Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / "La lingva politiko de EU estas neadekvata"

"La lingva politiko de EU estas neadekvata"

de Redakcio Laste modifita: 2005-08-25 17:17
"La evoluo de EU en kompleksan, novspecan formon de internacia kunlaboro postulas novajn alirojn al la mastrumado de multlingvismo kaj de efika, egaleca komunikado. La disvolvo de kapabloj sur ĉi tiu tereno, en la formo de novaj ideoj, fakaj kompetentoj, kaj institucioj, estas urĝa prioritato kiu meritas atenton kaj rimedojn de la naciaj registaroj same kiel de la EU-instancoj", konstatas la partoprenintoj de la 4-a Nitobe-simpozio. La rezolucio konstatas ankaŭ, ke la lingva politiko de EU estas neadekvata. Ni publikigas la tutan rezolucion en sia fina formo.
Kvara Nitobe-Simpozio, Vilno, 30 julio – 1 aŭgusto 2005

Lingvopolitikaj aspektoj de la plivastiĝo de Eŭropa Unio

Konkluda Dokumento

Fina versio, 22 aŭgusto 2005

Kunteksto

Inter la multaj demandoj levitaj de la plimultigo de la membraro de la Eŭropa Unio estas la demando pri lingvoj.  Kvankam la Traktato de Romo antaŭvidis egalecon de statuso por la naciaj lingvoj en la institucioj de EU, konsiderinde altiĝis la baroj al efektivigo de tiu principo, en la nuna situacio de 25 ŝtatoj-membroj kun 21 oficialaj lingvoj, pli ol 25 regionaj kaj minoritataj lingvoj, kaj multaj iom grandaj enmigrintaj lingvokomunumoj, ĉiuj kun tre diversaj nombroj de parolantoj.  Sen atenta, sistema, kaj bone financata aliro al mastrumo de la multlingva karaktero de EU, la lingvoj kaj kulturaj valoroj de iuj el la pli malgrandaj ŝtatoj kaj neŝtataj lingvogrupoj povus minaciĝi, kun sekva kompromito de la principo de egaleco inter EU-membroj kaj malfermiĝo al novaj specoj de konflikto kaj lukto en kaj inter nacioj.


Tiu situacio estis fokuso de la Kvara Nitobe-Simpozio, organizita de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj en kunlaboro kun la Komitato pri Eŭropaj Aferoj de la Litova Parlamento, la Akademio de Sciencioj de Litovio, kaj la Universitato de Vilno.  Pli ol 70 partoprenantoj el pli ol 20 landoj, inkluzive de naŭ novaj ŝtatoj-membroj de EU, kunvenis por esplori la diversajn politikajn alternativojn kaj serĉi unuanimecon pri kelkaj bazaj rekomendoj pri la lingvopolitiko de EU sub la novaj kondiĉoj.  


Zorgoj

La simpozianoj komune esprimis fortan apogon al la procezo de eŭropa integriĝo, kaj precipe al la streboj disvolvi justan, demokratan kaj altkvalitan komunikadon inter ĉiuj eŭropanoj.  Ili ankaŭ dividis la kredon, ke la aktuala lingvopolitiko de EU, ĉu en la EU-institucioj mem, ĉu je la nivelo de naciaj registaroj, estas neadekvata por atingi tiujn celojn.  La jenaj problemaj evoluoj ŝajnas larĝe disvastigitaj tra EU:


  • Neglekto de lingvaj demandoj en la politika decidofarado sur terenoj kiel ekzemple supera edukado, sciencaj esploroj, kaj amaskomunikiloj, kun negativa efiko je la valoroj kaj bezonoj de malgrandaj naciaj kaj nenaciaj lingvokomunumoj
  • Tolero aŭ kultivo de normoj de lingva praktiko, kiuj kontraŭas la principojn de multlingvismo kaj lingva egaleco, ofte estigante situaciojn en kiuj homoj kun limigita aŭ nenia rego de la angla lingvo ne povas partopreni egalece en la politika decidoprocezo en EU;
  • Troa dependo je ekzistantaj lingvorilataj institucioj kaj ideoj, kiujn oni ne evoluigis por alfronti demandojn en eŭropa aŭ tutmonda kunteksto — tendenco kiu refortigas persistan mankon de lingvaj konscio kaj faka kono en registaroj je ĉiuj niveloj.
  • Rimarkinda redukto de la instruado de lingvoj aliaj ol la angla, malpliigante la _ancojn ke eŭropanoj akiros profundajn komprenon kaj estimon de la kulturoj de najbaraj landoj, kaj refortigante eksterproporcian ĉeeston de britaj kaj usonaj kulturaj produktoj tra EU;
  • Evito de malferma publika diskutado de lingvopolitiko, kaj precipe de realecaj alternativoj al la nuna situacio de oficiala sed dubkvalita multlingvismo ligita al la nereguligita kaj neegaleca disvastiĝo de la angla.

