Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Usonaj esperantistoj ŝanĝis ŝildon

Usonaj esperantistoj ŝanĝis ŝildon

de Redakcio Laste modifita: 2007-09-02 21:55
La landa kongreso de la usona landa asocio de UEA ĉi-jare okazis ne en Usono, sed en Meksiko, en la urbo Tijuana, proksima al la usona landlimo. En la kongreso Esperanto-Ligo de Norda Ameriko oficiale ŝanĝis sian nomon al Esperanto-USA, laŭ propono prezentita antaŭ pli ol tri jaroj, kaj unuafoje oficiale diskutita jam en la landa kongreso en la jaro 2005. La kongreson partoprenis ankaŭ aktivuloj de la meksika movado, kaj oni komune decidis, ke la Universala Kongreso estu invitita al Meksiko, kiam la loka movado sufiĉe fortos. Pasintjare UEA havis nur 22 individuajn membrojn en Meksiko.

Proksimume cent esperantistoj vojaĝis al Tijuana, Meksiko, por la usona landa kongreso, okazinta fine de julio. La hotelo Pueblo Amigo gastigis la kongreson lukse kaj afable nur unu kilometron de la landlimo kun Usono. Mar Cardenas kaj la Loka Kongresa Komitato multon faris por organizi belan kongreson, kaj la fakto ke ĝi okazis ekster Usono (eĉ se nur je duonmejlo) donis al la kongreso rave fremdetan etoson.

Multaj kongresanoj vojaĝis kune per aŭtobuso rekte de la estrarkunsido, kiu okazis en Santee, urbo ekster San Diego en Kalifornio.

La kongresejo estis luksa kaj bone traktis la gastojn. Estis grandega, sesetaĝa ĉambro en la mezo, kie okazis kelkaj programeroj. Samloke estis ankaŭ la restoracio kaj kazino.

La nura plendo pri la kongresejo estis, ke en tiu ĉambrego la bruo de la maŝinoj de la kazino foje malfaciligis la aŭdadon, speciale por la maljunuloj. Foje fariĝis komedio, en kiu unu homo diris "Parolu pli laŭte - Mi ne povas aŭdi vin!" kaj alia respondis, "Kion vi diras? Mi ne povas aŭdi vin!". En la aliaj salonoj, tio ne estis problemo.

La malferman prelegon faris Duncan Charters, profesoro de Principia Kolegio en Ilinojso. Unu el la plej bonaj oratoroj el Usono, li pritraktis la kongresan temojn de lingvoj, landlimoj, kaj justeco en lingvaj rilatoj. Aliaj prelegoj traktis diversajn temojn, inter ili la usonan kaj meksikan Esperanto-movadojn.

La movado en Meksiko lastatempe havis organizajn problemojn inter la ĉefroluloj, kiu rezultis en tio ke la landa asocio de UEA en Meksiko dum iom da tempo eĉ riskis sian oficialan statuson ĉe UEA, pro tro malmultaj membroj.

En diversaj prelegoj, organizantoj de la regiona movado prezentis planon por solvi la diversajn problemojn kaj antaŭenigi Esperanto en la regiono. Vere montriĝis kuraĝiga bildo de la progreso de la Esperanto-movado en Meksiko.

La decidojn de la estraro kaj rezultojn de la balotado oni anoncis ĉe la solena fermo. Al Lusi Harmon oni donis honoran membrecon pro ŝia dumviva aktivado por Esperanto.

Finfine estis farita decido pri la nomŝanĝo: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko nun estu nomata "Esperanto-USA". Tiu decido sekvis de multjara diskuto pri tio, ke la nomo malĝuste ŝajnigis ke la organizaĵo celas ne nur Usonon, sed ankaŭ la aliajn nordamerikajn landojn - Kanadon kaj Meksikon.

En la balotado, Julie Spickler estis elektita sekretario. Krome estis elektitaj kvar estraranoj, inter ili Tim Westover, kiu ĵus gajnis la unuan premion por proza verkado en la Belartaj Konkursoj de UEA.

Okazis belaj ekskursoj dum la kongreso - al la urbo-centro, la kultura centro, kaj al la punkto en kiu la landlimo inter Usono kaj Meksiko atingas la maron. Por mi, kiel usonano, estis interese pripensi kiel aspektas Usono de ekstere. Postkongresa ekskurso iris al la marbordaj urboj Playas de Tijuana, Rosarito, kaj Ensenada.

Unu el la plej gravaj celoj de la kongreso estis montri solidarecon inter usonaj kaj meksikaj samideanoj. La plejmulto de la partoprenantoj estis usonanoj, sed venis ankaŭ aro el la plej aktivaj esperantistoj en Meksiko. Kunsido pri la Amerika Komisiono de UEA kunigis aktivulojn el Usono kaj Meksiko por diskuti, kiel plej bone kunlabori por antaŭenigi Esperanto-agadon inter la du landoj.

La plej grava rezulto estis plano inviti la Universalan Kongreson al Meksiko, kiam la landa asocio sufiĉe fortos por fari la inviton. La prezidanto kaj vicprezidanto de Esperanto-USA donis sian subtenon al tiu plano.

Steven Brewer
(teksto kaj foto)

arkivita en: