Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / vallef / Pri la 125-jariĝo de Esperanto kaj pri la neceso starigi Reton Novan

Pri la 125-jariĝo de Esperanto kaj pri la neceso starigi Reton Novan

de Fabrício Valle Laste modifita: 2012-12-21 23:25
Fundamenta Principaro de Reto Nova estas aro da ĝeneralaj gvidoliniaj principoj kaj kelkaj proponoj pri konkreta faka agado sub tiuj principoj. Ne temas pri klopodo ŝanĝi la Esperanto-movadon aŭ anstataŭi ĝin , sed oferti alternativon al tiuj kiuj volas agadi per Esperanto, tute ennoviĝe.

Je la 125-jariĝo de la internacia lingvo Esperanto ni rekonas ke la esperantistaro brile kaj kompetente sukcesis plenumi sian historian mision, nome vivantigi planitan lingvon kaj krei per ĝi literaturon, kulturon,  vervan historion kaj transnacia viglan komununumon. Esperanto estas ja vivantega lingvo dank’ al la laboro de la esperantistaro.

Kaj jen nova misio sin prezentas al la tutmonda esperantistaro: transformi la mondon per praktika utiligado de Esperanto. En la konkludo de la Principaro de Frostavallen (1956) estas skribite: “En fakaj aŭ specialigitaj organizoj la esperantistoj levu sian voĉon”. Nu ĉar post 56 jaroj la voĉo de la esperantistoj aŭ ne estis levitajn kun sufiĉa enfazo aŭ oni ne atentis pri nia voĉo.

Nu, ni de nun ĉefe enfokusigi niajn fortojn je la fondado niaj propraj fakaj organizoj, bazitaj sur tute spefica principaro kun  pli firma kaj profesia strukturo.

La Esperanto-movado, brile plenuminte la unuan historian mision de la esperantoj, estas invitata kunpreni sub Reto Nova la torĉon de la  farenda laborego, kies plena plenumiĝo postulos:

  1. Adopton de arego de tute novaj laborpremisoj. Tio plej facilas en kunteksto ne konservativa. Do ni estu malfermaj al la ennoviĝo
  2. Radikalan forlason de piramidaj sktrukturoj. Por novaj organizoj, sen pasinteco iganta ilin timi ennoviĝon, pretaj rigardi nur antaŭen, estas facile adopti novajn fundamentojn.   Por malnovaj, eĉ centjariĝintaj organizoj, ne estas facile ĝisfunda ŝanĝado de sia agado – ĉefe se tio igas ilin delokiĝi de supro de piramido –  kaj ofte oni nur pretas fari samajn aferojn kion oni klopodis fari dum jarcento, sen la kompreno, ke tio kio estis bona strategio por la unua historia misio de la esperantoj, nu plu taŭgas por tute radikale ŝanĝiginta mondo, kiu postulas nun vastan aplikadon de Esperanto!  Tamen, malnovaj organizoj pretaj utiligi pasintecon nur kiel lecionon kaj ne kiel limigilon, estas invitataj preni ĉi tiun principaron por siamaniere kunlabori por la nova misio de la esperantoj;
  3. Elekton ne de nur unu nova strategio, sed de pluraj novaj strategioj – unu por ĉiu el la eblaj laborkampoj, kiujn ni nomas Esperanto-movadidoj;
  4. Disvolvadon de la esperantista ekonomio, paralele al plua disvolvado de la transnacia komunumo de la volontuloj por Esperanto, ĉiam pretaj donaci sian tempon kaj energion al la progreso de Esperanto. Entreprenoj de la esperantista ekonomio estu fonto de financado de la organizaro de Reto Nova.

Nu, por ke la plenumado de  tiu nova misio estu fruktodonige tuj  iniciatita, sen sterila kaj longa diskutado, ni proponas al la tutmonda esperantistaro Reton Novan, kiu agadu laŭ ĉi-suba principaro, prezentata nun kiel skizo. Definitiva redaktado de tiu principaro estu prezentata ĝis la antaŭlasta tago de la Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Bonaero, meze la la jaro 2014.  Cetere, se ne estos unuanimeco por tiu definitiva versio, estos tute akcepteble la aperigo de pluraj novaj versiojn, laŭ la spirito de Reto Nova. Nenio devas esti motivo de kvereloj kadre de Reto Nova. Ĝis tiam, ne nur definitivan redaktadon oni prilaboru, sed ankaŭ eklaboru per tre konkretaj iniciatoj, kadre de la jam kreitaj Esperanto-movadidoj, laŭ ĉi-tiu provizora principaro, nome

 

