Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014

2014

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2014-01-01 15:16
Artikoloj el la jaro 2014.
Novjara mesaĝo de Mark Fettes de Redakcio — Laste modifita: 2014-01-01 18:08
”Ni devas fariĝi movado, kiu edukas homojn en tutmonda skalo pri la profunda rolo de la homaj lingvoj en la atingo de justeco socia, ekonomia, kaj eĉ ekologia”, skribas la prezidanto de UEA en sia novjara saluto. Laŭ li, esperantistoj unuavice disvastigas ne lingvon, sed homaranecon.
IJK 2015 okazos en Germanio de Redakcio — Laste modifita: 2014-01-01 19:33
Nur unu urbo kandidatis por okazigi la venontjaran Internacian Junularan Kongreson: Wiesbaden en Germanio.
Mark Fettes de Redakcio — Laste modifita: 2014-01-01 18:07
Esperanto ekhavis novan vizaĝon de Redakcio — Laste modifita: 2014-01-16 12:06
La unua renovigita numero de la revuo Esperanto en papera formo baldaŭ atingos la leterkestojn de la legantoj. La elektronika versio jam libere elŝuteblas el la retejo de UEA. Multaj legantoj trovis la ŝanĝojn aprobindaj, dum la nova redaktoro pardonpetas pro la multaj fuŝoj en la unua provo.
kalejdoskopo.png de Redakcio — Laste modifita: 2014-01-02 16:01
recenzo.png de Redakcio — Laste modifita: 2014-01-02 16:03
Esperantistoj protestas pri EU-diskriminacio de Redakcio — Laste modifita: 2014-01-16 12:07
Eŭropa Unio ne sekvas sian propran principon pri lingva egaleco, kiam informoj pri gravaj, novaj subvencioj haveblas nur en la angla. Tion opinias la ĉefe esperantista asocio Nitobe, kiu nun publike protestas kontraŭ la lingva diskriminacio.
Gazzola de Redakcio — Laste modifita: 2014-01-07 13:12
Gazzola de Redakcio — Laste modifita: 2014-01-07 13:13
Nova misfunkcio en la TEJO-retejo de Redakcio — Laste modifita: 2014-01-24 12:12
La retejo de TEJO tute ĉesis funkcii post la jarŝanĝo. La prezidanto de la organizaĵo klarigas, ke pro multaj teknikaj problemoj la tuta retejo estas nun translokata al nova servilo, kaj la transmetado de la enhavo daŭras pli longe ol atendite.
Carlo Minnaja redaktos Literaturan Foiron de Redakcio — Laste modifita: 2014-01-16 23:21
Carlo Minnaja el Italio provizore redaktos la revuon Literatura Foiro, post la subita forpaso de la multjara ĉefredaktoro Ljubomir Trifonĉovski.
Retejo de UEA malŝaltita lunde de Redakcio — Laste modifita: 2014-01-20 17:46
Lunde la 20-an de januaro la Roterdama kvartalo, en kiu troviĝas la Centra Oficejo de UEA, dum pluraj horoj ne havas elektron. Tial estas malŝaltita ankaŭ la retejo de UEA, ĉar la servilo troviĝas en la Centra Oficejo.
kemiolibro.png de Redakcio — Laste modifita: 2014-01-24 12:07
Lernolibro de kemio reaperos en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2014-01-28 21:23
Ampleksa usona lernolibro pri kemio aperos en Esperanto. La libron eldonos Esperanto-USA, laŭplane en 2015. La iniciaton gvidas Orlando Raola, prezidanto de Esperanto-USA kaj instruisto pri kemio. Laŭ li, la verko povos esti alloga por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri sciencoj kaj mediprotektado.
Skrmavbild20140128kl.14.56.14.png de Redakcio — Laste modifita: 2014-01-28 16:07
Ŝrumpanta Kontakto devas ŝpari de Redakcio — Laste modifita: 2014-01-30 12:10
Dum la unuaj du jaroj de Rogener Pavinski kiel redaktoro de Kontakto, la kvanto de abonoj kreskis de malpli ol 600 al pli ol 700. Pasintjare la tuta gajno tamen estis perdita, kaj pro manko de enspezoj la lasta numero estis duobla. Ĉi-jare estos malpli da koloraj paĝoj por ŝpari monon. Laŭ Rogener Pavinski ebla solvo estus, ke ĉiuj membroj de UEA ricevu la revuon de TEJO.
