Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Juda Zamenhof ne taŭgas por Pola Radio

Juda Zamenhof ne taŭgas por Pola Radio

de Redakcio Laste modifita: 2006-12-25 23:32
La Esperanto-redakcio de Pola Radio estis fermita interalie pro tio, ke Zamenhof estis judo. Tio iĝis evidenta hodiaŭ, en la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof, en la tago de la lasta esperantlingva elsendo de Pola Radio. Pli frue la estro de la redakcio, Barbara Pietrzak diris nur, ke Jerzy Targalski prezentis "ideologiajn argumentojn", kiam li antaŭ semajno transdonis al la redakcio la finan decidon pri la likvido. Poste montriĝis ke la "ideologia argumento" estis jena: se eĉ Israelo ne elsendas en Esperanto, kial do Pola Radio tion faru? Zamenhof ja estis pollandano, sed de juda deveno, li argumentis. "Ataki Esperanton pro la judeco de Zamenhof estas io, kion oni ne atendus en civilizita lando en la sino de Eŭropa Unio, kies kortumoj daŭre deklaras rasismon eksterleĝa", komentas Renato Corsetti. Laŭ informo aperinta en la retejo de Pola Radio vendrede vespere, la prezidanto de la radia estraro, Krzysztof Czabański, nomis "malbonŝanca kaj malĝusta” la eldiron de Jerzy Targalski pri la juda deveno de Ludoviko Zamenhof. En la fino de la vendreda elsendo Barbara Pietrzak neatendite anoncis la decidon de la estraro, laŭ kiu la elsendoj tamen ne ĉesos tuj, sed daŭros ĝis la jarŝanĝo.

La Esperanto-redakcio intencas citi la ekzaktajn vortojn de estrarano Jerzy Targalski en la lasta elsendo la 15-an de decembro. Tamen la afero iĝis konata pli frue. Post kiam raportisto de Gazeta Wyborcza eksciis pri la skandalo, ŝi mem kontaktis Jerzy Targalski. Tiu ripetis al ŝi proksimume la saman motivigon. En la artikolo de Gazeta Wyborcza li estas citata jene.

- Mi diris, ke se Pollando devus elsendi en Esperanto, ĉar ni fieras pri Zamenhof, do ankaŭ Israelo devus elsendi en Esperanto, ĉar certe ankaŭ ili fieras pri sia samgentano.

Jam antaŭ la apero de la artikolo en Gazeta Wyborcza, la estro de la Esperanto-redakcio, Barbara Pietrzak, menciis la aferon en personar-kunsido de Pola Radio. Ŝi tiam petis, ke la prezidanto de la radia estraro, Krzysztof Czabański, komentu la aferon, kaj memorigis, ke kiel la dato de la likvido estis elektita ĝuste la naskiĝtago de Zamenhof. Krzysztof Czabański tiam respondis, ke li unuafoje aŭdas pri la motivigo, kaj ke li volas esploris la aferon kaj aŭdi ankaŭ la version de Jerzy Targalski.

La raportistoj de Gazeta Wyborcza parolis ne nur kun Jerzy Targalski, sed ankaŭ kun Barbara Pietrzak, kiu konfirmis la aferon. Krome la Esperanto-redakcion, kiu nun klopodas savi almenaŭ la plej gravajn dokumentojn kaj sonregistraĵojn, vizitis fotisto de la gazeto. La nuna redakcio devos esti likvidita ĝis lundo. Ĉu efektive la sekvan vendredon ekfunkcios la promesata podkasta elsendo ne estas konate. Ankoraŭ ĵaŭde estroj asertis al la Esperanto-redakcio, ke neniu interesiĝas pri la nova posteno de podkasta ĵurnalisto, kvankam el aliaj fontoj estas konate, ke almenaŭ unu persono ĝin petis.

Laŭ informo aperinta en la retejo de Pola Radio vendrede vespere,  la prezidanto de la radia estraro, Krzysztof Czabański, nomis "malbonŝanca kaj malĝusta”  la eldiron de Jerzy Targalski pri la juda deveno de Ludoviko Zamenhof. Vendrede posttagmeze ankaŭ Jerzy Targalski esprimis la bedaŭron, ke lia eldiro "prezentis en falsa lumo la Polan Radio kaj lian personon", informas la sama retejo.

La prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Renato Corsetti, forte indignas pro la nun malkaŝita motivo de Pola Radio:

Renato Corsetti- Ataki Esperanton pro la judeco de Zamenhof estas io, kion oni ne atendus en civilizita lando en la sino de Eŭropa Unio, kies kortumoj daŭre deklaras rasismon eksterleĝa. Oni povus ataki ĝin surbaze de mil aliaj kialoj: ni volas defendi la anglan, kiu venas de nia idea mastro; per Esperanto oni ne gajnas ion, kaj ni interesiĝas ĉefe pri materiaj gajnoj; ni volas utiligi tiun tempon por konverti niajn najbarajn landojn al la libera merkato, ktp. Temus pri motivoj kontraŭ kiuj oni povus kontraŭargumenti, sed se oni atakas la judecon de Zamenhof ni ne havas alian elekton ol solene protesti. Cetere homoj, kun tia idearo, daŭre atakis Esperanton en la daŭro de ĝia historio. Kie ili estas nun, demandas Renato Corsetti.

Li bedaŭras pro la damaĝo, kiun kaŭzas al la publika bildo de Pollando "la reveno al la plej mallumaj ideoj", kaj alvokas ĉiujn esperantistojn nun energie protesti ĉe la polaj instancoj pro tiuj "hontigaj asertoj".

- En la pasinteco iam esperantistoj pensis, ke eblas ne esti plu ĝenata de naciisma reĝimo per simpla "boniĝo", "deklaro pri kunlaboro" (Esperanto estas ilo por disvastigi germanecon, japanecon, ktp. eksterlande). Tio ne estas vero: sovaĝa besto restas sovaĝa besto, kiel ajn oni kondutas al ĝi, deklaris Renato Corsetti.

Li ne komentis, ĉu UEA daŭre planas kongresi en Pollando en la jubilea jaro 2009.

Jam antaŭ ol iĝis publikaj la vortoj de Jerzy Targalski pri la judeco de Zamenhof, en Esperantujo cirkulis onidiroj, ke antisemitismo povus esti unu el la motivoj de la likvido. Tiam ni petis la polan sociologon Zbigniew Galor komenti la temon, sed ne publikigis la komenton, ĉar tiumomente temis nur pri onidiroj. Jen kion li diris:

zbigniewgalor- Rilate la nuntempan okazaĵon ĉe Pola Radio, ne temas malferme pri judeco de homoj tie laborantaj kaj ilia esperantista medio. Plej senteble, povas temi, flanke de la homoj ĉirkaŭ Czabański, pri ia malsimpatiado (ankaŭ­ ne malferme esprimita) al la judeco de Zamenhof. Judeco estas traktata el ekstreme nacia ideologia vidpunkto de la nun reganta politika koalicio. La fadeno de antisemitismo - ligita kun faŝismo - aperas enkadre de la koalicio - sed ne nur en ĝi - ĉefe pro la partio Ligo de Polaj Familioj ("LPR de Giertych").

Laŭ Zbigniew Galor la kontraŭjudeco en Pollando ne plu rekte rilatas al judoj.

- Pola antisemitismo estas tre specifa, ĉar ĝi nuntempe funkcias en la lando, kie la kvanto de judoj iĝis ... simbola. (Tri milionoj da judoj en la 1918; el tio ĉ. 90% murditaj dum la milito; restis ĉ. 240 miloj; el tio elmigris ĉ. 95% kaj nun estas ĉ. 10 miloj; kvankam - verŝajne pro timo - nur unu milo, tio estas 0,00% de tuta pola loĝantaro, deklaris sian judecon dum popolnombrado en la 2002.) "Judo" funkcias kiel ideologia figuro. Ne kiel nomo de vera homo. Esti "judo" en tiu kultura ideologio signifas "alia" - iu ne nia. "Do" malamiko. Sociologie: antisemitismo en interna politiko de Pollando nun - kvankam ne same kiel en la jaro 1968 - rolas ankaŭ, kvankam ne tiom malfermite, kiel ideologio, kiu helpas maski intereson de la koalicio: akiri laborlokojn de "judoj".

