Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Demandoj de Emma Bonino kaj Marco Pannella al la Eŭropa Komisiono

Demandoj de Emma Bonino kaj Marco Pannella al la Eŭropa Komisiono

de Redakcio Laste modifita: 2005-09-20 15:29
Ni publikigas la plenan tekston de la tri skribaj demandoj, kiujn la anoj de la Eŭropa Parlamento, Marco Pannella kaj Emma Bonino direktis al la Eŭropa Komisiono. La traduko estas farita de "Esperanto Radikala Asocio", kaj ni ne ŝanĝis ĝin.

SKRIBA PRIDEMANDO E-2914/05 al Eu-komisiono far Marco Pannella (Alde) kaj Emma Bonino (Alde)


Temo: Justo kaj efiko de la prilingvaj politikoj, etato de plurlingveco en la eduk-sistemoj kaj viv-ivo de la lingvoj en Eŭropo


Premisinte, ke - laŭ raporto komisiita en Francujo far Hcee al profesoro Grin, direktoro de Sred en Ĝenevo - Britujo gajnas, nete, ĝis 18 eŭro-miliardojn jare, danke al super-regado far la angla lingvo, dum instruado de Esperanto ebligus preskaŭ 25-eŭro-miliardan netan ŝparon ĉiujaran.

Konstatinte, ke tiuj datenoj kongruas kun kio estis jam publikigita per aliaj gravaj dokumentoj - kiaj: la Dell'Alba [amend-propono al sia] raporto al la 'Komisiono pri konstituciaj aferoj' de Eu-parlamento en 2003; la libro 'La kostoj de la Eŭropa lingva (ne)komunikado', eldonita en 1996, per financa subteno far Eu-komisiono; kaj la Cirkulero n° 21-22 (1995-05-25) de la itala Klerig-ministerio.

- Ĉu Eŭrop-unia komisiono scias pri la suprediritaj dokumentoj kaj konas ilian enhavon pri rendimento kaj justo de la prilingvaj politikoj, kaj, se jes, kion Eu-komisiono opinias pri la asertoj de tiuj dokumentoj. Ĉu Eu-komisiono - se ĝi ilin ne konus - pretas ilin ekzameni, taksi, kaj konigi sian opinion tiuteme?

- Kiel Eu-komisiono taksas la fakton, ke - laŭ Eŭrobarometro 54 de 2001-02 (Eb55.1, Printempo 2001, paĝo 19) - en Eŭrop-unio, la gentoj kiuj malplej lernas kaj konas fremdajn lingvojn estas ĝuste tiuj de la landoj (Britujo kaj Irlando), kie oni parolas la lingvon plej lernatan far la ceteraj eŭropaj gentoj?

- Krome, kiel Eu-komisiono taksas la fakton, ke, en Italujo, 2002-02 ĝuste la angla iĝis leĝe deviga ekde la unua klaso de la baza lernejo, kaj riskas iĝi same deviga en Francujo per efektivigo de la Fillion-leĝo? Ĉu tio, ke en Italujo, perdekrete (n° 59 de 2004), la angla iĝis la sola ebla unua fremda lingvo, ne kontraŭdiras la Eŭrop-unian juron pri lingvo-instruado, kaj, specife, la 'Rezolucion pri lingvo-diverseco kaj lingvo-instruado' de 2002-02-14? Kiel Eŭrop-unio intencas alfronti tiujn problemojn?


SKRIBA PRIDEMANDO E-2915/05 al Eu-komisiono far Marco Pannella (Alde) kaj Emma Bonino (Alde)


Temo: Justo kaj efiko de la prilingvaj politikoj, etato de plurlingveco en la eduk-sistemoj kaj viv-ivo de la lingvoj en Eŭropo

Premisinte, ke - laŭ raporto komisiita en Francujo far Hcee al profesoro Grin, direktoro de Sred en Ĝenevo - Britujo gajnas, nete, ĝis 18 eŭro-miliardojn jare, danke al super-regado far la angla lingvo, dum instruado de Esperanto ebligus preskaŭ 25-eŭro-miliardan netan ŝparon ĉiujaran.

Konstatinte, ke tiuj datenoj kongruas kun kio estis jam publikigita per aliaj gravaj dokumentoj - kiaj: la Dell'Alba [amend-propono al sia] raporto al la 'Komisiono pri konstituciaj aferoj' de Eu-parlamento en 2003; la libro'La kostoj de la Eŭropa lingva (ne)komunikado', eldonita en 1996, per financa subteno far Eu-komisiono; kaj la Cirkulero n° 21-22 (1995-05-25) de la itala Klerig-ministerio.

- Ĉu Eu-komisiono povus provizi detalan statistikon pri kiuj lingvoj estas instruataj, kaj kiome, en la membro-ŝtatoj, respektive dum la deviga instruado, kiel unua, dua kaj tria lingvo, en Universitatoj, en la faka kaj plenaĝulara klerigadoj; kaj, pri ĉiu el ili, kiomas la lingvo-lernantoj kiel elcentaĵo de la tuta lernantaro? Ĉu ĝi povus ankaŭ provizi - koncerne la sciencajn referaĵojn kaj la intervenojn en la ĉefaj internaciaj kongresoj - la [uzo-]elcentojn de la diversaj eŭropaj lingvoj? Se tiuj statistikoj malestas, ĉu Eu-komisiono agnoskas, ke necesas ilin senprokraste estigi?

- Ĉu Eu-komisiono scias, ke, laŭ la 'Unesko-atlaso de la lingvoj riskantaj malaperi', antaŭnelonge eldonita en la itala lingvo, proksimume 60% de la eŭropaj lingvoj povus baldaŭ malaperi? Ĉu ĝi bonvolus provizi: precizan etaton pri kiomaj kaj kiuj estas la Eŭrop-uniaj lingvoj en danĝero; pri kiu estas, por ĉiuj el ili, la nunan malriĉiĝinteco; aŭ ĉu Eu-komisiono ne konsideras enda monitoradon de la sanstato de la lingvoj kaj de la prilingvaj politikoj en Eŭrop-unio per, ekzemple, 'Observejo pri la prilingvaj politikoj', kiel proponis la agadplano de la Stokholma Unesko-konferenco kaj la 'Rezolucio pri multlingveco en la kiberspaco', alprenita far Unesko en 2003?

- Ĉu Eu-komisiono ne konsideras urĝega aranĝon de 'Eŭropa konferenco pri la lingvoj', kie oni pridiskutadu la estontecon de la lingvoj - do: de la popoloj - eŭropaj?


SKRIBA PRIDEMANDO E-2916/05 al Eu-komisiono far Marco Pannella (Alde) kaj Emma Bonino (Alde)


Temo: Lingvo-instruado en Italujo - malrespekto de libera konkurenco

Premisinte, ke - en la Raporto pri la leĝpropono 5714 en la Kultur-komisiono - honorinda Licastro Scardino asertis: "enkonduko de Esperanto en instruadon de fremdaj lingvoj kaj kulturoj en la baza lernejo implicus ŝanĝon de leĝo 53 de 2003, preskribanta alfabetigon en almenaŭ unu el la Eŭrop-uniaj lingvoj dum la baza instruado, kaj enkondukinta instruadon de dua Eŭrop-unian lingvon en duagradan lernejon. Poste, la unua dekreto por plenumi tiun leĝon difinis la anglan lingvon kiel la unuan fremdan Eŭrop-unian lingvon en la baza lernejo." Tial, en Italujo oni ne povas - eĉ ne Parlamento - preskribi enkondukon de lingvo alia ol la angla kiel la unua fremda lingvo, ĝis la dekreto n. 59 de 2004 estos ŝanĝita.

Konsiderante, ke - laŭ raporto komisiita en Francujo far Hcee al profesoro Grin, direktoro de Sred en Ĝenevo - Britujo gajnas, nete, ĝis 18 eŭro-miliardojn jare, danke al la angla lingvo.

Ĉu povus Eu-komisiono sciigi:

- Ĉu ĝi ne opinias, ke - konsiderante kiomas la Eŭrop-uniaj programoj celantaj faciligi surlokan lingvo-studadon kaj finance subteni alvojaĝadon de studentoj kaj instruistoj - la "[en-italuja perdekreta difino] de la angla kiel la unua fremd-lingvo", konsistigas fraŭde-kaŝan publikan financadon al la ekonomioj de du aŭ tri membro-ŝtatoj, kaj unuavice al iliaj turismo-industrioj?

- Kiomis, sume, en la lastaj du jaroj, la Eŭrop-unia financado por: ebligi alvojaĝojn celantajn lernadon de la angla lingvo far italaj studentoj kaj instruistoj; por projektoj pri lernado aŭ instruado de ĉiu unuopa Eŭrop-unia lingvo; kaj kiun elcenton de la suma tiucela Eŭrop-unia financado ĉiu el ili respektive absorbas?

- Ĉu Eu-komisiono ne opinias, ke - konsiderante la produktaĵon dependan de la lingvo-merkato, nutranta la merkatojn turisman, amas-komunikilan, divers-komunikilan, eldonadan (kaj aparte la porlernejan), ktp - la dekreto 59 de 2004 konsistigas merkat-perturbon? Kion Eu-komisiono intencas fari por admoni Italujon respektadi la liber-konkurencajn regulojn?