Vi estas ĉi tie: Hejmo

Potturu Ranga

Mi eklernis (sendrate) esperanton per libroj en 1979. En 1980 fondis esperanto klubon kun miaj amikoj en vijayawada, Barato. En 1982 planis kaj organizis Unuan Tutlandan Esperanto Kongreson en Barato, al kiu mi estis sekretario ghis 1987. Verkis 'Let's Learn Esperanto' lernilon kaj kompilis bazan vortaron dudirekta (angla-esperanto-angla) por baratanoj char mankas lerniloj kaj vortaroj en barato. Ghis nun po 3 mil kopioj estis disdonitaj (plejmulto senpage) enlande. Oranizis 7-an nacian kongreson en Tirupati sen financa helpo de aliaj. Instruis esperanton en la someraj kursoj en la Nacia Kolegio en Bengaluro inter 1989 ghis 1994. Chirkau 500 gejunuloj enkondukighis al esperanto en Bengaluro. Organizis Azian Kongreson de Esperanto en 2008 en Bengaluro, kun helpo de du lokaj esperantistoj. Dum tridek jaroj plejparton de tempo mi ofertis al esperanto. Nun mi estas la sekretario de Komisiono de Esperanto Movado en Azio (ghis Junio 2010).
Loko: Barato — Ĉefa lingvo eo

La hejmpaĝo de la aŭtoro en ĉi tiu retejo...

La plej lasta enhavo kreita de ĉi tiu uzulo

2008-10-24 Fekunda plumo
2008-09-27 Budho ne apogis la sanskritan
2008-09-27 Investi en alies lingvo
2008-09-27 Al Snoba Socio
2008-04-01 Estas ebleco
2008-04-20 Kara Tibeta Vizo
2008-04-01 Plidikigxu
2008-04-09 Malfermu niajn korojn!
2007-12-06 5-a Azia Kongreso de Esperanto
2007-08-31 Ranga

Ĉiuj eroj kreitaj de Potturu Ranga...