En la kunteksto de la 25-membra Eŭropa Unio, simpozianoj opiniis ke tiuj lingvopolitikaj malfortoj tendencas subfosi la lingvojn de la pli malgrandaj ŝtatoj. Simpoziaj prelegantoj atentigis pri la ekzisto de signifaj ekonomiaj kaj politikaj ŝarĝoj truditaj de la nuna sistemo al la parolantoj de tiuj lingvoj, kaj ili esprimis timon, ke tio longperspektive kondukos al la perdo de statuso kaj vivanteco de ĉiuj lingvoj escepte de la plej grandaj.


Agaddirektoj

Kvankam ili pledas por vasta gamo de ideoj kaj prioritatoj en la traktado de tiuj problemoj, partoprenantoj de la simpozio interkonsentis pri la sekvaj kvin ĉefaj agaddirektoj:


1. Komuna kadro.

Oni bezonas konstrueman, realisman lingvopolitikan kadron por la Eŭropa Unio de 25 landoj, kiu ekvilibrigu protektadon kaj aprezadon de lingva diverseco kun la bezono de efika, altkvalita komunikado inter ĉiuj civitanoj de EU.  Partopreno de larĝa gamo de individuoj kaj institucioj, reprezentantaj multajn diversajn perspektivojn kaj interesojn, estos nepre necesa por realigi tian vizion.


2. Publika kaj politika debato.

Por estigi la bezonatan politikan volon subtene al tia komuna kadro, necesas multe pli da klopodoj altigi la nivelon kaj intensecon de la prilingva debatoj publikaj kaj politikaj. La malavantaĝoj de la nuna sistemo, la investitaj interesoj kiuj subtenas ĝin, kaj aro da pozitivaj politikaj alternativoj beoznas vortumadon en manieroj kiuj ebligas diskutadon inter ordinaraj homoj, raportadon fare de ĵurnalistoj, kaj konkretajn elpaŝojn flanke de elektitaj deputitoj. Gravas disvolvi longdaŭrajn politikajn interesgrupojn kaj koaliciojn por alstrebi lingvan egalecon, diversecon, kaj vivipovon.


3. Diversaj solvoj.

En la evoluigo de komuna lingvopolitika kadro, necesas atenti almenaŭ jenajn kvin agadkampojn, el kiuj ĉiu povus postuli malsaman kombinon de solvoj kaj iom malsaman politikan strategion:

  • internan kaj profesian komunikadon de EU-instituticioj, kio intime ligiĝas al la profesia kulturo kaj la memregado de la institucioj mem;
  • oficialan komunikadon de EU-institucioj kun civitanoj kaj registaroj, kion reguligas la politikoprocedo de EU inkluzive de ŝtatoj-membroj, la Konsilio de Ministroj, kaj Eŭropa Komisiono, ktp.;
  • mastrumon de la lingva situacio de la ŝtatoj-membroj de EU, kio estas sub jurisdikcio de naciaj parlamentoj kaj fine respondas al la demokrata procedo;
  • mastrumon de komunikado kaj kulturaj rilatoj, interne de EU, flanke de grandega gamo de publikaj, profesiaj, komercaj, neregistaraj kaj privataj organizaĵoj kaj institucioj, kies lingvopolitikoj estas plejparte memstaraj sed ofte forte limigitaj de ekonomiaj kaj politikaj faktoroj;
  • eksteran komunikadon de EU-institucioj kaj ŝtatoj-membroj kun ne-eŭropaj ŝtatoj kaj internaciaj organizaĵoj, kio estas influata de kuntekstoj same tutmondaj kiel lokaj, kaj siavice povas havi implicojn por politikaj decidoj ene de EU mem.
4. Alternativaj vizioj

La evoluigo de komuna kadro, kaj de politikaj solvoj en difinitaj kuntekstoj, profitos el informita publika debatado pri konkurencaj vizioj de la lingva estonteco de la Eŭropa Unio.  Inter la vizioj atendantaj formuladon kaj ellaboron estas la jenaj:

  • Vizioj, kiuj tiras konkludojn el diversaj modeloj de multilingvismo tra la mondo por pli bone kompreni la dinamikon kaj potencialajn fortojn kaj malfortojn de la EU-lingvosistemo, kaj ĝia loko ene de tutmonda lingvosistemo;

  • Vizioj, kiuj difinas kaj defendas la statuson kaj bezonojn de malgrandaj naciaj kaj ne-naciaj lingvokomunumoj, kaj indiĝenaj kaj enmigraj, ene de EU;
  • Vizioj, kiuj disvolvas politikajn rimedojn por certigi ke iu ajn vaste uzata interlingvo ne subfosu la pluvivipovon de la naciaj lingvoj, la egalecan traktadon de ties parolantoj en EU-institucioj, kaj la konservadon de kultura diverseco;
  • Vizioj, kiuj esploras la potencialan rolon de Esperanto ene de komuna lingvokadro de EU, precipe en rilato al ĝiaj ekonomiaj avantaĝoj kiel pivota lingvo en tradukado kaj interpretado, ĝia efikeco kiel enkonduko al lingvolernado, kaj ĝiaj meritoj sur la kampo de interkultura komunikado;
  • Vizioj, kiuj projekcias la estontan disvolviĝon de lingva kaj komunika teknologio, kaj de novaj sistemoj de fremdlingva edukado, kaj iliajn potencialjn sekvojn en lingvo-lernado kaj –uzado ene de EU.

5. Politika kaj fakula kunlaboro.

La Kvara Nitobe-Simpozio konsistigis unu el la unuaj okazoj, kie politikistoj kaj fakuloj el plimulto de la ŝtatoj de la pligrandigita EU povis diskuti komunajn zorgojn kaj prioritatojn sur la tereno de lingvopolitiko kaj komunikado. Progreso pri la demandoj skizitaj ĉi tie dependos de plua kaj plivastiĝanta kunlaboro de ĉi tiu speco, inkluzive de:


  • -Regulaj kunvenoj, kaj je EU-nivelo, kaj inter diversaj ŝtataj grupiĝoj, ekzemple en la formo de lingvopolitika konferenco por la malpli grandaj EU-ŝtatoj kiel oni proponis dum la Simpozio;
  • Disvolvo de reto por sciencaj esploroj, kiu kunligas esploristojn pri la ekonomiko, sociologio, politiko, kaj planado de lingvoj (inkluzive i.a. de edukaj, terminologiaj, kaj juraj aspektoj) kaj kiu kapablas provizi rapidajn kaj bone dokumentitajn informojn al decidofarantoj kaj al ĵurnalistoj;
  • Daŭra komunikado per retpoŝto kaj aliaj rimedoj, kun la celo engaĝi kreskantan nombron de ŝlosilaj individuoj en la akademiaj, burokrataj kaj politikaj medioj de la EU-ŝtatoj, por la evoluigo de komunaj solvoj al komunaj lingvaj problemoj.

La evoluo de EU en kompleksan, novspecan formon de internacia kunlaboro postulas novajn alirojn al la mastrumado de multlingvismo kaj de efika, egaleca komunikado. La disvolvo de kapabloj sur ĉi tiu tereno, en la formo de novaj ideoj, fakaj kompetentoj, kaj institucioj, estas urĝa prioritato kiu meritas atenton kaj rimedojn de la naciaj registaroj same kiel de la EU-instancoj.

Agnoskoj

La partoprenantoj de la Kvara Nitobe-Simpozio deziras danki la organizantojn kaj subtenantojn de tiu ĉi unua renkontiĝo, kaj precipe al la litova parlamento, pro la afabla disponigo de kunvenejo kaj interpretaj servoj, kaj al Esperantic Studies Foundation (Washington, Usono)  pro ties malavara financa subteno.