Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / vallef / Kunlaborantoj serĉataj por ELGG en Esperanto

Kunlaborantoj serĉataj por ELGG en Esperanto

de Fabrício Valle Laste modifita: 2012-10-15 18:38
Traduka laborgrupo bezonas vian helpon en la laboro esperantigi la liberan softvaron ELGG, tre taŭga por konstruado de sociaj retoj.
ELGG estas libera softvaro por konstruado de sociaj retoj kiel Rede Esperanto ĉe www.redeesperanto.com.br (ĉi versio estas konstruita en la portugala). Estas jam diversaj lingvo-pakaĵoj, sed ne estas disponebla lingvo-pakaĵo en Esperanto. Tamen, jam estas survoje formado de grupo por interkunlabora tradukado el la angla originalo en Esperanton, ĉe http://elgg.reglot.org . Se vi pretas kunlabori, registriĝu en la retejo kaj post ensaluto iru al http://elgg.reglot.org/by-translation/locale/eo kie estas la tradukendaj tekstoj kaj eklaboru. La administranto de la laborgrupo povas esti kontaktata en Esperanto per info @ redeesperanto.com.br