Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Ses novaj akademianoj elektitaj

Ses novaj akademianoj elektitaj

de Redakcio Laste modifita: 2007-04-20 22:59
Ĉiun trian jaron unu triono el la 45 anoj de Akademio de Esperanto eliras, kaj estas elektata nova aro de Akademianoj por anstataŭi ilin. En la ĉi-jara elekto estis reelektitaj 9 membroj de la Akademio, kaj alelektitaj 6 novaj Akademianoj.

Ĉiu nova membro devis esti proponita de almenaŭ kvin ekzistantaj Akademianoj.

La fina elekta proceduro de la Akademio de Esperanto okazis dum la printempo per paperpoŝta voĉdonado, kiel okazas ĉiun trian jaron por triono de la Akademio, laŭ la statuto. Nun sekvos la elekto de la funkciuloj (prezidanto, du vicprezidantoj, sekretario, direktoroj de la sekcioj).

La interna cirkulero de la Akademio, informanta pri la rezultoj de la elektoj, estis datita la 19-an de aprilo. Por naŭjara oficperiodo estis laŭ ĝi nun elektitaj aŭ reelektitaj la jenaj personoj, konsistigantaj unu trionon de la akademianaro:

  • Gerrit Berveling (reelekto)
  • Renato Corsetti (reelekto)
  • Paul Gubbins (nova)
  • Christer Kiselman (reelekto)
  • Ilona Koutny (reelekto)
  • Katalin Kováts (nova)
  • Jouko Lindstedt (reelekto)
  • François Lo Jacomo (reelekto)
  • Mauro La Torre (nova)
  • Geraldo Mattos (reelekto)
  • Brian Moon (reelekto)
  • Ma Young-tae (nova)
  • Barbara Pietrzak (nova)
  • Baldur Ragnarsson (reelekto)
  • Saka Tadasi (nova)


arkivita en:
jukkap
jukkap diras:
2007-04-21 09:03

Surbaze de listo de elektitaj komitatanoj antaux naux jaroj (revuo Esperanto aprilo 1998) la akademion nun forlasis Werner Bormann, Sergej Kuznecov, Spomenka Stimec, Edwin de Kock, Andrzej Pettyn kaj Stefan Maul.

Jukka Pietiläinen