Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Sakaguchi: "Sociaj elementoj de kulturo mankas en Esperanto"

Sakaguchi: "Sociaj elementoj de kulturo mankas en Esperanto"

de Redakcio Laste modifita: 2006-01-25 13:41
"La aserto de laikoj, ke Esperanto ne taŭgas por serioza uzo, ĉar mankas al ĝi kulturo kaj denaskaj parolantoj, estas laŭ mi falsa kaj naiva", skribas Alicja Sakaguchi. Samtempe ŝi en sia repliko al kritiko de Detlev Blanke konstatas, ke Esperanto "ne estas striktasence portanto de iu difinita kulturo", ĉar la komunumo de esperantistoj ne estas grupo, kiu diferenciĝas de aliaj kulturaj komunumoj per specifaj, komunaj kondut- kaj agoformoj.
Sakaguchi: "Sociaj elementoj de kulturo mankas en Esperanto"

Specimenoj de esperanta kulturo.

Esperanto (kiel supernacia lingvo) estas sendube produktaĵo de kulturo kaj peranto de kulturo, sed ĝi ne estas striktasence portanto de iu difinita kulturo.

Ĉiu uzanto de Esperanto apartenas al iu difinita nacia grupo kaj sekve de tio povas identiĝi kun difinita etna kulturo. Sociaj elementoj de kulturo kiel ekzemple kutimoj, tradicioj, moroj, vivstiloj aŭ stereotipoj, sed ankaŭ kondutnormoj de socia etiketo, ne ekzistas en Esperanto. Ne ekzistas en ĝi ankaŭ normoj por la uzado de alparolformoj, (akademiaj) titoloj aŭ rangordoj.

La komunumo de esperantistoj – simile kiel komunumo de katolikoj aŭ anoj de aliaj religioj – ne estas kultura komunumo aŭ grupo, kiu diferenciĝas de aliaj kulturaj komunumoj per specifaj, komunaj kondut- kaj agoformoj.

Rilate al la arta kreado oni devas tamen substreki, ke Esperanto disponas pri relative ampleksa literaturo (prozo kaj poemoj) kaj kelkaj dramoj. Ankaŭ kantoj kaj kabaredoj ekzistas en ĝi. Originalaj verkoj en Esperanto havas kiel temon ja tion, kio homojn ĝenerale kortuŝas kaj okupas. En tiu "supernacia", "universala" karaktero oni povas serĉi paralelon al la novlatina literaturo.

En la Esperanto-literaturo troveblas bunta aro da literaturaj realaĵoj (ekzemploj de ili troviĝas en kelkaj publikaĵoj de Sabine Fiedler, parte ankaŭ ĉe Aleksander Melnikov). "Realaĵo (-j)" (germ. "Realien", "Realia") estas tradukscienca nocio. Temas pri konvenciaj konceptoj el la kampoj de historio, politiko, ekonomio, geografio, administracio, religio kaj aliaj terenoj. Tiaj lingvaj realaĵoj karakteriziĝas per tio, ke ili estas nekonataj al alilingva nacio aŭ lando, sur certa loko aŭ al certa komunumo.

Al realaĵoj apartenas ne nur materiaj kaj spiritaj objektoj kaj fenomenoj , sed ekz. ankaŭ alparolformoj, topografiaj nomoj (kiel ekz. germ. Watt(enmeer), pol. Podhale), nocioj por mezuroj kaj monunuoj kaj mallongigoj. Esperantaj esprimoj kiel ekz. la/nia Majstro, Esperantujo, diaspora kolektivo, stelo, Lingva Komitato, kabeiĝi, TEJO, Manifesto de Raŭmo, Bona Espero, Esperanto-Civito (novaperaĵo!) aŭ fanfaroni, estas ekzemploj por tiaj realaĵoj. Nature ili estas signife pli malmultnombraj ol tiuj en la etnaj lingvoj.

Tiaj Esperanto-realaĵoj spegulas la historion de Esperanto, movadan administracion, Esperanto-eventojn kaj aliajn specifaĵojn de la Esperanto-komunumo. Aserti, ke tiuj vortoj atestas ekziston de aparta, specifa Esperanto-kulturo, estas miaopinie troigo. Krome la ideo de ne malmultaj esperantistoj pri la ekzisto de "averaĝa esperantisto" estas science ne pravigebla kaj ne havas lokon kadre de seriozaj esploroj. (Cetere provoj difini "averaĝan germanon/-inon" aŭ (lastatempe!) "polon/-inon", devis fiaski pro naciisma motiviĝo.)

