Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Orlando E. Raola / Alvoko al elmontrado de nia kultura diverseco

Alvoko al elmontrado de nia kultura diverseco

de Orlando E. Raola Laste modifita: 2013-05-15 05:43
“LA INSULA MONDO” EN LA ARANĜOJ PRI LA KONGRESA TEMO EN REJKJAVIKO – Peto je aktiva partopreno en la diskutoj de la kongresa temo en Rejkjaviko. La partoprenontoj diskonigu verkojn de iliaj nacilingvaj literaturoj rilataj al la temo: insuloj, izoliĝo kaj trarompo de izoliteco.

Kadre de la 98a Universala Kongreso en Rejkjaviko, Islando, la kongresanoj pridiskutos la kongresan temon: “Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj”. Jam en antaŭa numero mi aperigis artikolon kiu celis instigi cerbumadon pri tiu ĉi temo. Ĉi-foje mi volas daŭrigi la preparadon per alvoko al buŝa surpodia partopreno. Unu el la subtemoj diskutotaj en nia kongrestema rejkjavika kunsido estos la oftega apero de insuloj, izoliĝo kaj la venko super ĝi en plej diversaj mondaj literaturoj.

Ĉar Universala Kongreso ĉiam similas etan kuniĝon de Unuiĝintaj Nacioj, mi volas eksperimente proponi la jenan programeron: traserĉu la originalan literaturon de via denaska lingvo por trovi rakonton, legendon, fabelon, ajnan literaturan juvelon, kie ĉefrolas insuloj, izoliĝo, komunikado trans la baroj de izoliĝo kaj izoliteco.

Trovinte vian plej ŝatatan beletraĵon, bonvolu prepari kvinminutan prezentadon, laŭ la stilo de la famaj TED konferencoj (jen bonaj ekzemploj de prelegoj, la unua originale en Esperanto: http://www.youtube.com/watch?v=WtxNtG0FNTs kaj la dua anglalingve kun Esperantaj subtitoloj: http://www.ted.com/talks/lang/eo/adam_grosser_and_his_sustainable_fridge.html
por dividi kaj ĝuigi vian sperton al la partoprenantoj en unu el la sesioj pritraktantaj la kongresan temon. La prezentado daŭru maksimume kvin (5) minutojn, kaj vi povas uzi bildojn, komputilan prezentadon, son- aŭ video-materialojn, laŭ vi plej senbirda imagkapablo...

Mi scias, ke tiaj literaturaj pecoj abundas en ĉiu nacia literaturo, pro tio mi fidas, ke estos multaj proponoj por partopreno. Mi sincere esperas ke ni povos iel rekrei la buntecon kaj abundon de la epopeo, kiu registras, ekde la plej foraj tempoj ĝis la hodiaŭo kaj daŭre en la estonteco, kiel la homa sperto alfrontis la insulajn kondiĉojn kaj lerte, artisme, science kaj ĉiam pasie sukcesis eltrovi manieron nuligi la malbonajn efikojn de izoliteco, krei la taŭgajn pontojn por sukcesigi komunikadon, savi de mallibero kaj mallumo la homan spiriton. Se ni arigas sufiĉajn rakontojn el plej diversa lingva kaj kultura deveno, mi entreprenos la aperigon de la materialoj kaj libroforme kaj elektronike.

De ĉiuj partoprenontoj mi petegas, bonvolu sendi al la jena retadreso: kongresa_temo_98uk@ormonto.net resumon de via proponita prezentado antaŭ la limdato (20 julio 2013), tiel ke mi havu sufiĉan tempon por organizi la surscenejan realigadon de tiu ĉi revo.

Dankon!

Orlando E. Raola

Reĝisoro de la Kongresa Temo