Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Kiel oni faras argilan vazon / Miguel Fernández kantas Granada

Miguel Fernández kantas Granada

de Miguel Gutiérrez Laste modifita: 2011-08-09 10:55
Miguel Fernández kantas Granada
La plekt-orekestro “Calle del Barquillo” prezentis varian programon en la 70a Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Sankta Laŭrenco Eskoriala (Madrido, 2011). Jen la kanto Granada, hispane kantita de nia samideano Miguel Fernández. http://youtube.com/user/esesperanto La muzikgrupo konsistas el hispanaj mandolinoj, liutoj, gitaroj, basa gitaro, tenorvoĉo kaj dirigento. Ĝiaj membroj, iamaj kunlernantoj ĉe la Madrida Politeknika Universitato, kaj ĉiamaj enamiĝintoj al la muziko, elplektras komponaĵojn el hispanaj kaj alilandaj klasikuloj adaptitajn al tiuspeca instrumentaro, penante ĉiam redoni la magion de la originalaj verkoj per aliaj sonoj.