Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Usonaj esperantistoj planas ŝanĝi nomŝildon

Usonaj esperantistoj planas ŝanĝi nomŝildon

de Redakcio Laste modifita: 2006-01-29 17:14
Esperanto-Ligo de Norda Ameriko (ELNA), la landa asocio de UEA en Usono, planas ŝanĝi sian nomon al Esperanto USA. Unu kialo de la planata nomŝanĝo estas la fakto, ke ELNA efektive ne reprezentas esperantistojn el la tuto de norda Ameriko: ja en Kanado kaj Meksiko ekzistas aliaj landaj asocioj. "Laŭ mi, kiam la boato eksinkas, oni ne malŝparu tempon por diskuti kion oni repentru sur la nomŝildon", komentas estrarano de ELNA, Steven Brewer. Li tamen opinias, ke oni post la longdaŭraj diskutoj fine ŝanĝu la nomon, por pluiri al pli gravaj temoj.
Usonaj esperantistoj planas ŝanĝi nomŝildon

Kudromaŝinoj aŭ Esperanto?

La diskuto pri la nomŝanĝo de ELNA daŭras jam de pli ol du jaroj, rakontas Steven Brewer, estrarano de ELNA:

- Ĉe la Landa Kongreso en 2005, oni havis komplikan balotadon en kiu oni balotis ĉu oni ŝanĝu la nomon kaj al kio. Kiam oni kalkulis la balotojn kaj diskutis la rezultojn, la volo de la membraro ŝajne estis ke oni jes ŝanĝu la nomon kaj ke "Esperanto-USA" estu la elekto - ĝi estos la sama kaj en Esperanto kaj en la angla.

La proponata nomŝanĝo estis kritikata de iuj, kaj ne nur pro tio ke la literkombino "USA" nenion signifas en Esperanto. En la diskutgrupo SCE Christopher Zervic skribis:

- Se nomŝanĝo endas, mi sugestas ke ELNA sekvu aliajn neprofitcelajn grupojn en Usono, kaj elektu nomon laŭ ordinara kutimo kiel American Civil Liberties UnionNational Rifle Association, aŭ National Organization of Women. Do plej nature la nomo estu eble American Esperanto Association, au National Esperanto Society. Je unua vido "American" en nomo kreas saman au eĉ pli grandan problemon kiel "ELNA". La problemo solveblas per traduki "American" en Esperanto "Usona". Sed la mallongigo "UEA" evitindas.

En la sama diskutejo Marko Rauhamaa ŝerce atentigis, ke ĉar usonanoj foje ŝatas nomi usonajn fenomenojn "tutmondaj", ankaŭ la landa asocio de UEA en Usono povus nomiĝi "World Esperanto Association".

Steven Brewer rakontas, ke li persone komence kontraŭis la ideon de nomŝanĝo, ĉar la problemoj de ELNA laŭ li ne temas pri la nomo.

- Laŭ mi, kiam la boato eksinkas, oni ne malŝparu tempon por diskuti kion oni repentru sur la nomŝildon. Samtempe, mi konsentas ke, se ni jam elspezis du jarojn diskutante la nomon, mi subtenos Esperanto-USA. Tio ja solvas ĉiujn plendojn pri la nomo. La retejo jam nomiĝas tiel. Kaj eble post jaro, la tuta organizaĵo povos atenti la plej gravajn problemojn inter ni kaj la ekstera mondo kaj solvi ilin, anstataŭ ol simple babili inter ni pri niaj klubecaj aferoj.

La fina decido pri la eventuala nomŝanĝo de ELNA estos farita lige kun landa kongreso de la asocio en julio 2006. Se du trionoj el la voĉdonrajtaj membroj balotos por la nova nomo, la nomo estos ŝanĝita.

Pli pri la nomŝanĝo de ELNA Steven Brewer rakontas en sia retejo.

arkivita en: