Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / UEA prepariĝas por elekto de nova estraro

UEA prepariĝas por elekto de nova estraro

de Redakcio Laste modifita: 2006-11-04 13:18
Per oficiala alvoko pri kandidatoj por la elekto de komitatanoj B, en la novembra numero de la revuo Esperanto, komenciĝis la renovigo de la gvidorganoj de UEA por la trijara oficperiodo 2007-2010. La procezo kulminos en la Jokohama UK per la elekto de la Estraro de UEA fare de la nova Komitato.

La komitatanoj B reprezentas en la supera organo de la Asocio la individuajn membrojn. Oni elektos unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da individuaj membroj laŭ la nombro en la antaŭelekta jaro. En la nuna Komitato estas ses komitatanoj B, sed en la nova Komitato estos por ili sep lokoj, ĉar intertempe la individuaj membroj denove nombras pli ol 6.000.

Minimume dek individuaj membroj de UEA, kiuj reprezentas minimume tri landojn, rajtas proponi kandidaton. Tiu ĉi devas skribe akcepti la kandidatigon kaj deklari siajn movadajn celojn. La akcepto kaj deklaro rajtas kune ampleksi maksimume 150 vortojn.

La kandidatigoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis la 28-a de februaro 2007. Validaj estas nur dokumentoj kun originalaj subskriboj. Retpoŝta aŭ faksa sendo de kandidatigoj ne estos valida. Se la nombro de kandidatoj superos sep, la individuaj membroj elektos la komitatanojn B per poŝta balotado.

Jam antaŭ la kongreso estos elektitaj ankaŭ la komitatanoj A por reprezenti la aliĝintajn landajn kaj fakajn asociojn, kiuj havas minimume 100 membrojn. La aliĝintaj asocioj kun malpli ol 100 membroj rajtas nomumi observanton.

La komitatanoj A kaj B poste rajtos kompletigi la Komitaton elektante komitatanojn C, kies partoprenon en la Komitato ili trovas utila pro iliaj specialaj spertoj kaj kapabloj. Kiel komitatanoj C estas ofte elektataj tiuj kandidatoj al estraraneco, kiuj ne jam estas komitatanoj.

La elektadon de la komitatanoj B gvidas la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, de kiu interesitoj povas peti informojn kaj konsilojn pri la proceduro. La elektadon de komitatanoj C kaj de la estraro gvidas la Elekta Komisiono, kies membroj estas István Ertl (Luksemburgio), Janez Jug (Slovenio), Lee Chong-Yeong (Korea Respubliko) kaj Edvige Tantin Ackermann (Italio).

[Laŭ gazetara komuniko de UEA]

arkivita en: