Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / 24 fenestroj al la Vilna kongreso

24 fenestroj al la Vilna kongreso

de Redakcio Laste modifita: 2005-08-03 21:59
Ne ĉiuj kiuj volis povis partopreni la Vilnan kongreson, kaj multaj certe volus vidi, kiel aspektis en Vilno. Maciej Wnuk el Varsovio faris centojn da fotoj dum la kongresa semajno - de kongresanoj, de la urbo kaj de la ĉirkaŭaĵoj. Li proponas al la legantoj de Libera Folio 24 elektitajn fotojn kun siaj propraj klarigoj.
Multaj vojoj estas riparataj direkte al la litova limo. Nun mi scias, por kio iras eŭropaj subvencioj.
Interkona vespero ekstere. Seán Ó Riain, irlanda diplomato kaj Barbara Pietrzak el pola radio. Mi neniam vidis ilin en malbona humoro!
Solena malfermo. Gravuloj sur podio. Tio ion rememorigas al mi. Sed la flago kaj stelo, feliĉe, ne estas ruĝaj...
Amri Wandel prenas akvon. Kaj podio tuj aspektas pli home...
Abduraĥman Junusov el Dagestano (Rusio) kaj Boris Kolker el Kalifornio (Usono). La unua faras grandan laboron sur kampo de homaj rajtoj. La dua verkis faman "Vojaĝon al Esperanto lando"

Esperanto flago ĉe sidejo de liberal-demokrata partio. Specialaj rilatoj? Ne, simple asocio luas oficejon unu etaĝon pli supre.
Dum la nacia vespero estis prezentitaj popolaj kostumoj.

Renato Corsetti kaj Seán Ó Riain. Prezidanto kaj diplomato. Ne pensu ke "malpli alta" signifas "malpli grava".
Turo apud la vilna katedralo. La malnova urbo riĉas je temploj de diversaj religioj kaj konfesioj.
Tri tipoj de urba komunikado.
Placo antaŭ kongresejo estas ĉiam bona loko por renkontiĝoj.
Mi supozis, ke la rendevua tabulo kun mesaĝoj adresitaj per kongresaj numeroj ne plu eltenos konkurencon de sms-oj. Mi eraris...
Koncerto de Bronŝtejn ĉe kandeloj. Unu el la kaŭzoj por reveni al sekva kongreso.
Revo de eldonisto: se ĉiuj samideanoj tiel ŝatus la skribitan kulturon, kiel tiu paro...
Libera Folio kontraŭ 4 lidoj? Aĉeti aŭ ne aĉeti - jen estas demando!
Uwe Joachim Moritz, fondinto de IKEL, retiriĝas el la estraro. Dankon Uwe, vi faris gigantan laboron!

Manĝi litove. Al mi bongustis.
Komerca centro vid-al-vide de kongresejo estis ofta loko de niaj tagmanĝoj.

Ekskursa tago. Trakai. Vendistinoj de memoraĵoj kverelis inter si pole kaj ruse.
Iuj planas jam revenan vojon. Mi helpas trovi kampadejon en Varsovio.

Bronŝtejn sukcesas kantigi homojn ie ajn.

Nigrulo, blankulo, oranĝulo. Muziko unuigas.
Internacia vespero. Aĥ, artistoj...
Ankaŭ Handzlik scipovas kantigi la homojn.


Se vi ŝatas
la fotojn de Maciej Wnuk, vi eble volas vidi pliajn? Tiukaze rigardu liajn 100 impresojn de Vilno.

BoRo
BoRo diras:
2005-08-03 11:55
Belegaj fotoj estas cxiuj 100 !
Sed
la subskriboj ne estis legeblaj
bluaj sur rugxa fonto !
bedauxrindege !

BoRo
Nederlando
redakcio
redakcio diras:
2005-08-03 12:34
Bedaŭrinde ne estas klarigoj al ĉiuj 100 fotoj - nur numeroj de la fotoj. La klarigoj por la 24 fotoj kiuj aperas en Libera Folio estas speciale verkitaj de Maciej Wnuk por nia bulteno.
Haruo
Haruo diras:
2005-08-04 18:36
Ja belega fotaro, kiun mi tuj proponos al nia loka grupo ... sed kion signifas "konkurenco de *sms*-oj?
redakcio
redakcio diras:
2005-08-04 20:40
SMS estas origine anglalingva mallongigo, sed iu jam elpensis por ĝi ankaŭ esperantan deĉifron: Simpla Mesaĝ-Servo. Temas pri mallongaj tekstoj, kiujn eblas sendi per poŝtelefono al alia poŝtelefono.
redakcio
redakcio diras:
2005-08-08 15:38
Mi rigardis atente ĉiujn bildojn kaj ege ĝuis. Ili revenigis min al la
bela kongreso de Vilno, kiun mi plene ĉeestis. Mi gratulas vi, bona
fotisto!

Josi Ŝemer, Israelo