Kongresa universitato ne havas prelegantojn de Redakcio — Laste modifita: 2014-02-11 20:24
Ĝis nun alvenis nur kvin proponoj pri prelegoj por la Internacia Kongresa Universitato, okazonta dum la Universala Kongreso en Bonaero en julio. Kutime antaŭ la limdato, fine de januaro, alvenas dudeko da proponoj, el kiuj oni elektas la plej altkvalitajn. Por havigi pliajn proponojn la limdato lastmomente estis movita ĝis la fino de februaro.
Karnavalantoj en Hispanio trovis la verdan stelon de Redakcio — Laste modifita: 2014-02-15 21:41
Surprize dum prezento de hispania karnavala bando aperis verdaj steloj, aludoj al Esperanto, kaj eĉ frazoj en Esperanto. Nur post la prezento hispanaj esperantistoj eksciis pri la afero. La aŭtoro de la spektaklo, José Manuel Marín, ekhavis la ideon dum leciono pri signolingvo, li rakontas al Libera Folio.
comparsa4.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2014-02-11 20:23
Retiro de artikolo de Redakcio — Laste modifita: 2014-02-25 16:08
Laŭ peto de Francesco Maurelli, Libera Folio retiris la artikolon "55.580 EU-eŭroj flugos al Kosmo", aperintan la 19-an de julio 2013.
La universo nun alireblas en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2014-03-12 11:48
Ĵus ekfunkciis la Esperanta fasado de la populara astronomia retejo Heavens-Above.com. La aŭtoro de la Esperanta traduko estas la ukrainia esperantisto kaj amatora astronomo Paŭlo Moĵajevo, kiu uzas la paĝaron precipe por trovi la situon de artefaritaj satelitoj. En intervjuo de Libera Folio li rakontas, kial li entreprenis la taskon, kaj por kio la Esperanta versio povas utili.
Pauxlo_Mojxajevo.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2014-02-25 16:07
Skrmavbild20140225kl.16.11.04.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2014-02-25 16:11
Skrmavbild20140225kl.16.13.08.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2014-02-25 16:13
moajev.jpeg de Redakcio — Laste modifita: 2014-03-12 11:40
Skrmavbild20140312kl.11.45.30.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2014-03-12 11:45
La revolucio en Ukrainio trafas ankaŭ esperantistojn de Redakcio — Laste modifita: 2014-03-21 13:11
La februara revolucio en Kievo, kaj la posta enmarŝo de rusiaj trupoj al Krimeo kondukis al senprecedenca propaganda milito precipe flanke de la rusiaj ŝtataj amaskomunikiloj. Esperantistoj nun partoprenas en projekto por malkaŝi mensogojn. En Krimeo okazas raŭpanta anekso fare de Rusio, raportas loka esperantisto Paŭlo Moĵajevo. La okazaĵoj influos planatajn Esperanto-aranĝojn.
Ĉu Vikipedio aŭ Ŝulcopedio? de Redakcio — Laste modifita: 2014-03-21 13:12
La Esperanta Vikipedio ne devas sisteme elpensi esperantigojn de nomoj, kiuj kutime estas uzataj en nacilingva formo. Tion argumentas en sia artikolo Jorge Camacho, kiu same kiel multaj aliaj malkovris, ke lastatempe en Vikipedio komencis aperi strangaj, nekonataj formoj de personaj nomoj.
Kontakto revivigas kantokonkurson de Redakcio — Laste modifita: 2014-04-05 14:41
En 2012 UEA decidis provizore nuligi la branĉojn "kanto" kaj "filmo" de la Belartaj Konkursoj. "Provizoraj" nuligoj ofte estas definitivaj, sed nun Kontakto decidis revivigi almenaŭ la muzikan konkurson. Kaj nun ankaŭ la publiko rajtos voĉdoni. Rogener Pavinski, la redaktoro de Kontakto, rakontis al ni, kiel la afero funkcios.
Geraldo Mattos de Redakcio — Laste modifita: 2014-03-24 13:00
Forpasis Geraldo Mattos de Redakcio — Laste modifita: 2014-03-25 16:25
En dimanĉo forpasis Geraldo Mattos, lingvisto kaj multjara prezidinto de la Akademio de Esperanto.
copy_of_mattos.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2014-03-24 13:01
smetanina.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2014-04-05 14:17
copy_of_smetanina.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2014-04-05 14:17
copy2_of_smetanina.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2014-04-05 14:18
zajdman.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2014-04-05 14:19
Esperanto-klubo en Krimeo povos aliĝi al REU de Redakcio — Laste modifita: 2014-04-24 19:44
Universala Esperanto-Asocio ne rekonas la transiron de Krimeo al Rusio. Tamen individuaj esperantistoj kaj eĉ Esperanto-kluboj en Krimeo povos aliĝi al la landa asocio de UEA en Rusio sen ajnaj malhelpoj flanke de UEA. La situacio de Krimeo kaŭzas konflikton ankaŭ en la estraro de Ukrainia Esperanto-Asocio.
Mortintaj retpaĝoj bezonas urĝan savon de Redakcio — Laste modifita: 2014-04-24 13:38
Gravaj Esperantaj retpaĝoj ofte malaperas post la forpaso de iliaj kreintoj, atentigas Darío Rodríguez. Laŭ li necesus, ke esperantistaj organizaĵoj entreprenu paŝojn por ilia konservo, dum tio eblas.
Deficito de UEA atingis 30.000 eŭrojn de Redakcio — Laste modifita: 2014-05-01 22:10
Dum la pasinta jaro Universala Esperanto-Asocio enspezis proksimume 30.000 eŭrojn malpli ol ĝi elspezis. Tio egalas al proksimume 6 procentoj el la jara buĝeto. La deficito estis kovrita el la asocia kapitalo, kiu nun estas proksimume 1,8 milionoj da eŭroj. Ankaŭ en 2014 oni atendas, ke la elspezoj klare superos la enspezojn. Tial la asocio nun devas ŝpari monon.
Arkivo de Scienca Revuo 1949-2013 – legebla en la reto de Redakcio — Laste modifita: 2014-04-28 18:08
ISAE malfermis publikan interretan arkivon de Scienca Revuo, kio signifas, ke en ĝia retejo estas legeblaj en skanita formato pli ol 2000 artikoloj, aperintaj inter 1949-2014.
Ĉu Esperanto estas simpla kaj facila? de Redakcio — Laste modifita: 2014-05-15 13:29
Oni ofte asertas, ke Esperanto estas simpla kaj regula lingvo, kaj pro tio facile lernebla. Multaj esperantistoj povas proprasperte atesti, ke ili pli rapide atingis funkciantan lingvoscion en Esperanto ol en aliaj novaj lingvoj. Sed multaj lingvistoj diras, ke ĉiuj lingvoj estas same komplikaj. Jouko Lindstedt rakontas, kial.
Novaj ludoj en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2014-05-26 10:47
La Berlina esperantisto Chuck Smith, kiu delonge okupiĝas pri evoluigo de programoj por poŝtelefonoj kaj platkomputiloj, ĵus publikigis novan esperantlingvan ludon kaj fondis firmaon kies ĉiuj ludoj laŭplane havos ankaŭ esperantlingvan version. Ni demandis al li, kial li vidas bezonon de poŝtelefonaj ludoj en Esperanto.
Fajro en domo de Zamenhof de Redakcio — Laste modifita: 2014-05-29 12:08
En vendredo en Grodno, Belorusio, okazis incendio en duetaĝa historia konstruaĵo, en kiu dum kelkaj jaroj loĝis Ludoviko Zamenhof kun sia familio. La rekonstruata domo ŝajne ne serioze difektiĝis.
roy.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2014-05-29 11:54
copy_of_roy.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2014-05-29 11:54
Pasporta Servo aperos papere nur en 2015 de Redakcio — Laste modifita: 2014-06-01 23:55
Post multjaraj problemoj Pasporta Servo nun havas novan respondeculon, kiu serioze okupiĝas pri ĝia revivigo. Roy McCoy komence esperis, ke eblos rapide prizorgi aperigon de papera eldono, sed la stato de la aferoj montriĝis tia, ke ĝi atendeblas nur en januaro 2015, li rakontas en intervjuo de Libera Folio.
Malmultaj aliĝis al la Bonaera UK de Redakcio — Laste modifita: 2014-06-23 08:20
La ĉi-jara Universala Kongreso en Argentino ŝajnas iĝi la plej malgranda UK dum la tuta postmilita epoko. La kvanto de ĝisnunaj aliĝoj indikas, ke la suma nombro de kongresanoj ĉi-jare restos sub 800. La kongreso sekve estos finance deficita por UEA, rakontas la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller.
La estraro havas nenion por raporti de Redakcio — Laste modifita: 2014-06-30 08:22
Male ol kutime, ĉi-jare en la junia numero de la revuo Esperanto ne aperis la atendita raporto pri la sukcesoj de la nova estraro de UEA. Por kompreni kio okazis, Libera Folio esploris, kion fakte atingis la estraro dum sia unua oficojaro. Montriĝis, ke nur ses el la sume 65 konkretaj celoj starigitaj en la ĉi-jara laborplano estis realigitaj.
Komitato kunsidas en Rejkjaviko de Redakcio — Laste modifita: 2014-06-22 23:04
copy_of_komitato.JPG de Redakcio — Laste modifita: 2014-06-22 23:06
Mark Fettes: UEA estas sur la ĝusta vojo de Redakcio — Laste modifita: 2014-07-21 16:24
Libera Folio petis la prezidanton de UEA komenti la kalkulon, laŭ kiu la la estraro realigis malpli ol dekonon el siaj propraj celoj. Laŭ Mark Fettes, UEA spite problemojn estas sur la ĝusta vojo, sed mobilizado postulas tempon. ”Por la verkado de la Strategia Laborplano sufiĉis la laboro de kelkaj homoj, dum por ĝia realigo necesas la laboro de centoj kaj miloj”, li atentigas.
Serĉante la mankantan raporton de Redakcio — Laste modifita: 2014-07-21 16:37
Restas malpli ol tri semajnoj ĝis la malfermo de la Universala kongreso en Bonaero, sed ĝis nun ne aperis la kompleta versio de la estrara raporto de UEA. Tio inspiris iranajn desegnistajn gefratojn al karikaturo.
La estraro de UEA ne decidis pri sia propra raporto de Redakcio — Laste modifita: 2014-07-27 15:46
La plena versio de la estrara raporto de UEA fine aperis en retejo de la asocio dek tagojn antaŭ la malfermo de la Universala Kongreso. Ŝajne pro tempomanko, ĝi ne estis komune aprobita de la estraro. Laŭ la prezidanto de UEA ne estas katastrofo, se la celoj de la strategia laborplano ne realiĝas, ĉar ĝi ĉefe havas pedagogian valoron, kaj ĉiuokaze povas esti ŝanĝita en la UK.
La kongresaj tagoj ricevis novajn nomojn de Redakcio — Laste modifita: 2014-07-29 10:24
La ĵus komenciĝinta UK en Bonaero riskas iĝi la plej malgranda post 1920. La komitata kunsido en sabato komenciĝis iom improvizite. La nova estraro ŝanĝis la nomojn de la kongresaj tagoj por ke ili kongruu kun la nova strategia laborplano. Aliflanke montriĝis, ke ĝis nun nenio okazis pri la ĉefa strategia prioritato anoncita antaŭ unu jaro – la renovigo de la asocia retejo.
La kongresanoj kontentas pri la estraro de Redakcio — Laste modifita: 2014-07-29 10:36
Neniu kritika demando aŭdiĝis dum la programero "La estraro respondas" en Bonaero. La ĉeestintojn tute ne interesis la lastmomente aperinta estrara raporto, kiu en papera formo estis disdonita al la publiko. Tamen estis zorgiga la falanta membronombro, kiu kaŭzos financajn problemojn. Laŭ prezidanto Mark Fettes UEA uzas tro da mono por tradiciaj agadoj, kiuj jam eksmodiĝis.
Valle klarigis, ke la revuo daŭre estas eksperimento de Redakcio — Laste modifita: 2014-08-01 08:16
En sufiĉe kaosa kunveno kun legantoj de la revuo Esperanto, ĝia redaktoro Fabrício Valle klarigis, ke la ĝisnunaj numeroj estas "eksperimentaj". Pli bonan revuon li promesas venontjare, se la estraro renovigos lian kontrakton. Pli legeblan tipografion li promesas ekde tuj – sed la literoj laŭ li devas resti malgrandaj, por ke estu loko por multaj.
Mark Fettes unuafoje inaŭguris Universalan Kongreson de Redakcio — Laste modifita: 2014-07-29 19:11
Spite la rekorde malgrandan kvanton de partoprenantoj, la salono dum la Universala Kongreso en Bonaero aspektis impone plena – ĉar la ejo en Teatro Metropolitano estis elektita ĝuste por tiu kvanto de partoprenantoj. Libera Folio publikigas la gazetaran komunikon de UEA pri la inaŭguro, kaj sondosieron kun la 13-minuta parolado de Mark Fettes.
