Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Rusianoj pretis kongresi en Moskvo sen UEA

Rusianoj pretis kongresi en Moskvo sen UEA

de Redakcio Laste modifita: 2007-05-31 08:32
La decido de UEA ne aranĝi la Universalan Kongreson en Moskvo en la jaro 2009 kaŭzis akrajn disputojn interne de Rusia Esperanto-Unio. Krome REU sendis al UEA kritikan leteron, en kiu UEA estas akuzata pri neglektado de la proponoj de REU. La letero estis tiel akratona, ke la prezidanto de REU, Andrej Grigorjevskij, rifuzis subskribi ĝin. Anstataŭe ĝin nome de la estraro subskribis la vicprezidanto de REU, Nikolaj Gudskov. REU-anoj ankaŭ ekdiskutis la ideon organizi propan internacian kongreson honore al "nia fama samlandano", Ludoviko Zamenhof.

En marto Rusia Esperanto-Unio diskonigis informon pri entuziasma subteno de la Moskva urba registaro al la propono okazigi la Universalan Kongreson de Esperanto en Moskvo. La subteno estis atingita post intensa laboro de esperantistoj, kaj vekis el Rusio la esperon, ke unuafoje en la historio Universala Kongreso povus okazi tie.

Responde al demando de Libera Folio, la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, tiam replikis, ke jam estas tro malfrue konsideri Moskvon por tiu jaro. Tuj poste la landa kongreso de REU faris formalan decidon, ke la Universala Kongreso tamen estu invitita al Moskvo, por la jaro 2009 aŭ 2010.

Meze de aprilo la estraro de UEA kunsidis en Roterdamo, kaj faris principan decidon, laŭ kiu la jubilea Universala Kongreso en la jaro 2009, la jaro de la 150-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, okazos ne en Rusio, sed en Pollando. Tiu decido forte iritis kelkajn el la gvidantoj de REU, kiuj diris, ke la estraro de UEA promesis ne fari decidon pri la afero antaŭ la ĉi-jara UK en Jokohamo. Estraranojn de REU aparte iritis, ke ili ne ricevis  rektan, oficialan respondon de UEA al sia propono pri kongreso en Moskvo.

En la diskutlisto de REU, la prezidanto Andrej Grigorjevskij opiniis, ke UEA ja donis klaran respondon:

- Laŭ mia supozo, okazas interkultura malinterkompreniĝo. Vidpunkte de okcidentanoj ili tre klare, sed ŝpareme por nia psiko kaj memo respondis. Kiam ili respondis, ke ne eblas esplori nian varianton por 2009 kaj multajn aliajn aferojn - tio iliavidpunkte estas tre diplomatia, sed malambigua neo (pri 2009). Sed ĉar ni ne kutimas al tia delikateco, ni ne komprenas.

Aliaj aktivuloj ne konsentis pri tia interpreto, sed opiniis, ke UEA intence balais subtapiŝen la demandon pri kongreso en Rusio. Laŭ vic-prezidanto Nikolaj Gudskov, ne ĉiuj gvidantoj de UEA estas entuziasmaj pri kongreso en Rusio.

- Iu(j) el la estraro - eble, jes. Sed s-ro Buller eĉ ne ekinteresiĝis. Kaj de li, kiel evidentiĝis, ĉio dependas - ne de la estraro, prezidanto, kaj ceteraj sensignifaj personoj.

Je tiu punkto en la diskuton enmiksiĝis ankaŭ Renato Corsetti, kiu atentigis, ke la estraro de UEA ne havis ion konkretan, pri kio diskuti.

- Kara Nikolao, la estraro, prezidanto kaj ceteraj sensignifaj personoj fakte ĉefe okupiĝas pri la disvastigo de Esperanto. Ili tamen eĉ diskutus pri la rusa propono por UK, se ĝi venus.

Sekvinte la ĉiam pli intensan internan diskuton de REU, Renato Corsetti revenis al la temo:

- Kial insisti ke la UK en Rusujo okazu en 2009, kio evidente estas malebla, kaj ne labori por ke ĝi okazu en postaj jaroj, kiel la decido de REU tekstas?

Laŭ vortoj de Nikolaj Gudskov, vicprezidanto de REU, adresitaj al Renato Corsetti, la traktado de tuta afero kaŭzis krizon en REU. Sekve de la afero REU sendis al Renato Corsetti kritikan leteron, kiun pro ĝia akreco tamen rifuzis subskribi Andrej Grigorjevskij, la prezidanto de la asocio. Anstataŭe subskribis ĝin Nikolaj Gudskov.

- Viaj vortoj nun nur profundigas la krizon en REU (...) kaj malfidon de rusiaj esperantistoj al UEA, kiel organizo, kiu kapablas plene neglekti la proponojn de siaj landaj asocioj. Mi esperas, ke vi ne forĵetos leteron, kiun mi al vi sendas hodiaŭ, sed traktos ĝin aŭ persone, aŭ transdonos ĝin senprokraste al via posteulo. Ĉiuokaze, ni esperas, ke niaj proponoj ne plu restos senrespondaj kaj/aŭ senbaze neglektataj, skribis Nikolaj Gudskov en publika mesaĝo al Renato Corsetti.

En la diskutejo de REU ricevis subtenon la ideo aranĝi internacian Esperanto-kongreson en Moskvo sendepende de UEA, se UEA plu ne montros interesiĝon pri la proponoj de REU. En la lastaj tagoj de majo, post kiam venis pliaj klarigoj de UEA, la diskuto tamen trankviliĝis, kaj oni ekdiskutis pri la ebleco aranĝi Universalan Kongreson en Moskvo en posta jaro.

arkivita en: