Vi estas ĉi tie: Hejmo
2160 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
Comment Pli ol 120 jaroj de Esperanto-kulturo
de Stanislaw Rynduch publikigita 2006-03-15 Laste modifita: 2006-03-16 09:39 — arkivita sub:
Kun apero de Esperanto komencigxis ankaux Esperant-kulturo. Kompreneble, ke ni ne povas adekvate kompari kun nacia cxu etna kulturo. Kun cxiu parolo, kontakto, kunvenoj, kongresoj, [...]
Situas en 2006 / La esperanta kulturo: unueco en diverseco / ++conversation++default
Comment kontraste
de Jorge Camacho publikigita 2006-03-15 Laste modifita: 2006-03-16 09:39 — arkivita sub:
Jen, kontraste, la infanaj deliraĵoj de Silfer k K-io: "En neniu raŭmisma dokumento [...] la esperanta kulturo estas kvalifikita kiel 'simple la komuna kulturo de [...]
Situas en 2006 / La esperanta kulturo: unueco en diverseco / ++conversation++default
Comment Ken Miner pri la t.n. esperanta kulturo
de Jorge Camacho publikigita 2006-03-15 Laste modifita: 2006-03-16 09:39 — arkivita sub:
22a de marto, 2004: "Por mi, al internacia lingvo apartenas internacia kulturo, ne nova 'indiĝena' kulturo. La verkoj de Dickens, Goeto, Tolstojo, Murasaki Shikibu, jam [...]
Situas en 2006 / La esperanta kulturo: unueco en diverseco / ++conversation++default
La esperanta kulturo: unueco en diverseco
de Redakcio publikigita 2006-03-15 Laste modifita: 2006-03-16 09:39 — arkivita sub:
Baldur Ragnarsson, verkisto kaj iama estrarano de UEA pri kulturo, konstatas, ke vere kontentigaj kulturaj atingoj estas ĉe ni disaj kaj izolitaj. Samtempe uzantoj de Esperanto ĉiam estis nature influataj de siaj propraj nacilingvaj kulturoj. Ia esenco de la esperanta kulturtavolo laŭ li povas esti dinamika deziro informiĝi, edukiĝi pri la komunaj kaj diferencaj aspektoj de la kulturara mozaiko de la mondo. "Mi havas la konvinkon, ke nur en tia esplorema, priampleksema spirito eblas daŭrigi generan laboron per kaj por Esperanto", li skribas, revenante al siaj pensoj de la 1980-aj jaroj. "Kio pensigas min estas precipe la diskutoj lastatempe pri tio, ĉu Esperanto estas kulturlingvo, ĉu ĝi estas portanto de kulturo", li klarigas.
Situas en 2006
Comment Diskutmaniero
de Sten Johansson publikigita 2006-02-25 Laste modifita: 2006-02-27 20:44 — arkivita sub:
Mi trovas la artikolon de Gary Mickle interesa kaj pripensinda. Estas bone aktualigi aferojn, pri kiuj oni kutime silentas en la E-a mondo "por ne [...]
Situas en 2006 / Esperanto por la blanka kulturhomo? / ++conversation++default
Esperanto por la blanka kulturhomo?
de Redakcio publikigita 2006-02-25 Laste modifita: 2006-02-27 20:44 — arkivita sub:
Ĵusaj mesaĝoj de esperantisto, kiu volas igi Esperanton la internacia lingvo de la "arja popolo", kaj ne de la tuta mondo, igis nian aŭtoron Gary Mickle pripensi, ĉu ĉiam esperantistoj vidis kontraŭdiron inter rasismo kaj la interna ideo de Esperanto. Bedaŭrinde ne, li konstatas. Ankaŭ la koncepto de kultura imperiismo, kiun multaj esperantistoj subtenas, laŭ Gary Mickle havas punktojn de intertuŝiĝo kun ekstremismaj ideologioj. "Eble hodiaŭ, jardekojn post la apero de la batalnocio 'kultura imperiismo' ĉe esperantistoj de la Tyresö-generacio, venis la tempo por kritike ekzameni ĝin", li skribas.
Situas en 2006
Juzefoviĉ: "Esperanto ne estas praktika, sed tio ne gravas"
de Redakcio publikigita 2006-02-15 Laste modifita: 2006-02-19 16:27 — arkivita sub:
Leonid Juzefoviĉ estas la aŭtoro de la nova rusia televid-serio Casarosa, kiu parte okazas en Esperanto-klubo de rusia urbeto, kaj kies ĉefpersono estas esperantisto. Dum la filmado en Rusio li estis intervjuita de Aleksej Kuznecov. "Esperanto estas grava parto de la filmo. Nun Esperanton konas malmultaj, sed post la filmo en la 1-a kanalo miaopinie oni konos", li diras. Leonid Juzefoviĉ scias multon pri la Esperanto-movado, sed ne kredas ke Esperanto havas iun praktikan signifon. "Sed, vidu, ju malpli da praktika valoro, des pli da io por si ricevas la homo. Kiam ni ekokupiĝas pri io pro la praktika utilo, en ni malaperas io intima. Ne tuj, poiomete."
Situas en 2006
Comment Sakaguchi nuancigas.
de Maria Sandelin publikigita 2006-01-07 Laste modifita: 2006-01-25 13:41 — arkivita sub:
Mi aliflanke opinias ke la artikolo de Alicja Sakaguchi (Mi evitas uzi ŝiajn titolojn, ĉar male ol Rudolf Fischer, mi opinias ke la uzo kaj [...]
Situas en 2006 / Sakaguchi: "Sociaj elementoj de kulturo mankas en Esperanto" / ++conversation++default
Comment Detlev Blanke pravas
de Redakcio publikigita 2006-01-07 Laste modifita: 2006-01-25 13:41 — arkivita sub:
Ĉu Esperanto ne havas kulturon? Detlev Blanke prave skribis: Ne, ĉar neniu lingvo havas kulturon, nur ties parolkomunumo. Se s-ino prof-ino d-ino Sakaguchi ne komprenas [...]
Situas en 2006 / Sakaguchi: "Sociaj elementoj de kulturo mankas en Esperanto" / ++conversation++default
Sakaguchi: "Sociaj elementoj de kulturo mankas en Esperanto"
de Redakcio publikigita 2006-01-07 Laste modifita: 2006-01-25 13:41 — arkivita sub:
"La aserto de laikoj, ke Esperanto ne taŭgas por serioza uzo, ĉar mankas al ĝi kulturo kaj denaskaj parolantoj, estas laŭ mi falsa kaj naiva", skribas Alicja Sakaguchi. Samtempe ŝi en sia repliko al kritiko de Detlev Blanke konstatas, ke Esperanto "ne estas striktasence portanto de iu difinita kulturo", ĉar la komunumo de esperantistoj ne estas grupo, kiu diferenciĝas de aliaj kulturaj komunumoj per specifaj, komunaj kondut- kaj agoformoj.
Situas en 2006