Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Famuloj ignoris esperantistojn en Moskvo

Famuloj ignoris esperantistojn en Moskvo

de Redakcio Laste modifita: 2007-04-18 11:24
"Monto naskis muson." Tiel komentis unu partopreninto la rezulton de la vendreda Moskva konferenco pri Esperanto en la rusia eduk-sistemo. Ĉeestis la konferencon neniu el la invititaj gravuloj, kies nomoj estis presitaj en la konferenc-programo, ankaŭ ne la eksa ŝak-ĉampiono Anatolij Karpov. La rusia Ministerio de Klerigado kaj Scienco estis reprezentita, sed sur malalta nivelo kaj ne dum la tuta konferenco. Ĉeestis Nelli Rozina, vicdirektoro de departemento en la ministerio. Ŝi elpaŝis preskaŭ komence de la aranĝo, kaj anoncis ke ŝi aŭdis "nenion interesan aŭ novan". Baldaŭ post tio ŝi forlasis la aranĝon. Antaŭ sia foriro ŝi tamen faris ankoraŭ unu malgrandan parolon, dum kiu ŝi diris, ke tamen en sekvaj elpaŝoj, post la ŝia, estis iom da interesaj kaj novaj faktoj, precipe en la parolado de Wim Jansen, docento de la Amsterdama universitato.
Famuloj ignoris esperantistojn en Moskvo

Partoprenantoj de la konferenco.

La pli fruaj kritikoj de Nelli Rozina koncernis tion, ke malmultaj elpaŝoj temis senpere pri la temo de la konferenco, la propedeŭtika valoro de Esperanto.

Wim Jansen rakontis pri sia laboro kaj spertoj kiel docento pri interlingvistiko kaj Esperanto. Li parolis pri tio, en kiuj kazoj Esperanto laŭ li sendube havas propedeŭtikan valoron.  Ankaŭ li tamen agnoskis, ke ĝis nun ekzistas ege malmultaj vere sciencaj, bone dokumentitaj eksperimentoj pri la propedeŭtika valoro de Esperanto.

En la program-folio de la Moskva konferenco estis publikigita impona listo de partoprenontoj. Interalie devis ĉeesti la aranĝon vic-urbestro de Moskvo Iosif Orĝonikidze kaj la eksa monda ŝak-ĉampiono, profesoro Anatolij Karpov. Ili tamen ne aperis.

Ankoraŭ kelkajn tagojn antaŭ la aranĝo la esperantistaj  organizantoj ŝajnis kredi, ke la invititaj famuloj ja aperos.

- Neniu anoncis pri sia nepartopreno, venos eĉ Karpov, sed kompreneble, ne por la tuta tago, diris Liana Tuĥvatullina en intervjuo de la retejo Esperanto novosti.

El la famuloj ĉeestis finfine nur Nikolaj Nikandrov, prezidanto de Rusia Akademio pri Klerigo, en kies ejo okazis la kunsido.

Kvankam ŝia nomo estis menciita en la program-folio, ne aperis en la ejo ankaŭ la rektoro de Moskva Ŝtata Lingvistika Universitato, Irina Ĥalejeva, kies malfavora eksperta konkludo pri instruado de Esperanto estis la elirpunkto de la tuta aranĝo.

En letero sendita al la Ministerio de Klerigado kaj Scienco, Rusia Esperanto-Unio en 2005 proponis enkondukon de Esperanto en la studplanojn de altlernejoj. Pro la letero de REU, Irina Ĥalejeva verkis ekspertan konkludon [plena traduko jen] pri la nuna stato de Esperanto, kaj konstatis, ke ne indas enkonduki Esperanton en la studplanon.

Por refuti la oficialan ekspertizon de Irina Ĥalejeva, la esperantistoj starigis propran komisionon de ekspertoj sub la egido de la ne tre konata rusia ekologia fondaĵo Teĥeko kaj  ĝia "Centro de sendependaj ekspertizoj". La "ekologi-lingvistika ekspertizo" de la esperantista komisiono [plena teksto jen] estis tre favora al Esperanto - ja ne surprize.

Tiu konkludo tamen ne konvinkis la spertulojn de la Ministerio de Klerigado kaj Scienco. La vicdirektoro de la departemento de ŝtata politiko en la sfero de klerigado de la Ministerio de Klerigado kaj Scienco, Nelli Rozina, laŭ la retgazeto Gazeta.Ru, konstatis, ke la esperantista projekto de "ĝenerala esperantigo de la lando" estus tro kosta: sole la edukado de lernejaj kaj altlernejaj instruistoj por milionoj da studentoj kaj lernejanoj kostus enormajn sumojn.

La reprezentanto de la ministerio krome konstatis, ke mankas fidindaj esploroj pri la asertata specifa propedeŭtika valoro de Esperanto, kaj petis la esperantistojn reveni, kiam ili havos malmolajn faktojn kaj eksperiment-rezultojn por subteni siajn asertojn.