Mia 20-paĝa germanlingva artikolo titolita "Realienbezeichnungen im Esperanto: ein Beitrag für die Übersetzer" (Realaĵo-nocioj en Esperanto: kontribuaĵo al tradukistoj) aperos en la nuna jaro en lingvistika fakrevuo. La polemikaĵon de d-ro D. Blanke pri mia germanlingva artikolo mi legis (surpapere) nur supraĵe. Lia negativa sinteno al ĝi montras, ke li kaj mi vivas en sufiĉe malsamaj sperto- kaj sciomondoj.

La aserto de laikoj, ke Esperanto ne taŭgas por serioza uzo, ĉar mankas al ĝi kulturo kaj denaskaj parolantoj, estas laŭ mi falsa kaj naiva.

prof. d-ino Alicja Sakaguchi
Instituto pri Aplikata Lingvistiko
Universitato Poznań

arkivita en:
redakcio
redakcio diras:
2006-01-21 14:31
Ĉu Esperanto ne havas kulturon? Detlev Blanke prave skribis: Ne, ĉar neniu lingvo havas kulturon, nur ties parolkomunumo. Se s-ino prof-ino d-ino Sakaguchi ne komprenas tion, ŝi vere vivas en "malsama sciomondo". Ekzemple ŝi ne rimarkas la ekziston de alparolformoj, kiujn mi ĵus uzis, ĉu ne, samideanoj?

Lingvo estas grava indikilo kaj esprimilo de kulturo. Se do komunumo de homoj havas apartan lingvon, tiam oni povas esti certa, ke ili havas ankaŭ apartan kulturon. Same kiel la Judoj aŭ la ciganoj, la Esperantistoj loĝas en diversaj landoj kaj estas do membroj de diversaj etnaj, religiaj kaj geografiaj kulturoj.

Ĉu ankaŭ geografia? Jes, ĉar geografia kulturo laŭ sento de identeco estas ja plursthupa: "hejmlanda" povas signifi "regiona", "provinca", "ŝtata" aŭ eĉ "kontinenta" ("Eŭropano") aŭ: "tutmonda", pli bone "internacia" (Esperantujo). Tiun internacian identecon ni nomas "interna ideo", kaj ĉiu scias, kion mi celas, se mi skribas "ni". La kulturkomunumo de la Esperantistoj ekzemple eĉ havas mitojn: memoru la libron "Esperanto sen mitoj", kiu kritikas tiun fakton.

Ĉiu diskuto cetere estas vana, se oni konsideras: Homa komunumo, kiu libervole enkondukas kaj uzas apartan lingvon inter si, havas per tio aŭtomate nepretervideblan indikilon kaj esprimilon de aparta kulturo. La sekvaj sociaj elementoj, kiujn kreas tiu parolkomunumo helpe de la uzo de la lingvo, ankaŭ en Esperantujo ekde la tagoj de Zamenhof ne mankas.

Rudolf Fischer
(Esperantujano, Europano, Germano, Vestfalo, Muensterlandano)
msandelin
msandelin diras:
2006-01-26 12:31
Mi aliflanke opinias ke la artikolo de Alicja Sakaguchi (Mi evitas uzi ŝiajn titolojn, ĉar male ol Rudolf Fischer, mi opinias ke la uzo kaj kompreno de tiaj alparoloformoj en Esperanto tre varias. Al iuj ekzemple estas tute normale alparoli iun per "s-ino prof-ino d-ino" , dum al aliaj la sama alparolmaniero sonas prefere amuze.) estas pli nuanca kaj pli kun la vero kongrua ol tiu de Detlev Blanke.

Cetere mi ne bone komprenas la fortan kliniĝon (deziron) de multaj esperantistoj trovi kaj substreki komunajn trajtojn kaj kulturon (komparo kun judoj aŭ ciganoj estas laŭ mi klare troigo) en la Esperantokomunumo. Laŭ mi multe pli fascina estas ĝuste la diverseco kiun alportas pere de komuna lingvo homoj el plej diversaj fonoj. Kaj similecojn eblas trovi ĉiukaze - pro tio ke homoj estas homoj.

Maria Sandelin