Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Neniu volas aranĝi la Afrikan kongreson de UEA

Neniu volas aranĝi la Afrikan kongreson de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2011-07-06 17:10
La 5-a Afrika Esperanto-Kongreso devis okazi fine de la jaro 2012, sed momente ŝajnas, ke ĝi devos esti prokrastita. Jam komence de aprilo la kunordiganto de la Afrika komisiono de UEA, Adjévi Adje, anoncis konkurson inter afrikaj landaj asocioj, organizaĵoj kaj kluboj, kiuj ŝatus aranĝi la kongreson. Nun pasis la limdato – kaj venis neniuj kandidatiĝoj, li informas.

En la retlisto "landa agado", ligita al Universala Esperanto-Asocio, Adjévi Adje forte bedaŭras, ke ŝajnas manki interesiĝo pri la planata kongreso:

- Bedaŭrinde, neniu kandidatiĝo alvenis, kaj mi devis konkludi, ke neniu grupo aŭ asocio en Afriko vere pretas gastigi la aferon, kvankam intertempe montriĝis intereso flanke de Benino kaj Burundo. Estas domaĝe, ke tiel Afriko  preterlasis la ŝancon denove sperti organizadon de renkontiĝo. Kaj mi demandas al mi, ĉu iam Afriko decidos esti aktoro de sia sorto, ĉar al mi ŝajnas ke ni havas preskaŭ ĉiujn eblojn, tamen ni pluploras...

En aprilo 2010 la Esperanta Civito nuligis sian propran "Jubilean Afrikan Kongreson", anoncitan jam en decembro 2008, kaj planitan por la fino de la jaro 2010. Samtempe Gbeglo Koffi en Togolando anoncis la starigon de nova tutafrika Esperanto-organizaĵo UETA, kiu laŭ li aranĝos sian propran tutafrikan kongreson.

"La kongreso de UETA nomiĝas AKE (Afrika Kongreso de Esperanto). La unua okazos en 2011 aŭ 2012. Ĝis la fino de 2010 estos preciza informo pri la dato kaj loko de la kongreso", skribis Gbeglo Koffi en majo 2010. Post tio nenio aŭdiĝis pri la afero.

Laŭ informoj en la retejo de la Esperanta Civito, la prokrastita Civita "Jubilea Afrika Kongreso" siavice nun estas planata por la jaro 2013. 

arkivita en:
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2011-07-07 06:51
UETA parolis pri sia unua AKE (Afrika Kongreso de Esperanto), kiu okazos en 2011 au 2012. Tio okazis che la fondo de la unuigho. Nun la tuta afero estas en la manoj de la konsilio de UETA, kiu decidos.
Nun UETA zorgas pri gravaj aferoj :
- Reorganizado de la tuta afrika E-movado, ke tiu chi estu pli aktiva kaj realisma. Afrikaj esperantistoj komprenu la veran signifon de Esperanto, kiun ili uzu por celoj vere proksimaj al la idearo de Zamenhof
- Starigo de instruprogramoj kun koncernaj ekzamenoj
- utiligado de Esperanto konsiderante afrikajn realajhojn, ke chiu nova esperantisto afrika tuj sciu kiel ekuzi Esperanton por disvolvi sian personecon kaj cetere esti utila al sia medio.
- ktp