En ideologiaj ŝanĝoj okazantaj ene de Pola Radio, antisemitismo estas nur unu el multaj fadenoj, li diras.

-  Kaze de Pola Radio antisemitismo ne estas (ĉefa) kaŭzo, ĝi estas perilo (utila, ideologia). Tre eblas, ke tie renkontiĝas du antisemitismoj - kontraŭ Zamenhof mem kiel "vera judo", kaj kontraŭ liaj sekvantoj - esperantistoj, ankaŭ laborantaj en Esperanto-redakcio de Radio Polonia, kiel simbolaj "Judoj" - ideologiaj figuroj. La sinteno de Czabanski perfekte laŭas certan tendencon nuntempe ekzistantan, kiu kalkuleblus kiel "ĝusta politiko"... Kiel mi menciis: tio estas nur ideologiaj maskoj de ekonomiaj interesoj: kapti laborlokojn por membroj de la reganta koalicio.

Amri Wandel, israelano kaj estrarano de Universala Esperanto-Asocio diras, ke por judaj kaj israelaj esperantistoj, la likvido de la Esperanto-elsendoj de Radio Polonia pro antisemitaj motivoj estas "duobla peko kaj makulo".

Amri Wandel- Pollando fariĝis traŭmata por la juda popolo pro sia longa historio de antisemitismo, kiu kulminis dum la dua mondmilito. (Kvankam ne poloj sed nazioj iniciatis la holokaŭston.) La Esperanto-movado, kaj ene de ĝi polaj esperantistoj, portas la standardon de homamo, defendo de homaj rajtoj kaj egaleco de etnaj kaj religiaj minoritatoj, kaj pruvas ke eblas ankaŭ alimaniere. Miloj da israelaj lernejanoj ĉiujare vizitas Pollandon, por vidi kie pereis iliaj praparencoj. Ankaŭ miaj du filinoj faris tiun pilgriman traŭmatan vojaĝon, sed ili aldonis dimension nekonatan al iliaj kunvojaĝantoj: ĉe la tombo de Zamenhof en Varsovio ili rakontis pri lingvo de espero per kiu homoj tra la tuta mondo amike kaj egale traktas unu la alian.

Laŭ Amri Wandel la eldiraĵo de Jerzy Targalski ja estas antisemita.

- La antisemita odoro de la vortoj de Jerzy Targalski pri la judeco de Zamenhof ne estas kamuflebla per lia klarigo al Gazeta Wyborcza. Ŝajnas ke la respondeculoj de Radio Polonia  ne konsideras tion antisemitismo, aŭ ne konscias pri la damaĝo kiun tia motivigo povas kaŭzi al la publika bildo de Pollando kaj de ĝia registaro.

Iom alimaniere rezonas alia konata israela esperantisto, Josef Ŝemer:

Josi Ŝemer- Mi plene akceptas la klarigon de la pola sociologo Galor, kiu diris, ke laŭ la ideologio kaj kultura etoso de diversaj koaliciaj-politikaj rondoj en la nuntempa Pollando, esti "judo" signifas "alia - iu ne nia, do iusence malamiko." Tio signifas ke oni ne povas akuzi s-ron Targalski pri rekta antisemitismo pro la frazoj kiujn li diris al la radio-laborantoj. Tamen, oni devas akre kritiki lin pro ili. Substrekante, ke pro tio ke Zamenhof estis "fremdulo" (ni ne diras "judo" sed "fremdulo, aliulo"), lia lingva kreaĵo ne meritas esti elsendata de Radio Polonia (tiel oni facile subkomprenas de liaj frazoj!), tiu funkciulo prezentas tre negativan tendencon de la polaj aŭtoritatoj. Malantaŭ tiuj vortoj kaŝiĝas ideologio danĝera, preskaŭ faŝisma, kiu memorigas al ni malbonajn tempojn el la lasta jarcento. Resume, ĝuste mi, judo israela, ne emas substreki la pure kontraŭjudan aspekton de la fiesprimoj, sed ilian danĝeran naciisman tendencon.

Laŭ Josef Ŝemer, la pola registaro nun havas facilan manieron montri, ke ĝi ne subtenas tiajn tendencojn.

- Se la pola registaro volas vere aparteni al la demokrataj-liberalaj ŝtatoj, kiel kredendas sekve de la aliĝo de Pollando al EU, ĝi devas renovigi la elsendojn en la Internacia Lingvo Esperanto. Nur tiu decido pruvos al la tuta mondo ke la pola ŝtato ne subtenas la kondamnindajn vortojn de la vicprezidanto de la Pola Radio!

arkivita en:
joelamis
joelamis diras:
2006-12-15 16:44
Vere, estas multe pli terure ol mi povis imagi. Preskaux ajnan alian kialon mi povis supozi, sed ne tiun -- almenaux ne en tiu cxi jarcento... des pli konsiderante la historion de la pasintaj jarcentoj en tiu mondparto.

En kiu jarcento ili vivas? Estas vere konsterne kaj timige ke antisemitismo kaj naciismo tiel bonfartas tie (kaj aliloke)...

Eble, koncerne UK-ojn, ni konsideru bojkoti Pollandon por la antauxvidebla estonteco. Tiom bedauxrindega afero konsiderante la fervorajn kaj bonajn samideanojn en Pollando. Sed finfine tia acxa ago (acxa per si mem kaj ecx pli acxe motivita) postulas fortan respondon... kaj ja ion pli ol protestleteroj -- necesas io kio trafas ilin je la monujo, ecx se nur simbole...
Modan
Modan diras:
2006-12-15 19:09
Estas tristige, ke malamo al gento eklipsigas la naturan homamon, kiu devas ja trovigxi ankau cxe estrarano de Pola Radio, s-ro Targalski.
Sed Targalski ankau damagxas la imagbildon pri Pollando, kiu ja volus liberigxi de la ombrego kiu malgraux ties volo malheligas gxian proksiman historion.
La estroj de Pola Radio devas respondi klare al la demando, tiom facila al la esperantistaro: "Kio estas rasismo"?
La respondo estu: "Ni ne scias kio estas rasismo. Ni ne komprenas tiun cxi fenomenon, kaj ni ne komprenas, kiel povas ies parolmaniero inkludi nociojn kiujn ni taksis malaperintaj de la mondo".
javergara
javergara diras:
2006-12-15 20:41
Se la "tergloba vilagho", ech se modernighinta, plene merkatigita kaj tehhnologia tamen iel similas al ia etendighinta vilagho kiel Bjalistoko, kun kvereloj inter la popoloj kaj gettoj kie vivas mizere neshatataj membroj de la socio (chu enmigrintoj, malrichuloj, lingvaj malplimultoj, ktp) ni rezistu la pogromistojn, ech se ili ekz. nun akiris la shtatan potencon en Pollando. Ni ne honorigu tiun registaron per nia modesta UK !

José Antonio Vergara
mbavant
mbavant diras:
2006-12-15 23:00
La eldiroj de Targalski estas profunde stultaj. Bone, ke li faris tiun mispaŝon, kaj ke ni ĝin ekspluatis. Sed oni ne dramigu: ni ne povas honeste lin kulpigi, ke li parolas pri la judeco de Zamenhof, ja estas io, pri kio ni mem senĉese informas. Ni same ne rajtas kulpigi lin pro eventualaj kontraŭjudaj pensoj, kiujn li ne eldiris. Kaj malantaŭ lia idiota eldiro kaŝiĝas serioza demando por niaj israelaj samideanoj: ĉu Israelo taŭge flegas la memoron de sia filo?
redakcio
redakcio diras:
2006-12-16 00:49
Amri Wandel eraras, kiam li diras ke Pollando havas longan historion de kontraŭ-judismo, kiu kulminis en la dua mond-milito. Li konfuzas la kulpantojn kaj la viktimojn.
Judoj abundis en Pollando precize pro tio, ke tie ili estis pli akceptitaj ol en aliaj landoj. La persekutantoj de Judoj en Pollando ne estis Poloj, sed Nazioj. Poloj mem ankaŭ multe suferis pro la Nazioj: la nazia atako kontraŭ
Pollando eĉ ekigis la tutan militon.

Yves Bellefeuille
goulo
goulo diras:
2006-12-16 17:04
Tio ke nazioj atakis Pollandon kaj amasmurdis judojn pruvas nenion pri tio, ĉu ankaŭ Pollando mem havas kontraŭjudismon. La mondo ne estas blanka kaj nigra, kaj estas fiuloj en ĉiu lando.

