Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Beletra konkurso - Litera Turo 2011 / Beletra konkurso - Litera Turo 2011

Beletra konkurso - Litera Turo 2011

de Mathieu Thépaut Laste modifita: 2010-10-17 17:45
Kontribuintoj: Mathieu (Matjo) Thépaut, La estraro de la klubo "Esperanto Vannes"
Ĉiu aŭtoro konservas sian kopirajton. Permeso estos petita al la verkintoj por eldoni la verkojn rete, kiel pdf-dosieron.
La franca klubo Esperanto Vannes invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en nova beletra konkurso: Litera Turo 2011!

Detaloj de evento

Kiam

2010-10-05 je 00:00 ĝis
2010-12-15 je 23:55

Kie

Vannes, Francio

Aldoni eventon en la kalendaron.

Saluton al verkistoj! La franca klubo Esperanto Vannes invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en nova beletra konkurso: Litera Turo 2011. Ĉi-jare estas proponitaj tri branĉoj: 1. Originala prozo 2. Originala poezio 3. Traduko el la franca lingvo Limdato por sendi verkojn: la 15-a de Decembro 2010. Anonco de la gajnintoj: la 23-an de januaro 2011, okaze de la Zamenhof-a tago de la klubo Esperanto Vannes. Por peti pliajn informojn, la plenan regularon aŭ la tradukenda eltiraĵon: litera-turo@live.fr Nun la konkurso disponas sian Facebook-paĝon: http://www.facebook.com/#!/pages/Litera-Turo/157065697661521?v=info
arkivita en:
nicole
nicole diras:
2010-12-05 06:36
Mi provis sendi mian tradukon al litera-turo@live.fr

sed ricevis mesagxon ke la mesagxo ne povas atingi Mathieu Thepaut. Do bonvolu sciigi al kiu retadreso ni devas sendi la kontribuajxojn.

Amike, Nicole