Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Kolker transprenas la akademian konsultejon

Kolker transprenas la akademian konsultejon

de Redakcio Laste modifita: 2007-05-04 09:34
La Akademio de Esperanto ĵus reorganizis sian konsultejon, kiun provizore, ĝis la elekto de nova direktoro, prizorgas akademiano Boris Kolker. Pli frue la konsultejon prizorgis Stefan Maul.

La Akademio de Esperanto en 1999 starigis la Konsultejon de la Akademio, al kiu povas turni sin ĉiu Esperanto-uzanto per difinitaj lingvaj demandoj por ricevi konsilon aŭ rekomendon.

Demandojn pri vortfarado (novaj nocioj, terminoj) la komisiono promesas respondi relative rapide; ĉe komplikaj gramatikaj problemoj kutime daŭras pli longe. La respondoj ne estas decidoj de la Akademio de Esperanto, sed rekomendoj de la membroj de la Sekcio.

"Tamen la Akademio esperas ke utilas tiu ĉi rapida servo, kiel pruvis la praktiko de la lastaj jaroj, kiam la Konsultejon gvidis Stefan Maul", skribas la Akademio en sia oficiala komuniko.

Demandojn al la konsultejo de la Akademio eblas sendi tra reta demando-formularo.

La Sekcio Konsultejo petas  ke oni ne sendu simplajn demandojn, "kiujn povas respondi ĉiu sperta esperantisto, serĉante en vortaroj kaj aliaj konsult-libroj".

[Laŭ oficiala komuniko de la Akademio]

arkivita en: