Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Kongresa skismo inter la Civito kaj Gbeglo Koffi

Kongresa skismo inter la Civito kaj Gbeglo Koffi

de Redakcio Laste modifita: 2010-04-28 08:13
La Esperanta Civito nuligis sian Jubilean Afrikan Kongreson (JAK), anoncitan en decembro 2008 kaj planitan por la fino de la jaro 2010. La oficiala klarigo de la nuligo estas, ke la Togolanda Esperanto-Kongreso, kiu devus okazi tuj antaŭ la tutafrika aranĝo, povus ĝeni la organizadon de JAK. La organizantoj en Togolando miras pri la decido, kaj atentigas, ke la Togolanda Esperanto-Kongreso devis esti antaŭkongreso de JAK. La nuligo de JAK koincidas kun la fondo de nova tutafrika Esperanto-organizaĵo de Gbeglo Koffi, kiu planas propran tutafrikan kongreson. Laŭ delegito de UEA en Zimbabvo, la tuta afero estas privata projekto de Gbeglo Koffi, kaj ne meritas la nomon de tutafrika organizaĵo.

La Esperanta Civito jam en novembro 2008 diskonigis la ideon pri granda Afrika Kongreso de Esperanto, okazonta en Togolando fine de decembro 2010. Kiel loka organizanto estis indikita "TIETo, paktinta establo en strikta kunlaboro kun KCE, kaj posedanta la privatan lernejon "Institut Zamenhof".

En sia saluto al la landa kongreso de togolandaj esperantistoj en decembro 2008 Valerio Ari (Giorgio Silfer) konfirmis la planon, pri kiu laŭ lia tiama anonco estis bonvenaj kunlabori ĉiuj afrikaj organizaĵoj, kiuj membras en la Civito. Li promesis ankaŭ, ke Kooperativo de Literatura Foiro organizos flugkaravanojn el ekster Afriko al la kongreso.

Evidente la planoj fine montriĝis tro grandiozaj kaj multekostaj, ĉar la 21-an de aprilo la Kooperativo de Literatura Foiro decidis nuligi la kongreson. La opinio de la afrikaj organizantoj ne estis konsiderita, kaj la informo pri la nuligo estis dissendita nur en konfidenca diskutlisto pri la kongreso:

...la kongresfako de LF-koop decidis prokrasti la Jubilean Afrikan Kongreson en Esperanto ĝis dato kaj en loko konvenaj al la nova asocio Unuiĝo de Esperantistoj en Tuta Afriko.

Laŭ la sama mesaĝo, necesas atendi "almenaŭ plian jaron", antaŭ ol la kongreso povos okazi. La dudeko da eŭropanoj, kiuj laŭ la mesaĝo aliĝis al la kongreso, rericevos la antaŭpagon, anoncas LF-koop.

La "nova asocio" menciita en la mesaĝo evidente ne estis pridemandita, antaŭ ol la afrika kongreso estis nuligita "por ĝia oportuno". En mesaĝo datita la 22-an de aprilo, la ĝenerala sekretario de Unuiĝo de Esperantistoj en Tuta Afriko (UETA), Doumegnon Koffi, esprimas surprizon pri la decido. Li aldone eldiras sian plenan nekomprenon pri la indikita kialo, nome ke la organiza laboro postulata de la 17-a Togolanda Esperanto-Kongreso malhelpus la tujpostan okazigon de la jubilea tutafrika kongreso:

Estas ege bedaŭrinde, ke pro la 17-a Togolanda Esperanto-Kongreso vi prokrastis la Jubilean Afrikan Kongreson. Ĝis nun mi ne vidas en kio la 17-a TEK povas malhelpi la bonan organizadon de JAKE, male, la 17-a TEK estas konsiderata laŭ mi kiel la antaŭkongreso de JAKE, kaj la partoprenontoj de JAKE profitos por gustumi la togolandan E-kongreson.

Pri la fondo de la nova "tutafrika" Esperanto-organizaĵo anoncis Gbeglo Koffi la 14-an de aprilo. En la nova asocio Gbeglo Koffi mem havas la postenon de "Respondeculo de Arbitracia komisiono", dum lia frato Doumegnon Koffi estas ĝenerala sekretario.

Libera Folio turnis sin al Gbeglo Koffi por ricevi klarigon pri la nuligo de la Jubilea Afrika Kongreso. Li unue montris sin nescianta pri la kongreso, kiu devis okazi en lia loĝurbo:

- Kiu planis la kongreson en Lomeo? Ĉu temas pri Afrika Kongreso? Eble jes, ĉar ĝi estas planita por okazi en Afriko. La proponantoj de la ideoj klarigis, ke ĝi estas kongreso ne de Esperanto sed pri Esperanto.

Libera Folio: Laŭ informo siatempe publikigita en la retejo de la Civito, la "surloka referenca organizaĵo" por la afrika kongreso estas TIETo, kiun vi gvidas. Ĉu vi ne plu kunlaboras kun LF-koop tiurilate?

- Farendaĵoj persekutas TIETon kaj min, kaj nun la funkciado de UETA kiel tute sendependa E-instanco afrika zorgigas nin pli ol aliaj aferoj.

Laŭ Gbeglo Koffi, la nova organizaĵo UETA nun planas propran afrikan kongreson, kaj pri eventualaj planoj de la Civito li plu nenion scias:

- Togolandanoj planas sian kongreson en decembro 2010, kaj ĝi efektive okazos tiam. UETA planas sian kongreson en 2011/2012. Certe ĝi okazos. Se unu el tiuj kongresos nuliĝos, tiam togolandanoj/afrikanoj povos klarigi kial. Sed pri la afrika kongreso, pri kiu vi demandas, respondos nur la proponantoj de la ideo.

Ĉu entute okazos iu el la "tutafrikaj" kongresoj ŝajnas tre malcerta. La kongresa skismo ĉiukaze indikas, ke la rilatoj inter la teamo de Gbeglo Koffi kaj la Esperanta Civito ne plu estas idealaj.

Malklare estas ankaŭ, ĉu la nova "tutafrika" organizaĵo de Gbeglo Koffi iam iĝos io pli ol unu plia mallongigo. Laŭ klarigo de Gbeglo Koffi ĝi ĉiukaze ne havas la ambicion kunigi afrikajn landajn asociojn de UEA aŭ aliajn organizaĵojn, sed tamen pretendas reprezenti ĉiujn esperantistojn en Afriko:

- Ĝi ne konsideras landajn asociojn, ĉar en tiaj la movado lamas. La rilato estas pli rekta inter la unuopuloj kaj UETA. La desubisma vojo devigas tion fari. Jam kun ĉiu afrikano-esperantisto aŭ/kaj esperantisto vivanta en Afriko rilatas UETA pere de ARE. La tuta laboro de ARE okazas en ACE, kiu nun rolas kiel la sidejo de UETA.

ACE estas Afrika Centro Esperantista, la iama Afrika Oficejo de UEA, kiu post skismo proksimiĝis al la Civito, kaj nun eventuale skismas ankaŭ kun la Civito. La mallongigo ARE siavice estu legata kiel "Afrika Reto Esperantista", klarigas Gbeglo Koffi.

La nova "tutafrika organizaĵo" neniel estas tutafrika, sed simple privata projekto de Gbeglo Koffi, antaŭ monato argumentis Oliver Mazodze, la delegito de UEA en Harare, Zimbabvo.

Responde al tio, la Civita retejo rapide aperigis ampleksan artikolon pri la privataj cirkonstancoj de Oliver Mazodze, ŝajne por aludi, ke tiu ne esprimas sian propran opinion, sed estas subaĉetita de UEA. Responde al demando de Libera Folio, Oliver Mazodze indignite refutas la aludojn:

- Mi esperas, ke la internacia Esperanto-komunumo baldaŭ komprenos entute la veron pri la kazo Afrika, pri tiu longdaŭra konflikto, kaj ke ĝi ne tute seniluziiĝos pri la Esperanto-movado en tiu grava kontinento, ĉar tiujn lastatempajn konfliktajn vortojn eldiras nur unu afrikano kaj grupeto da disĉiploj. Tiu Gbeglo kaj ties disĉiploj jam reagis al mia letero, akuzante, ke UEA pagis al mi “iom da eŭroj” por aperigi tiun leteron; tamen, mi antaŭe kun neniu UEA-estrarano interkomunikiĝis, kaj tiun leteron mi verkis kaj dissendis tute propravole, ĉar mi konsideris, kiel afrika Esperantisto, ke estas gravege, necese, eĉ prudente tiel interveni.

arkivita en:
pistike65
pistike65 diras:
2010-04-26 07:13
La Civita bruejo parolas pri
"la homo kies voĉtubo estas "Libera Folio"
http://www.esperantio.net/index.php?id=1273
lau bone informitaj fontoj, en sekva komuniko HeKo lancxos konkurson por diveni la identecon de la vocxtubo-tenanto. Cxefpremio: senpaga civitaneco dumviva (kaj postmorta, kun panteona opcio)!

amoke
Istvan Ertl
esperantogo
esperantogo diras:
2010-04-26 22:06
Libera Folio asertas :
1- rilatoj inter la teamo de Gbeglo Koffi kaj la Esperanta Civito ne plu estas idealaj.
2- La nova "tutafrika organizaĵo" neniel estas tutafrika, sed simple privata projekto de Gbeglo Koffi, antaŭ monato argumentis Oliver Mazodze, la delegito de UEA en Harare, Zimbabvo

Pri (1) shajnas al mi, ke Libera Folio diris tion, kion ghi deziras. Ghi komprenu, ke tute ne estas tiel. Vidu demandon de Kalle kaj mian respondon !
Kalle demandis : "sed (chu) TIETO daure restas membro de la pakto?"
Mi respondis :
"Certe vi scias la minacojn de UEA-estraro por eksigi min de UEA. Laste Barbara faris min, komplice kun Probal, nur observanto che la komitato de UEA. Tamen mi daure restas kaj pluestos membro dumviva de UEA. Nenion malbonan la Esperanta Civito faras al TIETo. Ech se io malbona okazus, ni lavus la malpuran tolajhon en domo. TIETo pluestas paktinta establo de la Esperanta Civito. Tio tute ne malhelpas la agadon de TIETo, sed male, ebligas ni pli bone scii pri Esperantujo kaj pli bone agadi por Esperanto. La aligho de TIETo al la Esperanta Civito ebligas al ghi pli bone koni siajn verajn amikojn". Kial Kalle ne aperigis tiujn vortojn miajn ? Estas klare, ke lia intenco estas kverelgi Giorgion SILFER kaj min. Plie li citis partojn de mesaghojn de DOUMEGNON Koffi kaj ankau partojn de mesaghoj al retlisto, en kiu li ne membras. Kiel li povis atingi tiujn informojn ? Li mem scias ?
Mi ripetas, ke TIETo daure estas paktinta establo de la Esperanta Civito.

Pri (2) mi jam respondis la mesaghon de la zimbabvano. Li mem komprenas, ke li ege eraris. Multon mi klarigis al li, kio silentigis lin. Certe li konvinkighas, ke al li mankas multa scio pri nia movado. Li intermiksis aferojn, rakontas tion, pri kio li ne havas informojn, do elpensas tion mem. Chu UETA estas tutafrika au ne, tion chiuj vidos en venontaj jaroj. Kion pensas unuamondanoj, tio estas, ke afrikanoj ne havas monon kaj tial povas nenion fari ech se ili havas belajn planojn. Chiuj atente sekvu la iradon de UETA, kaj chiuj jughos.
redakcio
redakcio diras:
2010-04-26 23:13
Via lasta respondo al mia tria, kompletiga demando ne aperis en la artikolo, ĉar ĝi alvenis jam POST la apero de la artikolo. Krome ne estas novaĵo, ke TIETo ne eliris el la Civita pakto. Ja estus novaĵo, se ĝi tion farus. Sed kiel vi vidas, vi bonorde povis mem publikigi vian kompletigon ĉi tie.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
esperantogo
esperantogo diras:
2010-04-27 16:19
 Necesas aldoni vortojn pri la aldonajhoj de la artikolo

1-Afrika Oficejo de UEA ĉesis ekzisti dum vizito de Silfer
2-Nova Afrika Komisiono de UEA sen Gbeglo Koffi
3- UEA ĉesigas kontakton kun Gbeglo Koffi
4- Demisiinto ekgvidas la novan Afrikan Oficejon de UEA
5-La afrika batalo pri mono akriĝas
6-Afrika Centro Esperantista atakas

Jen vortoj pri tiuj punktoj :
1-Nun chiuj scias la nunan staton de Afrika Oficejo en Benino. Silfer ne vizitis Beninon, sed chesis ekzisti tie vera oficejo. Eble pro la okazigo de la kvazaua ILEI-konferenco en Benino, Afrika Oficejo vere chesus ekzisti.

2- Gbeglo Koffi gvidis la afrikan komisionon dum jaroj. Nu, de 2006 ghis nun, kiom da homoj jam estas che la kapo de afrika komisiono. Klaras, ke ghis nun UEA-gvidantoj pluserchas vere taugan homon por tiu posteno.

3- UEA-gvidantoj neniam pardonas la rifuzon de GBEGLO Koffi donaci Instituton Zamenhof kiel bazon de UEA en Afriko. Tial ili chiel traktas lin. La lasta ago estas tiu de Barbara kaj Probal, kiuj igis lin nur observanto che la komitato.

4- Dirante "Demisiinto ekgvidas la novan Afrikan Oficejon de UEA", oni aludas pri la ek-re-laboro de Raoul HOUNNAKE en Afrika Oficejo. Le demando estas :" Kiel kaj dum kiom da tempo li faris verajn laborojn en tiu Afrika Oficejo. Nun nur volontulo laboras en Afrika Oficejo. Chu do la laboro de la demisiintoj estis efika,fekunda ? Kial nun li ne plu laboras en Afrika Oficejo ?

5- Jes, estu vere, ke "La afrika batalo pri mono akriĝas". Necesas bone kompreni la batalon. Tiu chi celas ne akaparon de mono fare de afrika esperantisto, sed manipuladoj de mono de UEA-membroj, kion denuncas la afrika esperantisto.
 
6- Tute pravas, ke "Afrika Centro Esperantista atakas" ne por malbonfari, sed por defendi. Feliche tiu tempo jam pasis, kaj ekde nun nur pri vere bonegaj agadoj parolos Afrika Centro Esperantsito, kiu nun provizore rolas kiel la sidejo de UETA.

Pliaj vortoj pri la supraj titoloj estas klare skribitaj en la libro SUB LA VERDA BLUZO, kiu riceveblas rete au papere. Insteresighantoj turnighu al GBEGLO Koffi <esp.togo@cafe.tg>
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2010-05-01 06:34
Se oni komparas la raportojn de Libera Folio kaj de la Civito, ŝajne estas neniu malkonsento pri la faktoj. (Ja estas malkonsento pri la interpreto de la faktoj, evidente.)

Plej interese estas, ke la Civito diras, ke ĝi asertis al la "partneraj establoj (precipe TIETo en Togolando)" ke ĝi aŭskultis iliajn opiniojn, sed ĝi ne diras kiuj estis tiuj opinioj, kaj kiu estis la opinio de TIETo. Ankaŭ Gbeglo Koffi en siaj diversaj afiŝoj ne diris kiu estis tiu opinio. Eble li aŭ la Civito nun malkaŝos tion.

Yves Bellefeuille
"S-ro Yves Bellefeuille distingis sin kiel plumpan mokanton pri la Esperanta Civito." -- Heroldo Komunikas, n-ro 331.
esperanto
esperanto diras:
2010-04-27 22:05
Nur UEA havas la sperton, kapaciton, rilatojn kaj per tio la eblon organizi iom pli grandan universalan au unternacian kongreson.

En UEA estas nuntempe nur unu dejhoranta persono, kiu havas tiun organizan sperton kaj kiu faras la realan laboron okaze de la organizado de UK: Osmo Buller, ghenerale direktoro de UEA.

UEA povus organizi tian kongreson en Afriko, se ghi volus, respektive se iu afrika landa asocio de UEA invitus la tegmentan organizon de la Eo-movado ghin okazigi, kaj se UEA kaj Osmo Buller konsiderus la kondichojn por la organizado de tia kongreso plenumitaj.

Chio alia estas iluzio.
Dieter
Dieter diras:
2010-04-28 12:33
UEA ne estas la sola E- organizo . Ankau ekzistas SAT , kaj aliaj organizoj, kiuj kapablas organizi kongreson
Plenplena esta la oferto en E- ujo. Vi. bv rigardi la kalendaron. ( ghi ne estas iluzia)
Mi mem estas tre malkontenta pri la decido nuligi la kongreson en togolando. (La futbalistoj sukcesis organizi la turniron en Sudafriko, sed UEA ne hontas pri sia nekapablo) . UEA ne havu la solan privilegion por organizo de UK- kaj certe ne nur unu persono. Tial mi faris la proponon (en formo de referendumo subskribita de 140 SAT anoj kaj UEA anoj) kune organizi kongreson de SAT kaj UEA.
 Tial vocxdonis mi kontraux tiu decido dum kunveno en KCE . Almenau mi mem volonte partoprenos la tutafrikan kongreson kun mia filo denaskulo.
jakvo
jakvo diras:
2010-04-28 14:35
SAT, kara Dieter ne estas Esperanto asocio sed uzas Esperanton kiel laborlingvo. Ne 140 SAT membroj subskribis vian peton al referendumo sed nur 30 eble iom pli sed certe ne 40. Entute 140 homoj (ĉu esperantistoj) subskribis vian peton al referendumo. Ĉu ne iom magra rezulto konsiderante la kvanton da membroj de la Universala Esperanto asocio?
Vi ĉiam kaj je ĉiu momento parolas pri demokratio. Pripensu foje kiel ĉi tiu sistemo funkcias. 49,9 % de la homoj devas salteti kiel 50,1 % decidas. Vi apartenas al la 49,9 % mi timas.
Dieter
Dieter diras:
2010-04-28 16:18
SAT estas registrita fakorganizo en jarlibro de UEA. Ghi evidente estas Esperanto organizo.
En demokratio decidas foje nur unu homo. Nuntempe ekzemple Barak Obama prezidento de Usono decidis pliintensigi la militon en afganio. Tamen ekzistas la homa rajto je militrifuzo.
En demokratia svislando ankau estis nur minoritato, kiu rifuzis la militservon- sed nuntempe estas garantiata la civila servo. Sed bedaurinde ankorau ekzistas la svisa armeo.
La membroj de UEA nur kunvenadas dum UK-oj - tial estis tre grandioza mia rezulto de 140 subskribintoj.
Mi petas la demokratan rajton je memdecido pere de referendumo en UEA kaj SAT. Au chu vi esprimas vin kontrau demokratio?
Ankau eblus demandi la UEA- anojn pri UK en afriko. ( mi esperas la plimulton)
esperantogo
esperantogo diras:
2010-04-28 18:05
 Andreas Kuenzli asertis : "Nur UEA havas la sperton, kapaciton, rilatojn kaj per tio la eblon organizi iom pli grandan universalan au unternacian kongreson". Lau mi, Andreas forgesas vorteton. Universalaj kongresoj okazadis antau la fondigho de UEA kaj certe ankau post ghia iama malfondigho. Tial necesas, ke Andreas aldonu vorteton je la komenco de sia frazo, ke la tuto estu :"NUN Nur UEA havas la sperton, kapaciton, rilatojn kaj per tio la eblon organizi iom pli grandan universalan au unternacian kongreson".

