Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / pool / Malalta takso pri la kosto de la multlingveco en EU

Malalta takso pri la kosto de la multlingveco en EU

de Jonathan Pool Laste modifita: 2009-12-23 20:16
Bulteno de LISA raportas takson ke la kosto de la multlingveco en la Eŭropa Unio estas malpli ol 0.01% de la tuta spezo.

Traduka estro de la EU asertis en novembro ke la multlingveco en EU kostas malpli ol 1% de 1% de la tuta spezo de la ekonomio. Tiu takso aperis en prezento far Karl-Johan Lönnroth, estro de la estreco por tradukado de la Komisiono de EU. Li parolis ĉe konferenco pri la grando de la lingvo-industrio en la EU.

Skizo de tiu takso aperis en la decembra 2009 bulteno "The Globalization Insider" (La Tutmondigistarano) de la asocio LISA (Asocio por Normoj de la Loklaŭiga Industrio).

Komentante pri tiu takso, la redaktisto de la bulteno asertis ke la gazetaro ordinare asertas ke la multlingveca politiko de EU nur multkostas kaj nenion alian faras.