Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / timsk's Home / Alvoko al eŭropaj videemuloj

Alvoko al eŭropaj videemuloj

de Tim Morley Laste modifita: 2010-07-14 20:58
Anonciĝis filmkonkurso por junaj dulingvaj eŭropanoj. Premio estas vojaĝo al Finnlando kaj partopreno en dusemajna filmfarado en la urbo Turku.
Ĵus anonĉigis en Finnlando filmkonkurso nomita "POLYGLOT: on the way to Turku" ("Poligloto: survoje al Turku"). Ĝi celas junajn, dulingvajn eŭropanojn, kaj la premio estas partopreno en venontjara vagada filmprojekto apud la urbo Turku en Finnlando. Konkursantoj alŝutu mallongan memfaritan filmon (maksimume 5-minutan) en unu el du kategorioj: • Video-portretoj (dokumentariaj) pri "Mia multlingveco" • Video-poemoj (fikciaj) pri "La lingvo en kiu mi sonĝas" La limdato por sendi vian filmon estas la 15-a de decembro 2010 — Zamenhof-tago! — kaj la premia vojaĝo okazos inter la 3-a kaj 19-a de junio 2011. La ironie entute unulingva retejo pri la konkurso estas www.polyglot-turku.eu. La lingvo uzata ne estas la finna. Se vi havas inter 18 kaj 35 jarojn, loĝas en Eŭropo, kaj posedas kameraon kaj la emon uzi ĝin, jen spektontaro kiu atendas malkovri vian esperantistecon. Montru ĝin al ili!