Vi estas ĉi tie: Hejmo
126 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
UK 2009 okazos en Bjalistoko
de Redakcio publikigita 2007-08-10 Laste modifita: 2009-07-22 09:23 — arkivita sub: ,
La jubilea Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2009 okzos en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof. Tio iĝis konata en Jokohamo vendrede la 10-an de aŭgusto. En Jokohamo ĉeestas la urbestro de Bjalistoko, kiu eĉ partoprenis la urbestran akcepton kune kun la kongresanoj.
Situas en 2007
Comment UK en Bjalistoko
de Jehosxua Tilleman publikigita 2007-08-10 Laste modifita: 2009-07-22 09:23 — arkivita sub: ,
Tre bona elekto! Ni esperu, ke la LKK havos suficxan tempon por prepari la urbon akcepti la multnombran partoprenantaron. Mi deziras al gxi sukceson! [...]
Situas en 2007 / UK 2009 okazos en Bjalistoko / ++conversation++default
Comment deziro
de Jorge Camacho publikigita 2007-08-10 Laste modifita: 2009-07-22 09:23 — arkivita sub: ,
Espereble la nuna hontinda politiko de la du ghemelaj fratoj kaj iliaj partianoj estos tiam nura memoro pri strangaj tempoj iamaj...
Situas en 2007 / UK 2009 okazos en Bjalistoko / ++conversation++default
400.000 poloj ricevos Esperanto-kurson
de Redakcio publikigita 2008-01-21 Laste modifita: 2009-07-22 09:23 — arkivita sub: ,
En septembro 2008 ĉiuj legantoj de la prestiĝa pola tutlanda ĵurnalo Gazeta Wyborcza ricevos kun la gazeto ankaŭ kompakt-diskon kun kurso de Esperanto kaj ampleksa prezento de la Esperanto-movado. La diskon laŭ mendo de la urbo Bjalistoko produktos la teamo de E@I (ikso.net), kaj la eldonon financos la urbo mem. La eldono de la disko estas parto de granda informa kampanjo pri Esperanto, iniciatita de la urbo Bjalistoko lige kun la Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof en 2009.
Situas en 2008
Comment agrabla informo
de Mila van der Horst-Kolinska publikigita 2008-01-21 Laste modifita: 2009-07-22 09:23 — arkivita sub: ,
Mi estis agrable surprizita pri la planoj kaj promesoj de Bialistoko rilate la 94-an UK-on. Restas nur atendi, ke cxio vere realigxos. Tion mi vere, [...]
Situas en 2008 / 400.000 poloj ricevos Esperanto-kurson / ++conversation++default
Comment Pri kiu disko temas?
de Oleg Izyumenko publikigita 2008-01-21 Laste modifita: 2009-07-22 09:23 — arkivita sub: ,
Mi scivolas: pri ĝuste kiu KD (aŭ ĉu DVD?) temas? Ĉu 'Esperanto Elektronike'? Aŭ ĉu KD-a versio de 'lernu!'? Aŭ ĉu estos tute nova disko? [...]
Situas en 2008 / 400.000 poloj ricevos Esperanto-kurson / ++conversation++default
Comment La nova
de Przemysław Wierzbowski publikigita 2008-01-21 Laste modifita: 2009-07-22 09:23 — arkivita sub: ,
Oleg, oni ja skribis pri tio en la artikolo: La diskon laŭ mendo de la urbo Bjalistoko produktos la teamo de E@I (ikso.net). Do, ĝi [...]
Situas en 2008 / 400.000 poloj ricevos Esperanto-kurson / ++conversation++default
La urbo Bjalistoko financos novan Esperanto-centron
de Redakcio publikigita 2008-01-21 Laste modifita: 2009-07-22 09:25 — arkivita sub: ,
La urbo Bjalistoko, kie naskiĝis Ludoviko Zamenhof, decidis proprakoste renovigi historian konstruaĵon ĉe la strato Warszawska 15 kaj destini ĝin por la sidejo de Esperanto-Centro. Laŭ la plano la Esperanto-centro devas esti preta kaj ekipita por inaŭguro dum la Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko en julio 2009.
Situas en 2008
Dankenoj en Bjalistokaj busoj
de Redakcio publikigita 2009-07-06 Laste modifita: 2009-07-22 09:26 — arkivita sub: ,
Prepare al la Universala Kongreso en Bjalistoko, en lokaj busoj aperis reklamŝildoj kun esperantaj vortoj. La ŝildoj, pagitaj de la urba registaro, instruas al la urbanoj kelkajn bazajn frazojn. Iuj el la ŝildoj havas ĝenajn preserarojn, sed tion ne rimarkis la neesperantistaj ĵurnalistoj, kiuj diskonigis la originalan decidon, kaj Esperanton, en la tuta mondo. La novaĵo, unue dissendita de lokaj amaskomunikiloj kaj la pola novaĵ-agentejo PAP, estis transprenita interalie de la granda franca agentejo AFP, kaj aperis en multaj diverslandaj gazetoj.
Situas en 2009
Comment Tre bela ideo, kaj nun ni provu agi.
de Dennis Keefe publikigita 2009-07-06 Laste modifita: 2009-07-22 09:26 — arkivita sub: ,
Jen ekzemplo de io je kio Esperantistoj povas multe profiti. Sed por plene profiti je tiuj busokursoj, oni unue devas korekti la gramatikon de la [...]
Situas en 2009 / Dankenoj en Bjalistokaj busoj / ++conversation++default