Kvankam Nelli Rozina petis la esperantistojn ne apelacii al la ministerio pri la deviga studado de Esperanto en lernejoj antaŭ ol estos fidindaj eksperimentaj rezultoj pri ĝia "propedeŭtika valoro", la partoprenantoj de la konferenco poste decidis sendi alvokon al la ministro de klerigado. La origine ruslingva rezolucio, dimanĉe sendita al partoprenantoj por subskribo, finiĝas jene:

...la konferenco trovas nepra direkti al la Ministro de klerigado kaj scienco de Rusia Federacio proponon subteni eksperimentojn por demonstri kaj konfirmi la propedeŭtikan valoron de Esperanto, okazantajn en Rusio, kaj enkonduki la internacian lingvon Esperanto en la lernoplanojn de rusiaj edukejoj egale kun ĉiuj aliaj fremdaj lingcoj, kiel propedeŭtikan ilon antaŭ la lernado de fremda lingvo. [traduko de Libera Folio]

Kiel argumentojn por Esperanto la rezolucio iom neprecize mencias la "rekomendojn" de Unesko en 1954 kaj 1985, pri "enkonduko de la internacia lingvo Esperanto en la lernoplanojn de la edukejoj de landoj-membroj". La rezolucio grandparte ripetas la argumentojn menciitajn jam en la pli frua "ekologi-lingvistika ekspertizo", farita de esperantistoj mem.

[Foto el Planedo.ru]

arkivita en:
mbavant
mbavant diras:
2007-04-15 19:12
Klarigo pri la foto estus bonvena. Mi ĝin ne trovis ankaŭ ĉe ĝia fonto (planedo.ru).

Cetere tiu rusa artikolo en esperantnoma portalo estas multe pli pozitiva ol la ĉi-supra. Gravas i.a. la nuanco, ke Nelli Rozina atentigas pri la manko de spertoj pri propedeŭtika valoro _en Rusujo_.

Pri la ignorantaj famuloj: ĉu tio ne estas kutimaĵo?
redakcio
redakcio diras:
2007-04-15 22:01
Sur la foto estas esperantistaj famuloj. Meze estas Gennadij Ŝilo, la rektoro de universitato Justo. Malantaŭ li, maldekstre sur la foto, estas György Nanofszky, iama ambasadoro de Hungario en Moskvo. Dua de dekstre estas Wim Jansen. La aliajn mi ne rekonas, sed supozeble la sinjoro kun azia aspekto dekstre sur la foto povas esti Morita Akira, profesoro de la universitato de Nagoja.

La ignorado flanke de la plej multaj neesperantistaj famuloj estas kutimaĵo, kompreneble. Sed ne estas tute kutime, ke aranĝantoj de konferenco uzas la nomojn de famuloj kiel logilon, eĉ presas la nomojn en la program-folio, publike asertas ke la famuloj venos... kaj ili ne venas, kiel kutime.

Kalle Kniivilä
slavik
slavik diras:
2007-04-18 03:36
Evidente oni ne povas respondeci pri aliula veno aŭ neveno. Homo povas lastmomente decidi ne veni eĉ malgraŭ sia antaŭa promeso, kaj kio tiam?

Ke ne venis Karpov, eble eĉ bonas. Li vere aspektis kiel nura logilo en la listo. Bedaŭrinde, estis nur el tri antaŭpromesitaj ministerianoj (sed eble mi miskomprenis, kaj estis tamen ĉiuj tri).

Certe enkonduko de Esperanto, eĉ kiel tutlande instruata deviga instruobjekto, ne kostus "enorman" monon por Rusio, kiu reale riĉas nun. Simple oni ne volas ion tiel draste ŝanĝi, aparte surfone de aliaj konfliktoj ĉirkaŭ edukado (kiel la konflikto pri "ortodoksa kulturo" kiel studobjekto enkondukita en preskaŭ deko da regionoj).

Saĝa eliro el la tuto eble estus eksperimentado pri instruado de Esperanto en deko aŭ pli da lernejoj, laŭeble plej oficiala. Post tio vere eblus jam paroli pri vastigo de la sperto. Espereble, precize tiel la tuto rezultiĝos.
redakcio
redakcio diras:
2007-04-18 11:29
Estis nur unu reprezentanto de la ministerio, kaj ŝi frue foriris. Tion konfirmis du sendependaj ĉeestintoj, kaj ĝis nun neniu asertis ion alian.

Tion konfirmas ankaŭ la ĵusa komuniko dissendita laŭ la aranĝantoj, kiu tekstas interalie "el nuraj 9 personoj, rekomenditaj de la Ministerio kaj RAK por la konferenco, partoprenis nur 2". Unu el tiuj du estas evidente Nikolaj Nikandrov, prezidanto de Rusia Akademio pri Klerigo, kaj la alia estis Nelli Rozina, vicdirektoro de departemento en la ministerio de klerigado. Tiu malmulta partopreno laŭ la komuniko estis "atenco obstrukcii la aranĝon".

Pri eventuala eksperimentado en lernejoj parolas ankaŭ la artikolo de Gazeta.Ru, kies traduko legeblas en Libera Folio. Bedaŭrinde mankas ajnaj konkretaj informoj pri la afero. La aranĝintoj de la konferenco ne respondis al tiutemaj demandoj de Libera Folio, kaj ankaŭ la freŝa komuniko donas nenion konkretan.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio