Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / ISAE falsis sian propran statuton

ISAE falsis sian propran statuton

de Redakcio Laste modifita: 2013-05-06 20:09
Esploro de Libera Folio montras, ke Internacia Scienca Asocio Esperantista intence falsis sian propran statuton por povi rapide registriĝi ĉe la nederlanda Komerca ĉambro kaj peti EU-subvencion. La statuto estis ŝanĝita en pluraj lokoj sen oficiala decido. Tio estas en ordo, ĉar ISAE estis en krizo, opinias la prezidanto de UEA.

Libera Folio pli frue povis raporti, ke Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE) indikis nomojn de du falsaj funkciuloj, kaj neniujn verajn, por povi rapide registriĝi ĉe la nederlanda Komerca ĉambro kaj peti EU-subvencion. Pliaj esploroj montris, ke ankaŭ la teksto de la statuto, nun oficiale registrita ĉe la Komerca ĉambro, ne kongruas kun la valida statuto de ISAE, akceptitaj de ĝiaj gvidorganoj en 1991.

Por registriĝo de nova asocio ĉe la nederlanda Komerca ĉambro necesas havigi la subskribojn de ĉiuj estraranoj de la asocio. Tial al Libera Folio ŝajnis iom mirinda la fakto, ke nur du funkciuloj estis indikitaj ĉe la registriĝo de ISAE. Por esplori la aferon, la redakcio mendis de la Komerca ĉambro la tekston de la statuto, kiu estas oficiale deponita tie.

Laŭ tiu teksto, la estraro de ISAE konsistu el "minimume du homoj kaj el maksimume sep homoj". Nepraj postenoj estas prezidanto kaj ĝenerala sekretario.

Estas tre nekutime, ke la estraro de asocio povas konsisti el nur du homoj. Tial ni entreprenis paŝojn por trovi la statuton de ISAE en alia oficiala fonto – sed tio montriĝis ne tute facila.

La teksto ne troviĝas en la reto. Nek la aganta prezidanto de ISAE, José Antonio Vergara, nek la aganta ĝenerala sekretario, Francesco Maurelli, volis sendi la tekston de la statuto. Vergara anstataŭe sendis ankoraŭ ne aprobitan projekton de nova statuto, dum Maurelli respondis ke li "ne havas tempon" respondi demandojn pri la statuto.

Ankaŭ Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, "ne havis tempon" serĉi la tekston de la statuto en la arkivo de UEA. Tamen, helpe de malnova membro de ISAE Libera Folio fine sukcesis trovi la tekston de la nun valida statuto, kiu estis aprobita en 1991 kaj poste publikigita en la bulteno de ISAE.

Laŭ la valida statuto, la estraro de ISAE konsistu el prezidanto, vicprezidanto, ĝenerala sekretario, sekretario-kasisto, kaj reprezentanto de la redakcia komisiono de la revuo. Do, minimume kvin personoj.

Aldone, en la valida statuto troviĝas paragrafoj pri landaj delegitoj, landaj filioj, fakaj sekcioj, komisionoj kaj pri la komitato de ISAE. Neniu el tiuj paragrafoj troviĝas en la falsa statuto, registrita ĉe la nederlanda Komerca ĉambro.

Responde al demando de Libera Folio, José Antonio Vergara konfirmas, ke efektive plu validas la statuto de 1991.

José Antonio Vergara: La fakto estas, tamen, ke tiu strukturo verŝajne jam tiam estis fantoma, ĉar jam de jaroj ne plu estas vivosignoj de ekz. landaj filioj. Kaj ne estis estraro, nur la sindona laborado de d-ro Sachs, kiu agis tute sola kiel prezidanto por redakti Sciencan Revuon. Ni nun havas vere funkciantan estraron, kun diskutoj kaj klopodoj vivigi la aferon.

Libera Folio: Sed kial ISAE do havigis al la Komerca ĉambro tekston, kiu grave diferencas de la valida statuto?

