Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / La buĉinto de Esperanto-redakcio suspendita

La buĉinto de Esperanto-redakcio suspendita

de Redakcio Laste modifita: 2007-04-22 21:45
La Inspekta Konsilantaro de Pola Radio suspendis la estraranon de la radio Jerzy Targalski. La kaŭzo de la suspendo estis, ke Targalski laŭ la la konsilantaro "ĝenis la publikan bildon de Pola Radio". Inter esperantistoj Targalski estas aparte konata pro siaj eldiroj rilate la judan devenon de Zamenhof.

targalskiLa Esperanto-redakcio de Pola Radio estis fermita interalie pro tio, ke Zamenhof estis judo. Tio iĝis evidenta en la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof, en la tago de la lasta esperantlingva elsendo de Pola Radio. Pli frue la estro de la redakcio, Barbara Pietrzak, diris nur, ke Jerzy Targalski prezentis "ideologiajn argumentojn", kiam li  transdonis al la redakcio la finan decidon pri la likvido. Poste montriĝis ke la "ideologia argumento" estis jena: se eĉ Israelo ne elsendas en Esperanto, kial do Pola Radio tion faru? Zamenhof ja estis pollandano, sed de juda deveno, li argumentis.

La prezidanto de la radia estraro, Krzysztof Czabański, poste nomis "malbonŝanca kaj malĝusta” la eldiron de Jerzy Targalski pri la juda deveno de Ludoviko Zamenhof. La  eldiron de Targalski pri la deveno de Zamenhof siatempe kritike taksis ankaŭ la pola ministro de kulturo, Kazimierz Michał Ujazdowski. "Tio estas malsaĝa, malprudenta kaj malbona eldiro” diris Ujazdowski en intervjuo de alia radiostacio.

La eldiraĵo pri la judeco de Zamenhof ne estis la sola aŭ eĉ la ĉefa kialo de la nuna suspendo. Sub la gvido de Targalski estis maldungita granda kvanto de dungitoj en Pola Radio, kaj lige kun tio li laŭ multaj maldungitoj kondutis en neakceptebla maniero.

Inter la maldungitoj estis ankaŭ la kunlaborantoj de la Esperanto-redakcio, el kiuj unu, Gabriela Kosiarska, estis tamen poste redungita por la retaj elsendoj. Neniu alia nun laboras en la Esperanto-redakcio aŭ oficiale kunlaboras kun ĝi.

En sia sabata numero la prestiĝa pola ĵurnalo Gazeta Wyborcza rakontas pri la suspendo de Jerzy Targalski en artikolo kun la titolo "Li ofendis, neglektis, humiligis". Laŭ la gazeto, ekzemple ĵurnalisto Maria Szablowska aŭdis de Targalski, ke ŝi devas foriri ne nur, ĉar ŝi reprezentas "restaĵojn post Gierek kaj Gomułka", sed ankaŭ pro tio, ke Targalski "ĉirkaŭe vidas nur maljunajn virinojn".

Post la apero de la artikolo en Gazeta Wyborcza Jerzy Targalski anoncis, ke li intencas procesis kontraŭ la gazeto kaj postuli rekompencon de 150.000 zlotoj (40.000 euroj) por misfamigo.

Laŭ artikolo publikigita de la pola novaĵ-agentejo PAP, la kaŭzo de la suspendo estas "riproĉoj pri maldecaj elparoloj direktitaj al maldungataj laboristoj de la Radio, kaj la ĝeno de bona bildo de la kompanio en socia percepto ligita kun tio".

La Inspekta Konsilantaro nun decidis, ke Targalski devas esti suspendita ĝis oni klarigos la aferon. Tiucele aparta kunsido de la Konsilantaro estas planita je la 8 majo.  Tiam estos aŭskultataj la laboristoj, kiuj anoncas, ke malbone traktis ilin Targalski, kaj Targalski mem. Pli frue Targalski estis vokita al la Komisiono de Etiko ĉe Pola Radio, sed li rifuzis veni.

arkivita en:
jxano
jxano diras:
2007-04-23 13:41
Targalski perfekte rolas kiel "fia maldungisto". Li havis la malbonŝancon laǔte diri tion, kion aliaj silente pensas. Li faris la fitaskon. Nun la estraro de Pola Radio lavas siajn manojn atakante lin. Tio supraĵe kuracos la vundojn faritajn al la maldungitoj, sed ne redungos ilin.