLE REALIGOTA. Okazis profunda renovigo de Esperanto laŭ aspekto kaj enhavo. La Jarlibro ankoraŭ ne publikiĝis. La posteno de la redaktoro estis nuligita post la emeritiĝo de la antaŭa redaktoro.

– kreo kaj ekrealigo de strategia plano pri membro- kaj donac-varbado

NEREALIGITA. Neniuj informoj pri strategia plano pri membro- kaj donac-varbado, nek pri ĝia ekrealigo.

Ĝis la fino de la jaro 2014, tiuj diversaj evoluoj celas plialtigi la membronombron je 10% (ĝis pli ol 5500), kaj multe kreskigi la nombron de aktivuloj rekte engaĝitaj en agadoj sub la ŝildo de UEA.
(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 4.7.1, paĝo 32)