Memoru ke dum la dua mondmilito, iuj poloj mem volonte partoprenis masakrojn de judoj - kaj eĉ POST la milito en iuj vilaĝoj okazis kontraŭjudaj masakroj (sen helpo de la tiam forigitaj nazioj). (Kompreneble multaj aliaj poloj tre kuraĝe helpis judojn dum la milito!)

Sed kio pri hodiaŭ? Se Pollando estas tiom bonvena komforta loko por judoj, kial tiom malmultegaj loĝas ĉi tie? Kial en unu jaro de loĝado ĉi tie, mi renkontis nur unu homon kiu rivelis al mi ke ŝi estas juda, sed multegaj homoj mencias ke ili estas katolikaj? Simple vagu la stratojn kaj rimarku la diversajn svastikojn kaj kontraŭjudajn diraĵojn pentritajn sur murojn de huliganoj, aŭ atentu diraĵojn de iuj influhavaj grupoj kaj gvidantoj (ne nur la lastatempa diraĵo de Targalski), por kompreni ke kontraŭjudismo bedaŭrinde ekzistas en Pollando (same kiel ĉie, kontraŭ diversaj atakataj grupoj, oni povus lamenti), kvankam kompreneble la plejmulto de poloj ne estas tiaj!
redakcio
redakcio diras:
2006-12-16 22:47
Mi skribis ke fariĝis traŭmata Pollando - do la lando, ne la popolo (kvankam antisemitismo ekzistis kaj daŭre ekzistas inter poloj). Estas konate, ke la holokaŭston faris germanoj kaj ne poloj, sed ankaŭ estas fakto, ke tri milionoj da judoj ja pereis sur pola tero, kaj la nomo de Aŭŝvico ja fariĝis simbolo de la holokaŭsto. Kaj pro tiu historia leciono, poloj kaj aparte oficialuloj devas esti pli atentaj kaj sentemaj, kaj eviti elparolojn kaj farojn, kiuj povus aspekti kontraŭjudaj, kiel ligi la forigon de Esperanto-elsendoj al la judeco de la kreinto de Esperanto.

Amri Wandel
redakcio
redakcio diras:
2006-12-17 00:07
Mi rekte neas, ke Pollando havas "longan historion de antisemitismo, kiu kulminis dum la dua mondmilito". Estas tute inverse: Pollando estis inter la plej toleremaj landoj.

La koncentrejo en Oswiecim troviĝis en tiu loko ne ĉar Poloj konstruis ĝin, sed ĉar tie estis la Judoj. Estas signifoplene ke la koncentrejo estas konata sub sia germana nomo, Auschwitz, kaj ne sub sia pola nomo.

La fakto ke la persekutado de Poloj kaj Judoj fare de Nazioj okazis en Pollando ne donas al la nuna Pollando, kiu mem terure suferis dum la milito, iun ajn specialan respondecon. Tio vere estas kulpigi la viktimojn pro la faroj de aliaj homoj.

Yves Bellefeuille
mbavant
mbavant diras:
2006-12-17 13:31
Ni evitu la tenton trosimpligi la aferon, de unu flanko aŭ de la alia. Sendube ekzistis kaj plu ekzistas antisemitismo en Pollando, kiel en pluraj aliaj landoj, foje pro tute malsamaj kialoj. Sendube la pogromoj ekzistis en Pollando kaj Rusujo antaŭ la nazia invado. Sendube kiam parto de iu popolo afiŝas sian diferencon disde la cetero, tio vekas envion kaj malamon.

Homaranismo ĝuste celas al tio, ke oni trovu publikan ideologian bazon, akcepteblan por ĉiu ano de la koncerna lando, kaj eventuale disvolvu la gentajn aŭ religiajn apartaĵojn en privata kadro.
redakcio
redakcio diras:
2006-12-17 21:20
Yves eraregas dirante, ke Pollando ne havas historion de antisemitismo! Vere, en la komenco la polaj regantoj (bienestroj) invitis la judojn enloĝiĝi (en la 16-a jc ) kaj montris tiam grandan toleremon. Sed dum la jaroj la popolo komencis malami la "gastojn", pro diversaj kaŭzoj. La ĉefa estis religia: la poloj estis tre katolikaj kaj ne toleris la "murdantojn de Kristo". Alia grava kaŭzo estis envio ekonomia. Kaj pliaj kaŭzoj.