Poŝtmarkoj kaj reta konekto ĉefaj problemoj de UEA de Redakcio — Laste modifita: 2014-08-01 23:10
La kongresanoj, kiuj en Bonaero ĉeestis la tradician programeron "Centra Oficejo respondas", ŝajne ne vidas problemojn en la funkciado de la asocio aŭ ĝia ĉefsidejo. La demandoj al la oficistoj grandparte temis pri bagatelaĵoj. La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, jam anticipe adiaŭis tiujn, kiuj ne partoprenos la UK-n venontjare. Tiam li lastfoje ĉeestos kiel oficisto de UEA.
La Universala Kongreso en 2016 okazos en Slovakio de Redakcio — Laste modifita: 2014-08-14 15:16
Laŭ jam multjara tradicio, ankaŭ ĉi-jare la komitato de UEA ne trovis tempon por diskuti la strategian laborplanon. Tamen strategia planado devas iĝi konstanta afero, diris prezidanto Mark Fettes. Estis fine farita decido pri reta voĉdonado, kaj anoncita la kongresurbo 2016. La kongresa rezolucio laŭ Brian Moon enhavas belajn vortumojn, kiuj tamen ne tradukeblas sencohave.
Kien malaperis la esperantistoj? de Redakcio — Laste modifita: 2014-08-06 07:19
Ne nur la Universala Kongreso ĉi-jare estis rekorde malgranda. Nur okdeko da esperantistoj el la tuta Eŭropo ekster Kroatio partoprenis la Eŭropan Esperanto-Kongreson en Rijeka, kaj aliaj aranĝoj en Eŭropo same ne imponas. Zlatko Tišljar pripensas la kialojn de la ŝrumpo kaj donas du proponojn por vigligi la movadon.
Flarante tri aferojn pri la universaleco de UK de Redakcio — Laste modifita: 2014-08-14 15:17
La decido de UEA ne okazigi la Universalan Kongreson en Portugalio, sed en Slovakio, estas la malo de la asertata ”universaleco” de la kongresoj, asertas Albert Stalin Tancinco Garrido el Filipinoj. Rigardante la mondon el Azio, li esperas, ke almenaŭ la sekva ekstereŭropa kongreso ne okazos denove en Ameriko. La decido igis lin flari tri aferojn, li skribas.
La Esperanta Vikipedio atingis 200.000 artikolojn de Redakcio — Laste modifita: 2014-08-24 11:36
La esperantlingva versio de la reta enciklopedio havas nun pli da artikoloj ol ekzemple la slovaka, kroata, estona aŭ litova vikipedioj. La plej multajn artikolojn havas la angla Vikipedio: kvar milionojn. Pri la nova rekordo informis vikipediisto Thomas Guibal, kiu poste konsentis respondi al kelkaj demandoj de Libera Folio.
La retejo de Pasporta Servo refarota ekde nulo de Redakcio — Laste modifita: 2014-08-29 12:12
La tuta retejo de Pasporta Servo estos refarita ekde nulo. Laŭ la novaj respondeculoj ne indas investi laboron en ĝisdatigo de la enhav-administra sistemo Drupal. La refaro daŭros kelkajn monatojn. Bonan paperan liston de gastigantoj eblos aperigi nur, kiam la retejo denove plene funkcios, rakontas la ĉefrespondeculo Roy McCoy.
Forpasis Evaldo Pauli de Redakcio — Laste modifita: 2014-08-24 20:39
Prof. Evaldo Pauli, la plej elstara Esperanto-aganto en la kampo de filozofio dum la lastaj jardekoj, forpasis la 17-an de aŭgusto en Florianópolis, la ĉefurbo de la brazila ŝtato Sankta Katarino. Li naskiĝis la 24-an de februaro 1925.
Fettes: ”Tro frue diskuti elekton de direktoro” de Redakcio — Laste modifita: 2014-09-10 09:41
En diversaj forumoj jam komenciĝis detalaj diskutoj pri tio, kiu estu la posteulo de Osmo Buller kiel ĝenerala direktoro de UEA post lia proksimiĝanta emeritiĝo. Laŭ la estraro de UEA tamen estas tro frue diri eĉ laŭ kiuj kriterioj oni elektos la novan direktoron. Osmo Buller mem ne interesiĝas pri gvidaj postenoj en UEA post sia emeritiĝo.
La estraro de UEA ne kontentas pri la revuo de Redakcio — Laste modifita: 2015-05-01 17:16
La estraro de UEA ne plene kontentas pri la laboro de Fabricio Valle kiel redaktoro de la revuo Esperanto. Tial la estraro decidis ne longigi lian kontrakton je plia jaro. Anstataŭe oni decidis doni al li provperiodon ĝis la fino de marto por vidi, ĉu li sukcesos plibonigi la ĵurnalisman traktadon de movade gravaj temoj.
klarigovalle.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2014-09-10 09:46
Enhavtabelo de la septembra numero.
Lingvo.info proksimiĝas al lanĉo de Redakcio — Laste modifita: 2014-09-27 20:03
Jam de iom da tempo Eŭropa Esperanto-Unio kun financa subteno de Eŭropa Unio okupiĝas pri multlingva informa retejo pri lingvoj. Laŭ gazetara komuniko dissendita okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj, la 26-a de septembro, la retejo estos finpretigita antaŭ la fino de la jaro. Jam nun eblas esplori unuan version. Libera Folio publikigas la gazetaran komunikon ĉi-sube.
Filipinaj esperantistoj en parado de geja fiero de Redakcio — Laste modifita: 2014-10-03 16:41
Du esperantistaj studentoj partoprenis la ĉiujaran universitatan paradon de geja fiero en Quezon, la plej granda urbo de Filipinoj. Ilia partopreno, kun afiŝoj en Esperanto kaj la filipina, estis rimarkita de multaj aliaj subtenantoj de gejaj rajtoj, el kiuj kelkaj montris interesiĝon pri Esperanto.
Rekorda interesiĝo pri studoj en Poznano de Redakcio — Laste modifita: 2014-10-08 10:37
Se iu eble timis pri la daŭrigo de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la universitato Adam Mickiewicz en Poznano, ties duboj certe forvaporiĝis, kiam montriĝis, ke por la nova trijara grupo aliĝis rekorda kvanto da studentoj. Entute 26 studentoj el 14 landoj partoprenis la unuan sesion, okazintan fine de septembro.
Rekorde granda komitato de TEJO de Redakcio — Laste modifita: 2014-10-26 21:08
La nova komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estas la plej granda dum la lasta jardeko. Krome unu komitatano estas duobla, do la 42 komitatanoj mirinde havas 43 komitatanajn postenojn. Libera Folio petis la prezidanton de TEJO rakonti pri la taskoj kiuj atendas la novajn komitatanojn, kaj ĉu vere unu komitatano povas samtempe sidi sur du seĝoj.
desegnisto.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2014-10-26 15:25
Bildstrio pri denaskuloj aperis en la angla de Redakcio — Laste modifita: 2014-11-07 22:34
La usona bildstria desegnisto Dan Mazur publikigis 12-paĝan dokumentan komikson pri denaskaj parolantoj de Esperanto. La bildstrio aperis kiel parto de komiksa antologio pri la temo "subkulturoj". Libera Folio intervjuis la aŭtoron.
Nova retejo de UEA plu prokrastiĝas de Redakcio — Laste modifita: 2014-11-18 09:48
Kompleta renovigo de la retejo de UEA devis esti la ĉefa prioritato de la nova estraro de UEA, elektita en Rejkjaviko antaŭ jaro kaj duono. En ĵusa raporto de la estraro pri farita laboro tamen nenio estas menciita pri la retejo. Laŭ Mark Fettes la demando daŭre restas prioritata – sed ne tuj solvebla.
Esperanto en frontpaĝo de Wall Street Journal de Redakcio — Laste modifita: 2014-11-26 12:13
La mondfama usona gazeto Wall Street Journal, kun pli ol du milionoj da abonantoj en la tuta mondo, dum mallonga tempo plurfoje raportis pri Esperanto. Unu el la artikoloj eĉ aperis sur la frontpaĝo de la papera eldono. Neil Blonstein, unu el la intervjuitoj, rakontas kiel okazis.
Pasporta Servo renaskiĝis en la reto de Redakcio — Laste modifita: 2015-01-04 09:40
Post longa misfunkcio en la reto nun aperis nova versio de Pasporta Servo. Tamen samtempa subita demisio de la ĉefa respondeculo, Roy McCoy, denove endanĝerigas la ĝustatempan aperon de la presita listo de gastigantoj.
baptiste.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2014-11-26 12:07
Esperanta klavaro fine ankaŭ por iPhone de Redakcio — Laste modifita: 2015-01-06 14:21
Post multjara atendado, ankaŭ uzantoj de iPhone fine povas fari tion, kio ekde la komenco estis natura afero por uzantoj de Android-telefonoj: tajpi Esperantajn literojn en ĉiuj programoj. Por povi realigi tion, al Chuck Smith necesis atendi novan version de la operacia sistemo.
chuck2015.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2015-01-04 12:18