Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / molnar's Home

Home page for molnar

de Molnar Laszlo Laste modifita: 2005-07-29 12:18
molnar
molnar diras:
2008-04-06 21:54

La 4-an de aprilo 2oo8 la 5o-persona grupo de polaj geamikoj,inter ili 2o esperantistoj,la altestimata prezidantino de PEA,s-ino Halina Komar kaj la reprezentantoj de la urbo kaj la universitato de Lodz en akompanaro de la eminenta esperantista geedza paro Pásztor,gvidaj personoj de la Esperanto-Amika Rondo "Király Lajos" en urbo Miskolc alvenis al Abaújszántó/Norda Hungario/ por viziti la Kalocsay memorcxambron , solene inauguritan en lia naskigxurbeto antau 25 jaroj dum la 68-a UK de Esperanto, arangxita en Hungario.

La amika renkontigxo okazis en la urbeta kulturdomo,kie Lipták László,la vicurbestro salutis la cxeestantojn,esprimigante,ke la urbestraro kaj la logxantaro fieras pri sia mondfama naskito,eminentulo de la Esperanto-movado kaj la medicinscienco.

S-ino Halina Komar kun varmegaj vortoj salutis la partoprenantojn kaj diris dankon pro la varmega akcepto kaj la ricxenhava programo.

Molnár László,la trovinto de Kalocsay Kálmán en/por Abaújszántó,iniciatinto kaj kunfondinto de la Memorcxambro,lau siaj travivajxoj kaj spertoj revivigis la neforgeseblajn okazintajxojn kaj erojn de la tiama kulturprogramo.

En la korto de la Memorcxambro,antau la kvaronjarcente plantita argxenta pieco kiel simbolo de la eterneco la cxeestantoj kun profunda honoro kaj respekto memoris pri Ada Csiszár-forpasinta el inter ni en 2oo7-la fondinto de la Amika Societo de Kálmán Kalocsay,la nelacigebla verkisto,la prizorganto de la spirita heredajxo de Kálmán Kalocsay.

S-ino Pásztor konogis al la auskultantoj la historion de Abaújszántó kaj ili rigardis la memorarbon omagxe al Kalocsay,plantitan fare de la reprezentantoj alvenintaj-lau la originala gastlibro-el Francio,Germanio,Kanado,Finlando,Italio,Hispanio,Nederlando,Svedio,Belgio,Anglio,Usono,Austrio,Latvio,Irlando kaj nature el hungaraj urboj,setlejoj.
Intertempe,dum spektado de la ekspoziciajxoj cxiuj ricevis respondojn je la starigitaj
demandoj.Por plia studado,informado por la gastoj estis disdonita resuma laboro pri la verkaro de Kalocsay kompilita de d-ro Árpád Máthé,elstara konatulo-literaturisto.

En la urbo la cxeestantoj florkronis la bronzan buston kaj la memortabulon de Kalocsay.
La programo finigxis per vizitado de kelo de la vicurbestro,kie la gastoj povis vingustumadi.La adiauo okazis en reciproka bonega etoso.

Post la forpasintaj 25 jaroj denove evidentigxis inter aliaj,ke la logxantaro de Abaújszántó kaj la fervoraj esperantistoj per estigo de la Memorcxambto,publika bronza busto kaj memortabulo starigis indajn memorajxojn al sia elstara naskito,plue,ke la malgranda vilagxo farigxis parto de la internacia vivo,ricxigante la mondajn kulturajn heredajxojn de nia regiono.Evidentigxis ankau tio,ke Esperanto estas nuntempe la plej tauga ilo en la interpopola komunikado.