Fundamenta Principaro de Reto Nova

Ĉefaj trajtoj

 

  1. Nodoj: La nodoj el Reto Nova konsistas el homoj, ne-registaraj organizoj, entreprenoj kaj alispecaj organizoj kiel lernejoj kaj fakultatoj;
  2. Rilatoj inter nodoj: ĉar Reto Nova estas nepiramida reto, ĉiuj nodoj estas en la sama nivelo kaj ne estas kupolaj organizoj. Anstataŭ kupolaj organizoj kaj subaj organizoj en la piramida strukturo, Reto Nova havas duspecajn organizojn: ĉefmotoraj organizoj agantaj internacie kaj  bazaj organizoj agantaj surloke.  Homoj, organizoj kaj entreprenoj interligiĝas ĉiudirekten, sen limoj. Homoj povas engaĝigi en nur unu aŭ pluraj organizoj. Surbazaj lokaj organizoj povas ligixi al nur unu aŭ pluraj ĉefmotoraj organizoj kaj senpere interilatiĝi kun aliaj bazaj organizoj. Ĉefmotoraj organizoj povas rilatiĝi inter si kaj kun bazaj organizoj tra la tuta mondo.
  3. Oni lasu fari: en la nuntempa mondo, estas neeble kunordigi pere de kupola asocio kompleksan kaj amplesegan movadojn. Kaj cetere piramidaj movadoj estas ne naturaj.   Malcentralizigo de la decidopovo kaj de la  iniciatemo kondukas nin do al la moto “Oni lasu fari”. Oni ne atendu longe – kaj ofte vane – decidojn, planojn kaj iniciaton de  kupolaj  organizoj.   En la pratiko, tio jam okazas en Esperantujo, ĉar neniu bona iniciato en la lastaj tempoj estis farita post diskutado ene de iu ajn kupola internacia aŭ nacia organizo.  Homoj simples faris, simple iniciatis laŭ sia propra volo, strebado kaj streĉiĝo. Kelkaj iniciatoj fiaskis, aliaj prosperis. Oni lasu fari do, kaj tiuj kiuj kompetentas kaj volas fari, faru. Ĉiu iru laŭ elektita kaj pado kaj niĉo kaj specialiĝo kaj respondu mem pri siaj agoj, sukcesoj kaj malsukcesoj.
  4. Disdividado de la laboro: la farenda laboro em Reto Nova estas distribuita laŭ branĉoj, nomataj Esperanto-movadidoj. Tion oni povas pravigi pro la kompleskseco de la farenda laboro. Estas multenombraj fakoj kaj laborkampoj atendantaj la laboron de la esperantoj. Nur unu movado estis necese por diskonigi kaj instrui Esperanton, sed por transformado  de la mondo per praktika utiligo de Esperanto estas necese pluraj Esperanto-movadidoj.
  5. Malfermiteco:
    1. por aliĝi al Reto Nova ne estas necese burokratia proceso. Sufiĉas adopti ĉi-tiun principaron kaj agadi laŭ ĝi.
    2. la ligiĝo/parteneriĝo de bazaj organizoj al unu aŭ al pluraj ĉefmotoraj organizoj estas tute libera kaj ne sekvas specialajn regulojn. Ĉio dependos de la  laborprogramo de bazaj organizoj. Oni lasu fari, oni lasu aliĝi, oni lasu partneriĝi, oni lasu labori kune kun iuj ajn organizoj.
  6. Tuteco: Reto Nova funkcias kiel organika tutaĵo. Ĉiuj nodoj harmonie interrilatiĝas laŭ siaj funkcioj kaj sia plenumenda laboro kaj estas kunlaboremo inter ili kaj ĉiuj  reciproke apogadas unu la aliajn. Estas en Reto Nova nek enviemo de unu organizo pri la aliaj nek sento je konkurenco inter ili, ĉar la celo atingenda estas komuna: transformi la mondon per aplikado de Esperanto. Ĉiu faras sian parton kaj helpas laŭeble la aliajn fari sian

Celaro

 

La ĝenerala celo de Reto Nova estas, tre resume, konstruin novan civilizacion bazita surbaze de adopto de internacia lingvo Esperanto. Oni povas diri ke tio inkluzivas la ĉi-subajn erojn kaj ĉiujn aliajn kiuj povas iumaniere kontribui por konstruado de Nova Civilizacio pere de komuna dua lingvo por ĉiuj:

