Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / La Civito esperas ekregi sian propran retejon

La Civito esperas ekregi sian propran retejon

de Redakcio Laste modifita: 2006-06-08 07:20
Post multjara vegetado de la retejo de la Esperanta Civito, pluraj informoj en www.esperantio.net dum la lastaj tagoj estis ĝisdatigitaj. Denove aperis listo de la "establoj" aliĝintaj al la Civito, dum malaperis kompromita teksto pri la historio de la retejo. Pli frue dum pluraj jaroj sub la titolo "historio de la retejo" pendis la klarigoj de la antaŭa retestro pri tio, kial li ne plu volas okupiĝi pri la retejo de la Civito. Nun la klarigoj estas anstataŭigitaj per listo de diversaj gravaj momentoj en la historio de la Civito. Tamen la respondeculoj ankoraŭ ne sukcesis forigi la kalkulilon, kiu montras, ke la enirpaĝo de la retejo post novembro 2002 ricevis entute iom pli ol 15.500 vizitojn - mezume 12 vizitojn tage.

Plej aktuala en la retejo devus esti la sekcio, kie aperas la tekstoj de la "retagentejo Heroldo Komunikas", sed tiun parton de la retejo la respondeculoj ĝis nun ne sukcesis komplete modernigi. La plej freŝa komuniko en la arkiva paĝo estas datita la 31-an de decembro 2004, kaj klarigas, ke en Esperantujo nur la Civito ĝuste reagis al la granda cunamo okazinta kelkajn tagojn pli frue.

En retpoŝte sendita komuniko, aperinta en majo, la Civito promesis revolucian ŝanĝon  en tiu parto de la retejo: ĝi aspektos malsame kaj estos regule ĝisdatigata. "La ŝanĝo estos teknike kaj politike grava: kvazaŭ radio progresus de wireless-set al aparato kun libere elekteblaj kanaloj", skribis la anonima aŭtoro de Heroldo Komunikas.

Ne klaras, kion signifas "wireless-set" en la civita lingvaĵo, sed ekde la komenco de junio en la retejo efektive aperas komunikoj pri la Esperanto-movado plurfoje semajne. La Civito tamen laŭ sia kutimo evitas uzi la ordinarajn vortojn "movado" kaj "Esperantujo". Anstataŭe ĝi anoncas, ke "ĉiutage estos unu-du novaĵoj el Esperantio".

Laŭ la civita komuniko, revolucie nova retejo devis esti lanĉita en grava civita festotago: la 2-a de junio. Tiutage en la jaro 2001 estis "promulgita" la "konstitucio" de la Civito. Spite la gravan kvinjaran jubileon la anonima aŭtoro de la civita komuniko tamen ne ŝajnis havi plenan fidon je sia retestro, kaj aldonas averton, ke la nova retejo aperos en la ĝusta tago nur "se la limdato estos respektata".

Kaj efektive, almenaŭ dum la unua semajno den junio, nenio ŝanĝiĝis en la aspekto de la retejo, kaj neniuj numeroj de "Heroldo Komunikas", aperintaj post decembro 2004 estis enretigitaj.

La Civito ankoraŭ ne komencis kolekti mondonacojn por sia nova retejo, sed dezirantoj povas jam ekaboni paperajn printaĵojn el la planata retejo kontraŭ la facila prezo de 90 svisaj frankoj (proksimume 60 eŭroj) jare.

arkivita en:
Lu
Lu diras:
2006-06-10 21:30

Detalon en la kritiko pri la Civito mi ne subtenas. La redakcia autoro kritikas la neuzadon de la vorto "movado" en "Heroldo komunikas". Lau mia impreso la vorto "movado" ne bone priskribas la hodiauan Esperanto-mondon. Nur tre malgranda parto de la nuna Esperantujo estas "movado" en la sociologia senco. Okazis grandega progreso en la pasintaj cent jaroj - de movado por Eo al komunumo E-lingva.

Kvankam kelkaj homoj argumentas, ke ne tro ghenas plu uzi la tradician vorton "movado", mi ne konsentas. Indas konscii pri la shangho, indas kompreni ke la hodiauaj komunumanoj plejparte ne emas movi ion, sed volas chefe uzi nian lingvon en internacia komunumo. (Pro simila kauzo indas pripensi, chu "kongreso" estas tauga vorto por la asociaj kunvenoj.)

Lau mi ne multe gravas, chu oni parolas pri Svedio au Svedujo, pri Esperantio au Esperantujo; eble tamen iom da sistemeco utilus.