Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / La eterna printempo de Pasporta Servo

La eterna printempo de Pasporta Servo

de Yenovk Lazian Laste modifita: 2012-02-03 09:46
Ĉi-matene mi denove ricevis la alvokon volontule helpi al Pasporta Servo. Denove kun la samaj vortoj "refreŝiĝo" kaj "renoviĝo". Eterna printempo. Mi ŝatas printempon. Tamen se la somero ne venos kaj ne pasos, ne venos ankaŭ la aŭtuno, do oni ne gustumos la fruktojn. Nun ekzistas la paĝaro. Ĉiu gastema aŭ gastigema kreas sian paĝangulon, iĝas parto de la reto kaj interagas kun la samretanoj. Kion plian oni bezonas? Kial eĉ tio ne funkcias? Alia problemo. Volontuloj estas grand- kaj varmkoraj gehomoj. Tamen konfidante ĉion al ili one neeviteble fiaskas. TEJO havas ja monon, ĉar rikoltas kotizojn kaj proponas pagatajn servojn. Presu malpli da stultaj afiŝoj, T-ĉemizoj aŭ bekĉapoj, sed pagu al unu aŭ du malvolontuloj, tial vi rajtos postuli de ili kvanton kaj kvaliton. La senpagismo ŝajnas al multaj ia fabela ĉevalo, uzata ĉu rajde, ĉu por tirado, kaj kiu postulas nek fojnon, nek grenon. Ne vipu ĝin tro severe, ĉar ĝi delonge mortis.

Momente nenio en tiu ĉi dosierujo.