José Antonio Vergara: Kiel mi jam menciis, tiu malnova Statuto, kiu cetere estas nenie registrita oficiale, estis forsuperita de la fakta evoluo de ISAE al malfortiĝo, simila al tiu de pluraj E-aj organizaĵoj. Ni nun klopodas havi reale funkciantan estraron. Inter la taskoj kiujn ni alfrontas troviĝas interalie ĝisdatigi la Statuton kiu priskribu simplan, malpli postulan sed realigeblan kaj utilan strukturon.

Post kiam klariĝis la afero, Libera Folio refoje turnis sin al la ĝenerala direktoro de UEA.

Libera Folio: La esploroj de Libera Folio montras, ke ISAE lige de sia oficiala registriĝo prezentis al la nederlandaj oficialaj instancoj falsan, nevalidan statuton. Ĉu oficistoj de UEA konsciis pri tiu trompo?

Osmo Buller: – Ne.

Libera Folio: Kiel laŭ vi UEA sintenu al tia agado de sia faka asocio?

ISAE falsis sian propran statutonOsmo Buller: – Kompreneble UEA atendas, ke ĝiaj aliĝintaj asocioj funkciu konforme al siaj propraj normoj kaj al tiuj de oficialaj instancoj. En tiu ĉi konkreta kazo evidente okazis truko, pri kiu mi povas nur riproĉi. Trukado ja estas ofta fenomeno en la mondo de subvencioj, sed tio ne faras ĝin pli aprobinda.

Libera Folio: Ĉu laŭ vi oni povas argumenti, ke la ISAE-statuto de 1991 ne validas, ĉar ĝi ne estis registrita ie?

Osmo Buller: Se la asocio ne estas jure registrita, ankaŭ ĝia statuto ne povas esti registrita ie. Per tio ĝi tamen ne fariĝas malpli deviga, ĉar alie en neregistritaj asocioj regus plena anarkio. UEA havas amason da regularoj, sed nur la statuto estas registrita ĉe la Komerca ĉambro. UEA tamen devas apliki siajn regularojn.

La prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, ne volas kondamni la agadon de ISAE, sed opinias, ke se la asocio pli frue nenie estis oficiale registrita, temas unuavice pri morala demando, ne jura.

ISAE falsis sian propran statutonProbal Dasgupta: — Memoru, ke ISAE estis dum sufiĉe longa tempo en krizo, kaj praktike ne estis funkcianta, kaj ke do morale dirite (pro tiu longa nefunkciado) ĝia nuna situacio tre similas al la starigo de nova instanco.

Laŭ Probal Dasgupta, la statuto de ISAE, aprobita de ĝiaj gvidorganoj en 1991, estas "neformale establiĝinta", kaj do ne estas granda afero, ke kelkaj estraranoj de ISAE ŝanĝas ĝin sen aprobo de la oficialaj gvidorganoj de la asocio.

Probal Dasgupta: — El viaj intervjuoj fariĝas klare, ke en la renaskiĝanta ISAE almenaŭ iuj ŝlosilaj funkciuloj, inkluzive la prezidanton, interkomunikiĝis tute eksplicite pri la procedo sekvota, kaj ke oni trompas neniun – kondiĉe ke ne ekzistas jama jura registriĝo de ISAE alilanda, kiun oni devintus nuligi aŭ malvalidigi.

La fakto, ke ISAE efektive trompas la nederlandajn oficialajn instancojn, indikante falsajn funkciulojn, do ne ŝajnas al li atentinda.

Francesco Maurelli, ĝenerala sekretario de ISAE kaj gvidanto de la komerca firmao Kosmo, klarigis ke li ne havas tempon respondi al pluaj demandoj de Libera Folio. Li ankaŭ "ne trovis tempon" sendi al Libera Folio informojn pri la kontoj de sia firmao, kvankam li pli frue promesis libere disponigi ilin al ĉiuj petantoj.

La falsa statuto kaj falsaj funkciuloj de ISAE estis uzitaj, por ke la asocio trafu limdaton de EU-subvencio, kiun peras la firmao Kosmo.