Dum la jaroj la antisemitismo plifortiĝis. La 17-a jarcento, ekzemple, estis terura por la judoj: pogromoj kaj buĉado en multaj okazoj, far' la poloj, sen kaj kun la kozakoj. Mi ne havas nun la kadron por detaligi, sed mi invitas Yves trastudi la historion de la judoj dum la lastaj jarcentoj kaj ekscii ke li multe eraris. Studu ankaŭ la historion de la judoj en Pollando inter la du mondmilitoj. Tiam la antisemitismo en Pollando kulminis.

Mia patro, judo kiu naskiĝis en Bjelostoko, rakontis al mi multe pri la tiea antisemitismo. Mia avino rakontis al ni pri pogromo okazinta tie en junio 1906, en kiu poloj mortigis 70 judojn. Ŝi diris ke post ĝi la oficialaj esploristoj de la eventoj akuzis ankaŭ la lokan polan policon kaj la civilajn aŭtoritatojn.

Eĉ post la fino de la dua mondmilito, kiam multaj judoj revenis el la koncentrejoj al la polaj urboj, okazis la fifama pogromo de Kielce, kies kaŭzo estis pure antisemitisma.
Do, Yves: se oni ne estas sperta pri iu temo, prefere oni ne parolu. Prefere mi, Israelano (nehistoriisto), ne skribu pri la historio de Kanado kaj vi (nehistoriisto) ne skribu pri la historio de la judoj en Pollando.

Josef Ŝemer
redakcio
redakcio diras:
2006-12-18 08:52
Oni asertis, ke pola kontraŭ-judismo kulminis en la dua mond-milito. Tio plene kontraŭas la fakton, ke Pollando mem estis la unua viktimo de la dua mond-milito.

La situacio de Judoj en Pollando antaŭ la dua mond-milito neniel estas komparebla kun la postaj suferoj sub la Nazioj, kaj certe ne kondukis al ili. La traktado de Versailles protektis malplimultojn en Pollando, kaj la pola konstitucio de 1921 donis al Judoj la samajn rajtojn kiel al aliaj homoj kaj protektis religian liberecon. La situacio dum la deko da jaroj antaŭ la dua mond-milito ĝenerale estis favora por Judoj
en Pollando.

Estas vere ke oni mortigis Judojn en Kielce en 1946, do post la milito, sed la reago de la ŝtato estas severa: oni mort-kondamnis naŭ partoprenantojn de la pogromo, kaj kondamnis tri aliajn al longa mallibereco. Tio montras, ke kiam okazis kontraŭ-judismo, ĝi estis netolerata kaj punita, do precize male al la situacio dum la mond-milito.

Nun mi vidas ke oni aldonis frazon al la originala aserto: "Kvankam ne poloj sed nazioj iniciatis la holokaŭston". Estas bone, ke oni tiel ĝustigis la antaŭan aserton.

Yves Bellefeuille
jorgo
jorgo diras:
2006-12-16 16:45
Karaj, ni havas ankoraŭfoje la eblon klare kompreni, ke la antisemitismo glore ankoraŭ pluvivas kaj ke ĝi, kompreneble, malamikas nian movadon!
Mi legis jam komenton proponindan bojkoti Pollandon, sed kiel sole Pollandon kaj ne ankaŭ sennombrajn landojn, kie la latenta aŭ ne malofte nekaŝata antisemitismo ...floras? Mi invitas ĉiujn pensi pri la antisemitismo en la propra lando. Tiu malsano havas en pliaj landoj fortajn radikojn kaj estas simple DANĜERA!!!

Estime
Georgo Dermatis
Grekio
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-27 17:15
Internacia Holocaust-Memortago
http://en.wikipedia.org/[…]/International_Holocaust_Remembrance_Day
http://de.wikipedia.org/[…]/Internationaler_Holocaustgedenktag

Esperanto evidente mankas (ne taugas) kiel lingvo en la koncerna rubriko de Vikipedio.