Plie, li skribis:"En UEA estas nuntempe nur unu dejhoranta persono, kiu havas tiun organizan sperton kaj kiu faras la realan laboron okaze de la organizado de UK: Osmo Buller, ghenerale direktoro de UEA". Chu Andreas kredigas, ke antau la enoficgo de Osmo kiel ghenerala direktoro la UKoj ne estis bone organizitaj ? kaj kio post li ? Chu oni komprenu, ke en CO nur Osmo Buller laboras bone ? Chu vero estas, ke nunaj UKoj estas bone organizataj ? Ne, Kiuj partoprenadas regule UKojn, tiuj povas atesti, kiel la nunaj estas malbone organizitaj kaj la roterdama de 2008 rompis la nunan rekordon en misorganizigho. "Inter blinduloj regas strabulo".

Certe Andreas ne bone konas la intencojn/celojn de la orgnizantoj de nunaj UKoj. Tial li skribis :"UEA povus organizi tian kongreson en Afriko, se ghi volus, respektive se iu afrika landa asocio de UEA invitus la tegmentan organizon de la Eo-movado ghin okazigi, kaj se UEA kaj Osmo Buller konsiderus la kondichojn por la organizado de tia kongreso plenumitaj".
- Kun Osmo Buller kiel ghenerala direktoro de UEA tute ne povas organizi UKo en Afriko. Tio estu klara al chiuj. Mi petas, ne demandu min kial. Certe Andreas scias la kialon.
- Kiom da landaj asocioj de UEA nun ekzistas funkciantaj en Afriko. Eble oni citus landajn asociojn en Suda Afriko, Burundio, Togolando, Benino, Nigherio, DRKongolando. Chu estas aliaj ? Inter tiuj chi, kiuj vere bone funkcias ? Sciindas, ke en Togolanda estas UTE (Unuigho Togolanda por Esperanto), kiu rolas ankau kiel landa asocio de UEA, sed ne nur tio ghi estas, char ghi estas pli vasta kampo kiel tuto de la esperantistoj vivantaj en Togolando. Tiel ghi havas la forton ion pli grandan organizi kaj ech iam inviti UKon. Ghi faros ion tian, nur kiam UKo havos sian fonon de antau 1908. Ankau en Suda Afriko io povos okazi, sed en la ceteraj la shanco ne estas taksebla.

- Mi ne scias sur kiuj bazighas Andreas por nomi UEA-an tegmenta organizo en la Espepranto-movado. Rekonindas, ke UEA estas pli granda en membroj, sed ghi tegas neniun alian E-organizon. UEA kun la aliaj E-organizoj estas en la sama nivelo. La ekzemplo trovighas ankau che la delegacio Esperanta che ALTE. Plie kiun rolon havas UEA che Pen International ? Tio montras, ke UEA nun tute ne reprezentas la E-movadon. Ghiaj gvidantoj volas, ke estu tiel, sed ili vere ne iras la taugan vojon por atingi tion.

-Vere mi ne komprenas kion shatus diri Andreas per :"kaj se UEA kaj Osmo Buller konsiderus la kondichojn por la organizado de tia kongreso plenumitaj". Chu nun estas diferenco inter UEA kaj Osmo BULLER ? Do estas klare, ke UEA havas sian direkton kaj ankau Osmo sian, kio faras, ke UEA laboras sub Osmo BULLER ? Jen la tuta asocio farighas posedajho de unusola homo, kaj la rezulton chiuj vidas. UEA havas verajn problemojn, kaj chiam ghiaj gvidorganoj cedas al Osmo. Jen realighas la planoj de Osmo por UEA, dum la gvidorganoj perdas sian tempon nur por verki laborplanon neniam realigatan.

"Chio alia estas iluzio", pravas Andreas, kiu komprenu, ke same estas por tiuj, kiuj pensas, ke UEA estas la tegmenta organizo en la E-movado.

Fine, eblus pensi, ke la grandeco de UKo dependas ne nur de la nombro de la partoprenantoj, sed precipe de la programoj okazigitaj. Eble Andreas ne scias, ke UKo disigas geedzojn pro la fenomeno "Kongresa edz(in)o", kiun la CO bone regas, flegas kaj subtenas, kaj ni ne citu la sortojn de knaboj, kiuj falas en kaptilojn de gejoj, respondeculoj altrangaj de UEA. Ne, estu iom pli da seriozeco en la aferoj de la UKoj. Chu ankau tio estas bona organizado de UKo ?

Fine, sciidas, ke Esperantujo nun estas reprezentata de neniu E-organizo. Kion faras MAS, nur ghin tio engaghas. Tiel estas ankau por la aliaj E-organizoj, ankau por UETA.
esperanto
esperanto diras:
2010-04-29 00:14
Bedaurinde Koffi ne vidas la realajhojn, la realecon, kiun mi celis trakti.
Jen la sola komento, kiun mi povas aldoni. Klarigi al tiuj, kiuj ne vidas tiun realecon, ion ajn estas ege malfacile kaj shajne havas neniun sencon.

Do organizu vian afrikan kongreson kaj klopodu kunvenigi e-istojn el diversaj afrikaj kaj eksterafrikaj landoj. Kun au sen Silfero (prefere sen). Ghi ja ne devos esti io grandega kun miloj da partoprenantoj. Se vi sukcesos organizi ion similan kiel en la pasinteco en Afriko au lau la lastatempaj aziaj renkontighoj, tio estus vershajne jam sufiche multe kaj bone.

Cetere sen certa kvanto de mono oni povas tuj forgesi la aferon. Lau mia scio Silfero ne havas monon por investi en kongresojn au simile, ankau lia organizo ne havas monon (kiel UEA), kaj la plimulto de Landaj Asocioj ankau ne havas monon. Male, liaj pompe anoncitaj aranghoj en Cxaudefono disvolvighas kutime kun ne pli ol 10 personoj en materie plej modesta maniero.

Cetere ech se iuj UK de la lasta tempo laudire estis malbone organizitaj, tio principe ne renversas la teorion pri UEA, kiun mi eksplikis en mia antaua mesagho, al kiu Koffi reagis.
Mi dubas, chu Silfer povos organizi pli bonan kongreson en Afriko ol la roterdama UK, kiu laudire estis malbone organizita, sed tamen okazis kiel kutime.
esperantogo
esperantogo diras:
2010-04-30 17:12
Jes, nun estas klara la ideo. Kiuj jam legis multon en tio, kio aperis pri UETA, tiuj memorus, ke UETA kunlaboros kun chiuj E-organizoj. Tial al sia kongreso ghi invitos gvidantojn de chiuj E-tendencoj. Invito iros al gvidantoj de UEA, SAT, MAS kaj ankau al la Esperanta Civito. Ho jes, ankau al EsperantoLand, kaj kial ne al aliaj E-organizajhoj, landaj asocioj, ktp.
UETA kalkulas je neniu el la aliaj E-organizoj por la okazigo de sia kongreso.Male, ghi permesos al tiuj, kiuj tion petas, okazigi diskutrondojn dum la kongreso por klarigi pri si al afrikaj esperantistoj.

esperanto
esperanto diras:
2010-05-23 00:03
Dum aperas amaso da diversspecaj fanfaronajhoj en la Estrara Raporto 2010, kies signifo vershajne estas troigita, oni rimarkas, ke la agado de Koffi Gbeglo sub Afriko (Landa Agado) estas komplete prisilentita.
Oni do ne miru, se Koffi Gbeglo jhetas sin denove en la manojn de Silfero.