  1.  superadon de la mizero, de la malsato, de senlaboreco. Entute plena atingo de la Objektivoj de la Jarmilo, de UM
  2.  Plifortigo de la amikeco inter nacioj kaj forlasado de ekspluatemo de fortaj landoj kontraŭ la malfortaj
  3. Eliminado de la armil-industrio pere de konstruado de nova sinteno rilate al internaciaj rilatoj
  4. Edukado por nuligo de  ĉiuspecaj diskriminacioj, inkluzive de lingva diskriminacio
  5. Starigo de nova industrio pri lingvo-instruado, bazita sur la propedeŭtika valoro de Esperanto, nome Novbabela Industrio de Lingvo-Instruado


Unuaj Esperanto-movadidoj

 

  1. Ekonomia Esperantismo – temas pri disvolvado de la esperantista ekonomio kadre de konstruo de nova internacia ekonomia ordo. Do, rilatas ĉefe al entreprenoj kaj profesia laboro. Tamen, agado de ĉefmotoraj kaj bazaj organizoj estas antaŭvidebla.
  2. Sociala Esperanto-Entreprenismo – temas pri la laboro de ne-registara organizaro tra la tuta mondo, celanta plenumo de la Objektivoj de la Jarmilo, de UN. Oni ne devas tro atendi ke la ekzistantaj ne-registaraj organizoj adoptu Esperanton: oni prioritatigu kreadon de propraj organizoj kadre de Reto Nova kaj oni adaptu ekzistantajn Esperanto-organizojn al la sociala laboro.
  3. Novbabelismo – temas pri la aplikado de la Manifesto de Prago en la praktiko. Ĉiuj Esperanto-organizoj de la mondo, de UEA kaj ĝiaj landaj asocioj ĝis la plej eta loka Esperanto-klubo estas invitataj adopti la Novbabelisman Laborprogramon.  Petu ĝin al labori-retonove@retonova.com. Tamen, iniciatado de la novebakitaj retonovistoj por la fondado de kaj ĉefmotoraj kaj bazaj novbabelaj Esperanto-asocioj estas tre bonvena.
  4. Esperanto-landologio – temas pri fondado de pensorganizoj kiuj en la angla  lingvo estas konataj kiel think tank. Por ekzemplo, certe la retonovistoj en Brazilo kreos iun organizon pri Brazilogio, la rusoj kreos sian rusiologian organizon, la svedoj, la togolandaj, la argentinaj, la usonaj, la ĉinaj, la burundiaj ktp kreos siajn.  La celaro de tiaj organizoj kadre de Esperanto-landologio estu:
    1. Produkti materialon ĉiuspecan (libroj, kajerojn, gazetojn, audvidan materialon, filmojn kto) pri iu difinita lando, en Esperanto;
    2. Organizi eventoj kies ĉeftemo kaj subtemoj estu ligitaj al la iu(j) difinita(j) lando(j);
    3. Organizi internaciajn studumojn por formado de fakuloj – ĉu profesiaj, ĉu amatoraj –  pri iu(j) celata(j) lando(j);
    4. Starigi programojn de internacia interŝanĝo, celanta flegi evoluadon de Esperanto-landologio;
    5. Proponi prelegojn pri sia temaro kadre de Esperanto-eventoj;
    6. Konstrui pontojn je internacia amikeco pere de ampleksa disvastigo de Esperanto-landologio en lernejoj kaj fakultatoj tra la tuta mondo.


Organizaro  kaj topologio de Reto Nova

 

Ĉefmotoraj organizoj: anstataŭ kupolaj organizoj, en la pinto de piramido, kadre de  Reto Nova rolas ĉefmotoraj organizoj, kies ĝeneralaj trajtoj estas::

  • Ili ĉiam agadas internaciskale;
  • Temas pri organizoj kiuj elektis fakon aŭ tutan Esperanto-movadidon kiel agadkampo. Por ekzemplo, Intraespo – Monda Organizo por la Disvolvado de la Esperantista Ekonomio agadas kadre de Ekonomia Esperantismo ( www.intraespo.org/internacie ), en tre ĝenerala senco. Cetere, el Intraespo nepre naskiĝos pluraj ĉefmotoraj organizoj kadre de Ekonomia Esperantismo, kun pli specifaj celoj,  ĉiu enfokusita en iu specifa segmento de la esperantista ekonomio;
  • Ĉefmotoraj organizoj kontribuos por la celaro de Reto Nova interalie per:
    • Ofertado de servoj
    • Organizado de eventoj
    • Partneriĝo kun aliaj organizoj, ĉu same ĉefmotoraj, ĉu baza
    • Ellaborado kaj plenumado de plej diversaj projektoj

 

Bazaj organizoj: ĉiam ligitaj al unu aŭ pluraj ĉefmotoraj organizoj, la bazaj organizoj rolas kadre de Reto Nova laŭ la jenaj ĝeneralaj trajtoj:

  • Ili agas esence surloke, sed tio ne signifas ke ili ne povas internacie roli, ĉu memstare, ĉu pere de ligiteco al ĉefmotora organizo. Kiel malfermita reto, Reto Nova metas neniajn limojn al la agado de siaj nodoj. Oni lasu fari!
  • Ili nepre devas preni iun ĉefan fakon por sia agado, sed tio ne signifas ke ilia agado ne povas okazi sub gvidlinioj de pli ol unu Esperanto-movadido. Ekzemple, loka organizo povas samtempe agadi por ekukado de senhelpaj infanoj (Sociala Esperanto-Entprenismo), esti novbabela lernejo de lingvoj (Novbabelismo) kaj havi vendejon ligita al justa komerco (Ekonoma Esperantismo). Nu, espereble tiu loka asocio ligiĝos al tri malsamaj ĉefmotoraj organizoj, pere de akiro de servoj, adopto de projektoj de tiuj ĉefmotoraj organizoj, partneriĝo, trejnado de volontuloj fare de tiuj ĉefmotoraj organizoj agantaj sub la citataj Esperanto-movadidoj ktp.
  • Baza asocio povas fariĝi ĉefmotora asocio pro sia vigla iniciatemo, kompetenteco kaj originala laborprogramo. Oni eĉ povas pere de baza organizo inaŭguri novan Esperanto-movadidon. Ne estas limoj. Oni lasu fari.
  •  

                                                 Netuŝebla fundamento adotenda de ĉiuj retonovistoj

 

Jen Esperanto servu al la homaro, kaj ne la homaro servu al Esperanto. Sekve por Reto Nova Esperanto

estas laborlingvo, ĉu por profitaj ĉu por neprofitaj celoj”.

 

Ni ne admonas tiujn, kiujn prenas Esperanton kiel hobion, interlektan ĝuofonton, amatan ĉevaleton ktp, ĉar ni rekonas ke ĉiu homo rajtas preni Esperanton surbaze de iu ajn propra kialo. Sed, por ni, retonovistoj, Esperanto estas laborlingvo. Ĝi ne estas celo. Instrui Esperanton ne estas celo, sed rimedo. Diskonigi Esperanton estas evidenta parto de la laboro, kvazaŭ natura sekvo.

 Do, oni rajtas konsideri sin retonovisto,  nur homoj kiuj

- akceptas la Fundamentan Principaron de Reto Nova kun sia netuŝebla fundamento kaj agadas laŭ ĝi;

- agadas ne nur en organizoj kaj entreprenoj jam ekzistantaj, kiuj decidis adopti la Fundamentan Principaron de Reto Nova,  sed klopodadas fondi novajn fakajn organizojn kaj entreprenojn, aŭ kunlaboras por tio;

- estas tute pretaj por laborado celanta plenumado de la celoj de Reto Nova. Ne estas retonovisto neengaĝita;

- laboras ĉefe por transformi la mondon per Esperanto, tio estas,  labori por por disvolvadi aplikadon de Esperanto, praktike utiligi Esperanton en sia profesia aŭ entreprenista vivo...kaj kiel volontulo en la fronto de socia laboro de la ne-registaraj organizoj por la Objektivoj de la Jarmilo. Tamen, retonovistoj konsideras ke la laboro por diskonigado kaj instruado de Esperanto kiel celoj, kaj ne kiel rimedo kiel estas kadre de  Reto Nova, estas tre grava laboro. Pro tio retonovistoj pretas ne nur avangarde agadi tiucele sed ankaŭ kunlabori kun la  Esperanto-movado pri tiu laboro.

Se vi sentas vin kiel retonoviston, vi havas du vojojn:

  1. Eklaboru: vi ne dependas de iu aŭ io ajn por fari vian laboron, fondi entreprenon kadre de esperantista ekonomio, fondi novan organizon kune kun aliaj aŭ labori por adapti vian nunan asocion aŭ entreprenon al la Fundamenta Principaro de Reto Nova. Prenu la moton “oni lasu fari” tre radikale kaj eklaboru. Ne estas limoj antaŭ vi! “Oni lasu fari” aplikiĝas rekte sur vi!
  2. Se vi volas labori kune kun aliaj retonovistoj,  kaj aliĝi al jam ekzistanta Esperanto-movadid kaj fondi organizon kadre de ili, kunordige agadi kun aliaj kiuj volas same kiel vi agi ktp, petu pliaj informojn al labori-retonove@retonova.com