Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / La komuniko de ERA

La komuniko de ERA

de Redakcio Laste modifita: 2006-06-11 11:47
Ĉi tiu anonima komuniko estis sendita al Libera Folio el la adreso de ERA la 8-an de junio 2006. Ĝi estis evidente sendita ankaŭ al iuj aliaj adresoj, ĉar ĉerpaĵoj el ĝi aperis en la retejo de la Esperanta Civito, tamen sen la mencio pri Libera Folio.


La serioza kaj neŭtrala prezidanto de UEA kandidatiĝas kun la amikoj de Milosevic, de Hamas kaj  Hezbollah.

Gazetara komuniko de Esperanto-Radikala Asocio

Renato Corsetti, UEA-Prezidanto, okaze de freŝdata Roma komunuma voĉdonado kandidatiĝis por   Partito dei Comunisti Italiani (la Partio de italaj komunistoj)
(www.comunisti-italiani.it) kaj en Libera Folio difinis "neserioza"  (www.liberafolio.org/2006/boninoministro/) la  agadon de radikalaj esperantistoj  sin montrante  tiele kiel perfekta kaj ortodoksa itala komunisto.

Fakte samopinias kiel li la amikoj de sia Partio, la  komunistoj ĉinaj, vietnamaj, laosaj kaj  kubaj, kiuj plurfoje klopodis (sed ĉiam senrezulte) kune kun eksa KGB Vladimir Putin forpeligi  Radikalan Transnacian Partion, kies konstituanta asocio estas ankaŭ ERA, de Unuiĝintaj Nacioj pro sia plena engaĝiĝo por defendi la civilajn rajtojn de popoloj subpremataj de la amikoj de  amikoj de Corsetti.

Ni bone rememoras, cetere, ke dum la Radikala Transnacia Partio kaj  ERA  kolektis en plena  soleco subskribojn por procesigi ĉe Haga tribunalo  la "eksekutiston"de Beogrado (kaj precipe de  Sarajevo kaj Sebrenica), tiam ankoraŭ potencan, la sampartianoj de Corsetti partoprenis la  kongreson de la partio de Milosevic kaj omaĝis al la laŭvica diktatoro.

Ni ne parolu pri Hamas kaj Hezbollah, teroristaj organizoj kun kiuj la partio de Corsetti havas  bonajn interrilatojn kaj kontaktojn, kvankam ili deklaras malkaŝe sian volon elimini Israelon  (kaj israelanojn ). Kion pensus pri tio judo Zamenhof? 
La radikalaj esperantistoj  estas sekve de tio fieraj ke ili ne estas seriozaj kaj neutralaj kiel  Corsetti kaj liaj amikoj kaj amikoj de liaj amikoj.